Bible

 

Nahum 1

Studie

1 Profetajxo pri Nineve, libro de vizio de Nahxum, la Elkosxano.

2 La Eternulo estas Dio severa kaj vengxanta; la Eternulo estas vengxanto kaj koleranto; la Eternulo vengxas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontrauxuloj.

3 La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaux Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.

4 Kiam Li ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas gxin, kaj cxiujn riverojn Li senakvigas; malgajigxas Basxan kaj Karmel, kaj velkas cxio, kio floras sur Lebanon.

5 La montoj tremas antaux Li, la montetoj disfandigxas; skuigxas antaux Li la tero, la mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.

6 Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li.

7 La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfelicxo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin.

8 Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn malamikojn persekutas mallumo.

9 Kion vi pensas pri la Eternulo? Li faros la ekstermon, la malfelicxo ne bezonas veni duafoje.

10 CXar, interplektigxinte kiel dornoj kaj ebriaj de drinkado, ili estos ekstermitaj, kiel tute seka pajlo.

11 El vi eliris tiu, kiu havis malbonan intencon kontraux la Eternulo kaj kiu estas malica konsilanto.

12 Tiele diras la Eternulo:Kvankam ili estas unuanimaj kaj multaj, ili tamen estos dishakitaj kaj malaperos; sed vin, kiun Mi humiligis, Mi ne plu humiligos.

13 Nun Mi rompos lian jugon, kiu estas sur vi, kaj Mi dissxiros viajn ligilojn.

14 Sed pri vi la Eternulo decidis:Ne plu restos semo portanta vian nomon; el la domo de viaj dioj Mi ekstermos la idolojn kaj statuojn; Mi signos sur via tombo, ke vi farigxis senvalora.

15 Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu viajn sanktajn promesojn; cxar ne plu iros tra vi la sentauxgulo; li estas tute ekstermita.

Bible

 

Jeremia 50:15

Studie

       

15 Triumfe kriu kontraux gxi cxirkauxe; mallevigxis gxia mano, falis gxia fundamento, detruigxis gxiaj muregoj; cxar tio estas vengxo de la Eternulo; vengxu al gxi; kiel gxi agis, tiel agu kontraux gxi.