Bible

 

Nombroj 2

Studie

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

2 La Izraelidoj starigu siajn tendojn cxiu apud sia standardo, apud la signoj de sia patrodomo; iom malproksime cxirkaux la tabernaklo de kunveno ili starigu siajn tendojn.

3 En la antauxa parto, oriente, staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Nahxsxon, filo de Aminadab;

4 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas sepdek kvar mil sescent.

5 Apude staru la tribo de Isahxar; kaj la princo de la Isahxaridoj estas Netanel, filo de Cuar;

6 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek kvar mil kvarcent.

7 Poste la tribo de Zebulun; kaj la princo de la Zebulunidoj estas Eliab, filo de HXelon;

8 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek sep mil kvarcent.

9 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Jehuda estas cent okdek ses mil kvarcent laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la unuaj.

10 La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de SXedeur;

11 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek ses mil kvincent.

12 Apude staru la tribo de Simeon; kaj la princo de la Simeonidoj estas SXelumiel, filo de Curisxadaj;

13 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek naux mil tricent.

14 Poste la tribo de Gad; kaj la princo de la Gadidoj estas Eljasaf, filo de Deuel;

15 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek kvin mil sescent kvindek.

16 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Ruben estas cent kvindek unu mil kvarcent kvindek laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la duaj.

17 Poste elmovigxu kun la tabernaklo de kunveno la tendaro de la Levidoj inter la tendaroj; kiel ili staros tendare, tiel ili elmovigxu, cxiu laux sia loko kun siaj standardoj.

18 La standardo de la tendaro de Efraim, laux iliaj tacxmentoj, estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas Elisxama, filo de Amihud;

19 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek mil kvincent.

20 Apude estu la tribo de Manase; kaj la princo de la Manaseidoj estas Gamliel, filo de Pedacur;

21 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas tridek du mil ducent.

22 Poste la tribo de Benjamen; kaj la princo de la Benjamenidoj estas Abidan, filo de Gideoni;

23 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas tridek kvin mil kvarcent.

24 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Efraim estas cent ok mil cent laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la triaj.

25 La standardo de la tendaro de Dan estu norde, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Ahxiezer, filo de Amisxadaj;

26 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas sesdek du mil sepcent.

27 Apude staru tendare la tribo de Asxer; kaj la princo de la Asxeridoj estas Pagiel, filo de Ohxran;

28 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek unu mil kvincent.

29 Poste la tribo de Naftali; kaj la princo de la Naftaliidoj estas Ahxira, filo de Enan;

30 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek tri mil kvarcent.

31 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Dan estas cent kvindek sep mil sescent; ili elmovigxu la lastaj kun siaj standardoj.

32 Tio estas la kalkulitoj de la Izraelidoj laux iliaj patrodomoj. CXiuj kalkulitoj de la tendaroj, laux iliaj tacxmentoj, estis sescent tri mil kvincent kvindek.

33 Sed la Levidoj ne estis kalkulitaj inter la Izraelidoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

34 Kaj la Izraelidoj faris konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo:tiel ili starigxis tendare kun siaj standardoj, kaj tiel ili elmovigxadis, cxiu laux sia familio, laux sia patrodomo.

   

Komentář

 

Camp

  
North African encampment, by Frederick Arthur Bridgman

Camps in the Bible represent spiritual order – a person's or community's whole collection of desires for good and true ideas on how to be good, all set in the proper arrangement to support each other and work as one.

(Odkazy: Numbers 24)