Bible

 

Nombroj 22

Studie

   

1 Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, transe de Jordan, kontraux Jerihxo.

2 Balak, filo de Cipor, vidis cxion, kion Izrael faris al la Amoridoj.

3 Kaj Moab tre timis tiun popolon, cxar gxi estis multenombra; kaj Moab ektremis antaux la Izraelidoj.

4 Kaj Moab diris al la cxefoj de Midjan:Nun tiu popolo formangxos nian tutan cxirkauxajxon, kiel bovo formangxas la herbon de la kampo. Kaj Balak, filo de Cipor, estis regxo de Moab en tiu tempo.

5 Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis cxe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri:Jen popolo eliris el Egiptujo, jen gxi kovris la vizagxon de la tero, kaj gxi logxas kontraux mi.

6 Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, cxar gxi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati gxin kaj elpeli gxin el la lando; cxar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita.

7 Kaj iris la plejagxuloj de Moab kaj la plejagxuloj de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorcxado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak.

8 Kaj li diris al ili:Tradormu cxi tie la nokton, kaj mi donos al vi respondon, konforme al tio, kion diros al mi la Eternulo. Kaj la cxefoj de Moab restis cxe Bileam.

9 Kaj Dio venis al Bileam, kaj diris:Kiuj estas tiuj viroj cxe vi?

10 Kaj Bileam diris al Dio:Balak, filo de Cipor, regxo de Moab, sendis al mi, dirante:

11 Jen estas la popolo, kiu eliris el Egiptujo, kaj gxi kovris la vizagxon de la tero; venu do, malbenu gxin al mi, eble tiam mi povos batali kontraux gxi kaj forpeli gxin.

12 Tiam Dio diris al Bileam:Ne iru kun ili; ne malbenu la popolon, cxar gxi estas benita.

13 Kaj Bileam levigxis matene, kaj diris al la cxefoj de Balak:Iru en vian landon, cxar la Eternulo ne volas permesi al mi iri kun vi.

14 Kaj levigxis la cxefoj de Moab kaj venis al Balak, kaj diris:Bileam ne volas iri kun ni.

15 Balak sendis plue cxefojn, pli grandajn kaj pli eminentajn ol tiuj.

16 Kaj ili venis al Bileam, kaj diris al li:Tiel diris Balak, filo de Cipor:Ne rifuzu do iri al mi;

17 cxar mi tre honoros vin, kaj cxion, kion vi diros al mi, mi faros; venu do, malbenu al mi tiun popolon.

18 Sed Bileam respondis kaj diris al la servantoj de Balak:Ecx se Balak donos al mi sian plenan domon da argxento kaj oro, mi ne povas malobei la ordonon de la Eternulo, mia Dio, farante ion malgrandan aux grandan.

19 Tamen restu cxi tie ankaux vi dum la nokto, kaj mi sciigxos, kion plue diros al mi la Eternulo.

20 Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li:Se tiuj viroj venis, por voki vin, levigxu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi.

21 Kaj Bileam levigxis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la cxefoj de Moab.

22 Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li.

23 Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturnigxis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni gxin sur la vojon.

24 Tiam la angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojeto inter vinbergxardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la dua flanko.

25 Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove gxin batis.

26 Kaj la angxelo de la Eternulo denove forlasis sian lokon, kaj starigxis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren.

27 Kiam la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, gxi kusxigxis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono.

28 Tiam la Eternulo malsxlosis la busxon de la azenino, kaj gxi diris al Bileam:Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn?

29 Kaj Bileam diris al la azenino:CXar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin.

30 Kaj la azenino diris al Bileam:CXu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe gxis la nuna tago? cxu mi kutimis tiel fari al vi? Kaj li diris:Ne.

31 Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de Bileam, kaj li ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li klinigxis, kaj jxetigxis vizagxaltere.

32 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al li:Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris, por malhelpi, cxar malbona estas via vojo antaux Mi.

33 La azenino ekvidis Min, kaj forturnigxis antaux Mi jam tri fojojn; se gxi ne forturnigxus de Mi, tiam Mi vin mortigus kaj gxin Mi lasus vivi.

34 Tiam Bileam diris al la angxelo de la Eternulo:Mi pekis, cxar mi ne sciis, ke Vi staras kontraux mi sur la vojo; nun, se tio ne placxas al Vi, mi iros returne.

35 Sed la angxelo de la Eternulo diris al Bileam:Iru kun la viroj; sed nur tion, kion Mi diros al vi, vi diru. Kaj Bileam iris kun la cxefoj de Balak.

36 Kiam Balak auxdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte al li gxis tiu Moaba urbo, kiu trovigxas cxe la limo apud Arnon, kiu estas cxe la fino de la limo.

37 Kaj Balak diris al Bileam:Mi sendis ja al vi, por voki vin; kial do vi ne iris al mi? cxu efektive mi ne povas honori vin?

38 Sed Bileam diris al Balak:Jen mi venis al vi; tamen cxu mi povas ion diri al vi? kion Dio enmetos en mian busxon, tion mi diros.

39 Kaj Bileam iris kun Balak, kaj ili venis al Kirjat-HXucot.

40 Kaj Balak bucxis bovojn kaj sxafojn, kaj sendis al Bileam, kaj al la cxefoj, kiuj estis kun li.

41 En la sekvanta mateno Balak prenis Bileamon kaj surkondukis lin sur la altajxojn de Baal, kaj li ekvidis de tie la finan parton de la popolo.

   

Komentář

 

Road

  

These days we tend to think of "roads" as smooth swaths of pavement and judge them by how fast we can drive cars on them. A "path" is something different, suitable only for walking or maybe bicycles, and a "way" has more to do with giving directions than any physical reality. When we get "lost" it usually means we're in a car on an unfamiliar road -- a far cry from being in the middle of a trackless wilderness with no idea which direction to go. The ancient world was very different, with isolated towns and endless square miles of trackless wilderness. Then a "way" was a set of landmarks to follow to get from one place to another through the wilderness. A "path" was a way used enough to leave a visible trace on the ground, and a "road" was a heavily used path, easily followed and walkable. So it makes sense that when used in the Bible, all three terms represent guiding truth, ideas that lead us where we want to go. This is pictured in the modern use of "way" -- when we talk about the "way" to do something or the "way" to get somewhere. We're talking about the correct, best, most efficient method of doing something or getting somewhere. And it's good information -- truth -- that helps us find that best way.