Bible

 

Nombroj 33

Studie

   

1 Jen estas la iroj de la Izraelidoj, per kiuj ili eliris el la lando Egipta, laux siaj tacxmentoj, sub la kondukado de Moseo kaj Aaron.

2 Kaj Moseo priskribis iliajn lokojn de eliro, laux ilia irado, konforme al la ordono de la Eternulo; kaj jen estas ilia irado laux iliaj lokoj de eliro:

3 el Rameses ili eliris en la unua monato, en la dek-kvina tago de la unua monato; en la dua tago de Pasko la Izraelidoj eliris kun forta mano antaux la okuloj de la tuta Egiptujo.

4 Dume la Egiptoj estis enterigantaj cxiujn unuenaskitojn, kiujn la Eternulo mortigis inter ili; kaj super iliaj dioj la Eternulo faris jugxon.

5 Kaj la Izraelidoj eliris el Rameses kaj haltis tendare en Sukot.

6 Kaj ili eliris el Sukot, kaj haltis tendare en Etam, kiu estas cxe la rando de la dezerto.

7 Kaj ili eliris el Etam, kaj turnis sin al Pi-Hahxirot, kiu estas kontraux Baal-Cefon, kaj ili haltis tendare antaux Migdol.

8 Kaj ili eliris el Pi-Hahxirot kaj transiris meze de la maro en la dezerton, kaj ili iris tritagan vojon tra la dezerto Etam kaj haltis tendare en Mara.

9 Kaj ili eliris el Mara kaj venis Elimon; en Elim estis dek du fontoj de akvo kaj sepdek daktilaj palmoj, kaj ili haltis tie tendare.

10 Kaj ili eliris el Elim kaj haltis tendare cxe la Rugxa Maro.

11 Kaj ili foriris de la Rugxa Maro kaj haltis tendare en la dezerto Sin.

12 Kaj ili foriris el la dezerto Sin kaj haltis tendare en Dofka.

13 Kaj ili eliris el Dofka kaj haltis tendare en Alusx.

14 Kaj ili eliris el Alusx kaj haltis tendare en Refidim, kaj tie ne estis akvo por la popolo por trinki.

15 Kaj ili eliris el Refidim kaj haltis en la dezerto Sinaj.

16 Kaj ili eliris el la dezerto Sinaj kaj haltis tendare en Kibrot- Hataava.

17 Kaj ili eliris el Kibrot-Hataava kaj haltis tendare en HXacerot.

18 Kaj ili eliris el HXacerot kaj haltis tendare en Ritma.

19 Kaj ili eliris el Ritma kaj haltis tendare en Rimon-Perec.

20 Kaj ili eliris el Rimon-Perec kaj haltis tendare en Libna.

21 Kaj ili eliris el Libna kaj haltis tendare en Risa.

22 Kaj ili eliris el Risa kaj haltis tendare en Kehelata.

23 Kaj ili eliris el Kehelata kaj haltis tendare cxe la monto SXefer.

24 Kaj ili foriris de la monto SXefer kaj haltis tendare en HXarada.

25 Kaj ili eliris el HXarada kaj haltis tendare en Makhelot.

26 Kaj ili eliris el Makhelot kaj haltis tendare en Tahxat.

27 Kaj ili eliris el Tahxat kaj haltis tendare en Terahx.

28 Kaj ili eliris el Terahx kaj haltis tendare en Mitka.

29 Kaj ili eliris el Mitka kaj haltis tendare en HXasxmona.

30 Kaj ili eliris el HXasxmona kaj haltis tendare en Moserot.

31 Kaj ili eliris el Moserot kaj haltis tendare en Bene-Jaakan.

32 Kaj ili eliris el Bene-Jaakan kaj haltis tendare en HXor-Hagidgad.

33 Kaj ili eliris el HXor-Hagidgad kaj haltis tendare en Jotbata.

34 Kaj ili eliris el Jotbata kaj haltis tendare en Abrona.

35 Kaj ili eliris el Abrona kaj haltis tendare en Ecjon-Geber.

36 Kaj ili eliris el Ecjon-Geber kaj haltis tendare en la dezerto Cin (tio estas Kadesx).

37 Kaj ili eliris el Kadesx, kaj haltis tendare cxe la monto Hor, cxe la rando de la lando de Edom.

38 Kaj la pastro Aaron supreniris sur la monton Hor laux la ordono de la Eternulo, kaj mortis tie en la jaro kvardeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvina monato, en la unua tago de la monato.

39 Kaj Aaron havis la agxon de cent dudek tri jaroj, kiam li mortis sur la monto Hor.

40 Kaj la Kanaanido, la regxo de Arad, kiu logxis en la sudo de la lando Kanaana, auxdis, ke venas la Izraelidoj.

41 Kaj ili foriris de la monto Hor kaj haltis tendare en Calmona.

42 Kaj ili eliris el Calmona kaj haltis tendare en Punon.

43 Kaj ili eliris el Punon kaj haltis tendare en Obot.

44 Kaj ili eliris el Obot, kaj haltis tendare en Ije-Abarim, cxe la limo de Moab.

45 Kaj ili eliris el Ije-Abarim kaj haltis tendare en Dibon-Gad.

46 Kaj ili eliris el Dibon-Gad kaj haltis tendare en Almon-Diblataim.

47 Kaj ili eliris el Almon-Diblataim, kaj haltis tendare cxe la montoj Abarim, antaux Nebo.

48 Kaj ili foriris de la montoj Abarim, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, cxe la Jerihxa Jordan.

49 Kaj ili arangxis sian tendaron cxe Jordan, de Bet-Jesximot gxis Abel- SXitim, en la stepoj de Moab.

50 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab cxe la Jerihxa Jordan, dirante:

51 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan,

52 tiam forpelu de antaux vi cxiujn logxantojn de la lando, kaj detruu cxiujn iliajn figurojn, kaj cxiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj cxiujn iliajn altajxojn ekstermu;

53 kaj ekposedu la landon kaj eklogxu en gxi, cxar al vi Mi donas la landon, ke vi posedu gxin.

54 Kaj dispartigu al vi la landon per loto konforme al viaj familioj; al la plinombra donu pli grandan posedajxon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedajxon; kie al iu trafos la loto, tie estu lia posedajxo; laux la triboj de viaj patroj prenu al vi posedajxojn.

55 Sed se vi ne forpelos de antaux vi la logxantojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigos el ili, estos dornoj por viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj, kaj ili premos vin en la lando, en kiu vi logxos.

56 Kaj tiam tion, kion Mi intencis fari al ili, Mi faros al vi.

   

Bible

 

Nombroj 26:54

Studie

       

54 Al la plinombra donu pli grandan posedajxon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedajxon; al cxiu laux lia nombro estu donita lia posedajxo.