Bible

 

Zeechaarja 11

Studie

   

1 Malfermu, ho Lebanon, viajn pordojn, ke la fajro ekstermu viajn cedrojn.

2 GXemegu, ho cipreso, cxar falis la cedro kaj la potenculoj estas ruinigitaj. GXemegu, ho kverkoj de Basxan, cxar falis la fortika arbaro.

3 Oni auxdas ploradon de pasxtistoj, cxar ilia belegajxo estas ruinigita; oni auxdas kriadon de junaj leonoj, cxar forigita estas la beleco de Jordan.

4 Tiele diras la Eternulo, mia Dio:Pasxtu la bucxotajn sxafojn,

5 kiujn iliaj acxetintoj mortigas, ne farante pekon, kaj iliaj vendintoj diras:Dank� al la Eternulo, mi ricxigxis; kaj iliaj pasxtistoj ne bedauxras ilin.

6 Pro tio Mi ne plu indulgos la logxantojn de la tero, diras la Eternulo; jen Mi transdonos la homojn cxiun en la manon de lia proksimulo kaj en la manon de lia regxo, kaj ili frapados la teron, kaj Mi ne savos el ilia mano.

7 Kaj mi pasxtis la sxafojn bucxotajn, la plej malfelicxajn el la sxafoj. Kaj mi prenis al mi du bastonojn, la unu mi nomis Afableco kaj la duan Ligilo; kaj mi pasxtis la sxafojn.

8 Kaj mi forigis tri pasxtistojn en unu monato; kaj deturnis sin de ili mia animo, kiel ankaux ilia animo deturnis sin de mi.

9 Kaj mi diris:Mi vin ne pasxtos:la mortonta mortu, la pereonta pereu, kaj la ceteraj mangxu unu la karnon de la alia.

10 Kaj mi prenis mian bastonon Afableco kaj rompis gxin, por detrui la interligon, kiun mi faris kun cxiuj popoloj;

11 kaj gxi estis detruita en tiu tago. Kaj tiam la malfelicxaj sxafoj, kiuj atentadis min, eksciis, ke tio estas vorto de la Eternulo.

12 Kaj mi diris al ili:Se placxas al vi, donu al mi mian laborpagon; se ne, tiam ne faru tion. Kaj ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek argxentajn monerojn.

13 Kaj la Eternulo diris al mi:JXetu tion en la trezorejon; bela prezo, per kiu ili taksis Min! Kaj mi prenis la tridek argxentajn monerojn kaj jxetis ilin en la trezorejon de la domo de la Eternulo.

14 Kaj mi rompis mian duan bastonon Ligilo, por detrui la fratecon inter Jehuda kaj Izrael.

15 Kaj la Eternulo diris al mi:Prenu al vi ankoraux la ilaron de pasxtisto malsagxa;

16 cxar jen Mi starigos sur la tero pasxtiston, kiu ne sercxos la sxafojn perdigxintajn, ne zorgos pri la junaj, ne kuracos la malsanajn, ne nutros la sanajn, sed mangxos la viandon de la grasaj kaj disbatos iliajn hufojn.

17 Ve al la malsagxa pasxtisto, kiu forlasas la sxafojn! la glavo trafos lian brakon kaj lian dekstran okulon; lia brako velksekigxos, kaj lia dekstra okulo tute perdos sian vidadon.

   

Komentář

 

Soul

  

The nature of the soul is a deep and complicated topic, but it can be summarized as our spiritual life — that is, who we are in terms of our thoughts and affections. And that, generally, is the internal sense when the Bible talks of a soul. You could be missing limbs, disfigured in the body due to illness or accident, paralyzed, but you would still be a complete human being. That's because the soul is the real you, and the soul has to do with internal things, not the state of your body.