Bible

 

Nahum 2

Studie

   

1 Disjxetanto iras kontraux vin; fortikigu viajn fortikajxojn, gardu la vojon, armu viajn lumbojn, fortigu vin kiel eble plej potence.

2 CXar la Eternulo restarigos la majeston de Jakob, kiel ankaux la majeston de Izrael; cxar la ruinigantoj ilin ruinigis kaj ekstermis iliajn vinberbrancxojn.

3 La sxildo de liaj herooj estas rugxigita; liaj militistoj estas kiel en purpuro; kiel fajro brilas la cxaroj en la tago de lia armigxo; la lancoj sxanceligxas.

4 Sur la stratoj rapide ruligxas la cxaroj, bruas sur la placoj; ili aspektas kiel torcxoj, brilas kiel fulmoj.

5 Li vokas siajn fortulojn, sed ili falpusxigxos dum sia irado; ili rapidas al la murego kaj preparas defendon.

6 La pordegoj cxe la akvo malfermigxos, kaj la palaco cedos.

7 Decidita estas gxia kapto kaj forkonduko, kaj gxiaj sklavinoj gxemos kiel kolomboj kaj batos sian bruston.

8 Nineve estas de cxiam kiel baseno da akvo; sed nun gxi forkuras:Haltu, haltu! sed neniu revenas.

9 Disrabu argxenton, disrabu oron; senfinaj estas la trezoroj, estas multege da diversaj valorajxoj.

10 Prirabita kaj plene ruinigita gxi estos; la koro svenas, la genuoj tremas; cxies lumboj senfortigxis, kaj cxies vizagxoj nigrigxis.

11 Kie nun estas la logxejo de la leonoj, kaj tiu pasxtejo de leonidoj, kie iradis leono, leonino, kaj leonidoj, kaj neniu ilin timigis?

12 La leono dissxiradis suficxon por siaj idoj, sufokadis por siaj leoninoj, plenigadis siajn kavernojn per kaptajxo kaj siajn nestegojn per dissxiritajxo.

13 Jen Mi iras kontraux vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forbruligos en fumo viajn cxarojn, kaj glavo ekstermos viajn leonidojn; Mi cxesigos sur la tero vian dissxiradon, kaj oni ne plu auxdos la vocxon de viaj sendatoj.

   

Ze Swedenborgových děl

 

The Inner Meaning of the Prophets and Psalms # 223

  
/ 418  
  

223. Internal Meaning of Nahum, Chapter 2 (3)

1-3 The Lord's coming and the new church from Him, and the protection of that church by Him (1, 11)

3-6 On the day of judgment those will perish who have destroyed the church, and they will be cast into hell with tumult. (15, 3)

7-10 All things of the church will be taken away from them. (3, 11)

11-13 Then they will no longer destroy the church and its sanctities. (3)

  
/ 418  
  

Thanks to the Swedenborg Foundation for the permission to use this translation.