Bible

 

Nombroj 3

Studie

   

1 Kaj jen estas la genealogio de Aaron kaj Moseo en tiu tempo, kiam la Eternulo parolis al Moseo sur la monto Sinaj.

2 Jen estas la nomoj de la filoj de Aaron:la unuenaskito Nadab, kaj Abihu, Eleazar, kaj Itamar.

3 Tio estas la nomoj de la filoj de Aaron, la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri.

4 Sed Nadab kaj Abihu mortis antaux la Eternulo, kiam ili oferalportis fremdan fajron antaux la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar apud Aaron ilia patro.

5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

6 Alvenigu la tribon de Levi, kaj starigu gxin antaux la pastro Aaron, ke ili servu lin.

7 Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la tutan komunumon antaux la tabernaklo de kunveno, por servi la servojn de la tabernaklo.

8 Kaj ili gardu cxiujn objektojn de la tabernaklo de kunveno kaj la gardotajxon de la Izraelidoj, por servi la servojn de la tabernaklo.

9 Kaj donu la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la Izraelidoj.

10 Kaj Aaronon kaj liajn filojn oficialigu, ke ili plenumadu sian pastradon; se laiko en tion enmiksigxos, li estu mortigita.

11 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

12 Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataux cxiuj unuenaskitoj utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj;

13 cxar al Mi apartenas cxiuj unuenaskitoj; en la tago, en kiu Mi batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi dedicxis al Mi cxiujn unuenaskitojn en Izrael, de homo gxis bruto; Miaj ili estu:Mi estas la Eternulo.

14 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj, dirante:

15 Prikalkulu la Levidojn laux iliaj patrodomoj, laux iliaj familioj; cxiun virseksulon en la agxo de unu monato kaj pli prikalkulu.

16 Kaj Moseo prikalkulis ilin laux la diro de la Eternulo, kiel estis ordonite.

17 Kaj jenaj estis la filoj de Levi laux iliaj nomoj:Gersxon kaj Kehat kaj Merari.

18 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Gersxon laux iliaj familioj:Libni kaj SXimei.

19 Kaj la filoj de Kehat laux iliaj familioj:Amram kaj Jichar, HXebron kaj Uziel.

20 Kaj la filoj de Merari laux iliaj familioj:Mahxli kaj Musxi. Tio estas la familioj de Levi laux iliaj patrodomoj.

21 De Gersxon la familio de la Libniidoj kaj la familio de la SXimeiidoj; tio estas la familioj de la Gersxonidoj.

22 Iliaj kalkulitoj laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli prezentas la nombron de sep mil kvincent.

23 La familioj de la Gersxonidoj devas havi siajn tendojn malantaux la tabernaklo, okcidente.

24 Kaj la estro de la patrodomo de la Gersxonidoj estas Eljasaf, filo de Lael.

25 Kaj sub la gardado de la Gersxonidoj en la tabernaklo de kunveno estas la tabernaklo, kaj la tendo, gxiaj kovriloj, kaj la kovrotuko de la pordo de la tabernaklo de kunveno,

26 kaj la kurtenoj de la korto, kaj la kovrotuko de la pordo de la korto, kiu estas cxirkaux la tabernaklo kaj cxirkaux la altaro, kaj la sxnuroj kun cxiuj arangxajxoj.

27 Kaj de Kehat estas la familio de la Amramidoj kaj la familio de la Jicharidoj kaj la familio de la HXebronidoj kaj la familio de la Uzielidoj; tio estas la familioj de la Kehatidoj.

28 Laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli ili estas ok mil sescent, plenumantaj gardadon de la sanktejo.

29 La familioj de la Kehatidoj devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, sude.

30 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de la Kehatidoj estas Elcafan, filo de Uziel.

31 Kaj sub ilia gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj la altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras la servadon, kaj la kurteno kaj cxiuj gxiaj apartenajxoj.

32 Kaj la estro de la estroj de la Levidoj estas Eleazar, filo de la pastro Aaron; li kontrolas la plenumantojn de la gardado de la sanktejo.

33 De Merari estas la familio de la Mahxliidoj kaj la familio de la Musxiidoj; tio estas la familioj de Merari.

34 Kaj iliaj kalkulitoj laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli estas ses mil ducent.

35 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de Merari estas Curiel, filo de Abihxail; ili devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, norde.

36 Kaj sub la kontrolo kaj gardado de la filoj de Merari estas la tabuloj de la tabernaklo kaj gxiaj stangoj kaj gxiaj kolonoj kaj gxiaj bazoj kaj cxiuj gxiaj vazoj kaj gxia tuta arangxajxo,

37 kaj la kolonoj de la korto cxirkauxe kaj iliaj bazoj kaj iliaj najloj kaj iliaj sxnuroj.

38 Kaj antaux la tabernaklo, en la antauxa parto de la tabernaklo de kunveno, oriente, havos siajn tendojn Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj, plenumante la gardadon de la sanktejo, por gardi la Izraelidojn; sed se laiko alproksimigxos, li estu mortigita.

39 CXiuj kalkulitaj Levidoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la ordono de la Eternulo, laux iliaj familioj, cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli, estis dudek du mil.

40 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prikalkulu cxiujn unuenaskitajn virseksulojn inter la Izraelidoj en la agxo de unu monato kaj pli, kaj faru registron de iliaj nomoj.

41 Kaj prenu la Levidojn por Mi, kiu estas la Eternulo, anstataux cxiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataux cxiuj unuenaskitoj el la brutoj de la Izraelidoj.

42 Kaj Moseo prikalkulis, kiel ordonis al li la Eternulo, cxiujn unuenaskitojn el la Izraelidoj.

43 Kaj estis cxiuj unuenaskitaj virseksuloj laux la nombro de la nomoj en la agxo de unu monato kaj pli laux la kalkulo dudek du mil ducent sepdek tri.

44 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

45 Prenu la Levidojn anstataux cxiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataux iliaj brutoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi:Mi estas la Eternulo.

46 Kaj elacxete pro la ducent sepdek tri, kiuj estas superfluaj kompare kun la nombro de la Levidoj el la unuenaskitoj el la Izraelidoj,

47 prenu po kvin sikloj pro cxiu kapo, laux la sankta siklo prenu, po dudek geroj en siklo;

48 kaj donu la monon al Aaron kaj al liaj filoj, elacxete pro la superfluaj inter ili.

49 Kaj Moseo prenis la monon de la elacxeto de la superfluaj kompare kun tiuj, kiuj estis elacxetitaj per la Levidoj.

50 De la unuenaskitoj de la Izraelidoj li prenis la monon, mil tricent sesdek kvin siklojn laux la sankta siklo.

51 Kaj Moseo donis la monon de la elacxetitoj al Aaron kaj al liaj filoj, laux la diro de la Eternulo, kiel ordonis la Eternulo al Moseo.

   

Bible

 

1 Kronikoj 15:2

Studie

       

2 Tiam David diris:Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj; cxar ilin la Eternulo elektis, por ke ili portu la keston de Dio kaj servu al Li eterne.