Bible

 

Nombroj 31

Studie

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Faru vengxon pro la Izraelidoj sur la Midjanidoj; kaj poste alkolektigxu al via popolo.

3 Kaj Moseo ekparolis al la popolo, dirante:Armu inter vi virojn por milito, ke ili iru kontraux Midjan, por fari vengxon de la Eternulo sur Midjan.

4 Po mil el tribo, el cxiuj triboj de Izrael, sendu en militon.

5 Kaj oni eligis el la miloj de la Izraelidoj, po mil el cxiu tribo, dek du mil armitojn por milito.

6 Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj Pinehxason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano.

7 Kaj ili militis kontraux Midjan, kiel la Eternulo ordonis al Moseo, kaj ili mortigis cxiujn virseksulojn.

8 Kaj la regxojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj:Evin, Rekemon, Curon, HXuron, kaj Reban, la kvin regxojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo.

9 Kaj la Izraelidoj prenis en malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj cxiujn iliajn brutojn kaj ilian tutan posedajxon kaj havon ili rabis.

10 Kaj cxiujn iliajn urbojn en iliaj lokoj de logxado kaj cxiujn iliajn kastelojn ili forbruligis per fajro.

11 Kaj ili prenis la tutan kaptitajxon kaj rabitajxon, kiel la homojn, tiel ankaux la brutojn.

12 Kaj ili venigis al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la komunumo de la Izraelidoj la kaptitojn kaj la prenitajxon kaj la rabitajxon en la tendaron sur la stepoj de Moab apud la Jerihxa Jordan.

13 Kaj eliris Moseo kaj la pastro Eleazar kaj cxiuj estroj de la komunumo renkonte al ili ekster la tendaron.

14 Kaj Moseo ekkoleris kontraux la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito.

15 Kaj Moseo diris al ili:Vi lasis vivi cxiujn virinojn!

16 Jen ili estis ja por la Izraelidoj, laux la vortoj de Bileam, instigo por deturnigxi de la Eternulo al Peor; kaj pro tio estis ja la punfrapado en la komunumo de la Eternulo.

17 Kaj nun mortigu cxiun virseksan infanon; kaj cxiun virinon, kiu ekkonis viron sur kusxejo de viro, mortigu.

18 Sed cxiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kusxejon de viro, lasu viva por vi.

19 Kaj vi restu ekster la tendaro dum sep tagoj; cxiu el vi kaj viaj kaptitoj, kiu mortigis homon, kaj cxiu, kiu ektusxis mortigiton, pekpurigu sin en la tria tago kaj en la sepa tago.

20 Kaj cxiun veston kaj cxiun objekton el felo kaj cxion faritan el kapra lano kaj cxiun lignan vazon pekpurigu.

21 Kaj la pastro Eleazar diris al la militistoj, kiuj iris en la militon:Tio estas la legxa instrukcio, kiun la Eternulo ordonis al Moseo:

22 Nur oron, argxenton, kupron, feron, stanon, kaj plumbon,

23 cxion, kio povas iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj gxi estos pura, tamen per puriga akvo oni gxin pekpurigu; cxion, kio ne povas iri en fajron, trairigu tra akvo.

24 Kaj lavu viajn vestojn en la sepa tago kaj farigxu puraj, kaj poste vi povas veni en la tendaron.

25 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

26 Kalkulu la kvanton de la prenita kaptitajxo, kiel de la homoj, tiel ankaux de la brutoj, vi kaj la pastro Eleazar kaj la estroj de la familioj de la komunumo.

27 Kaj dividu la prenitajxon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.

28 Kaj prenu imposton por la Eternulo de la militistoj, kiuj iris batali, po unu animo el kvincent, kiel el la homoj, tiel el la bovoj kaj el la azenoj kaj el la sxafoj.

29 Prenu tion el ilia duono, kaj donu al la pastro Eleazar, kiel oferdonon por la Eternulo.

30 Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, prenu po unu kaptito el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaux el la bovoj, el la azenoj, kaj el la sxafoj, el cxiuj brutoj, kaj donu ilin al la Levidoj, kiuj plenumas la oficojn en la tabernaklo de la Eternulo.

31 Kaj faris Moseo kaj la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

32 Kaj la kvanto de la kaptitajxo, krom la rabitajxo, kiun rabis la militistoj, estis:da sxafoj sescent sepdek kvin mil;

33 kaj da bovoj sepdek du mil;

34 kaj da azenoj sesdek unu mil;

35 kaj da homoj, el virinoj, kiuj ne ekkonis kusxejon de viro, la nombro de cxiuj estis tridek du mil.

36 La duono, la parto de tiuj, kiuj iris en la militon, estis:da sxafoj tricent tridek sep mil kvincent;

37 kaj la tributo por la Eternulo estis el la sxafoj sescent sepdek kvin;

38 kaj da bovoj estis tridek ses mil, kaj el ili la tributo al la Eternulo sepdek du;

39 kaj da azenoj estis tridek mil kvincent, kaj el ili la tributo al la Eternulo sesdek unu;

40 kaj da homoj estis dek ses mil, kaj el ili la tributo por la Eternulo tridek du animoj.

41 Kaj Moseo donis la tributon, la oferdonon por la Eternulo, al la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

42 Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, kiun apartigis Moseo de la viroj, kiuj militis

43 (kaj la duono, apartenanta al la komunumo, estis:da sxafoj tricent tridek sep mil kvincent,

44 kaj da bovoj tridek ses mil,

45 kaj da azenoj tridek mil kvincent,

46 kaj da homoj dek ses mil) -

47 Kaj Moseo prenis el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, unu prenitajxon el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaux el la brutoj, kaj li donis ilin al la Levidoj, kiuj plenumas oficojn en la tabernaklo de la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

48 Kaj aliris al Moseo la estroj de la miloj da militistoj, la milestroj kaj la centestroj;

49 kaj ili diris al Moseo:Viaj servantoj kalkulis la militistojn, kiuj estis komisiitaj al ni, kaj mankas el ili neniu;

50 tial ni alportas oferon al la Eternulo, kion cxiu el ni trovis, orajn vazojn, cxenetojn, braceletojn, ringojn, orelornamojn, kaj kolringojn, por pekliberigi niajn animojn antaux la Eternulo.

51 Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis de ili la oron en la formo de diversaj objektoj.

52 Kaj la kvanto de la tuta oro oferdona, kiun ili oferdonis al la Eternulo, estis dek ses mil sepcent kvindek sikloj de la milestroj kaj de la centestroj.

53 (CXar la militistoj rabis cxiu por si.)

54 Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis la oron de la milestroj kaj centestroj, kaj alportis gxin en la tabernaklon de kunveno, kiel memorigajxon de la Izraelidoj antaux la Eternulo.

   

Bible

 

Deuteronomio 20:14

Studie

       

14 nur la virinojn kaj la infanojn kaj la brutojn, kaj cxion, kio estos en la urbo, la tutan militakirajxon prenu al vi, kaj konsumu la militakirajxon de viaj malamikoj, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonis al vi.