Bible

 

Nombroj 30

Studie

   

1 Kaj Moseo ekparolis al la tribestroj de la Izraelidoj, dirante:Jen kion ordonis la Eternulo:

2 Se iu faros sanktan promeson al la Eternulo aux jxuros jxuron, ligante sian animon, li ne rompu sian vorton, sed konforme al cxio, kio eliris el lia busxo, li faru.

3 Kaj se virino faros sanktan promeson al la Eternulo aux ligos sin en la domo de sia patro, en sia juneco,

4 kaj sxia patro auxdos sxian promeson, kaj la ligon, kiun sxi metas sur sian animon, kaj sxia patro silentos pri tio; tiam valoras cxiuj sxiaj promesoj, kaj cxiu ligo, kiun sxi metis sur sian animon, valoras.

5 Sed se sxia patro malpermesos al sxi en la tago, kiam li auxdis, tiam cxiuj sxiaj promesoj kaj cxiuj sxiaj ligoj, per kiuj sxi ligis sian animon, ne valoras; kaj la Eternulo pardonos al sxi, cxar sxia patro malpermesis al sxi.

6 Se sxi farigxos edzino, kaj sur sxi estos sxiaj promesoj, aux vorto, kiu elglitis el sxia busxo kaj ligis sxian animon,

7 kaj sxia edzo auxdos, kaj li silentos en la tago, kiam li auxdis; tiam valoras sxiaj promesoj, kaj sxiaj ligoj, per kiuj sxi ligis sian animon, valoras.

8 Sed se en la tago, kiam sxia edzo auxdis, li malpermesas al sxi, tiam li neniigas sxian promeson, kiu estas sur sxi, kaj tion, kio elglitis el sxia busxo kaj per kio sxi ligis sian animon; kaj la Eternulo pardonos al sxi.

9 La promeso de vidvino kaj de eksedzino, cxio, per kio sxi ligis sian animon, valoras sur sxi.

10 Se virino en la domo de sia edzo faris sanktan promeson aux per jxuro metis ligon sur sian animon,

11 kaj sxia edzo auxdis kaj silentis, ne malpermesis al sxi; tiam valoras cxiuj sxiaj promesoj, kaj cxiu ligo, kiun sxi metis sur sian animon, valoras.

12 Sed se sxia edzo neniigis ilin en la tago, kiam li auxdis; tiam cxio, kio eliris el sxia busxo, sxiaj promesoj kaj la ligoj de sxia animo, ne valoras:sxia edzo ilin neniigis; kaj la Eternulo pardonos al sxi.

13 CXiun promeson kaj cxiun ligigxon per jxuro fari premon al sia animo sxia edzo povas valorigi aux sxia edzo povas neniigi.

14 Se sxia edzo silentis tagon por tago, tiam li valorigas cxiujn sxiajn promesojn, aux cxiujn ligigxojn, kiuj estas sur sxi, li valorigas; cxar li silentis en la tago, kiam li auxdis.

15 Kaj se li neniigis ilin, post kiam li auxdis, tiam li prenis sur sin sxian kulpon.

16 Tio estas la legxoj, kiujn la Eternulo donis al Moseo pri la rilatoj inter edzo kaj lia edzino, inter patro kaj lia filino en sxia juneco en la domo de sxia patro.

   

Bible

 

Eliro 4:28

Studie

       

28 Kaj Moseo diris al Aaron cxiujn vortojn de la Eternulo, kiu sendis lin, kaj cxiujn signojn, pri kiuj Li ordonis al li.