Bible

 

Levitiko 6

Studie

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Se iu pekos kaj krimos antaux la Eternulo, neante al sia proksimulo koncerne konfiditajxon aux deponitajxon aux rabitajxon, aux se li trompe forprenos ion de sia proksimulo,

3 aux se li trovos perditajxon kaj neos tion, aux se li jxuros mensoge pri io, kion homo faras, kaj per tio pekas:

4 tiam, se li pekis kaj kulpigxis, li redonu la rabitajxon, kiun li rabis, aux tion, kion li trompe forprenis, aux la deponitajxon, kiu estis deponita cxe li, aux la perditajxon, kiun li trovis;

5 aux cxion, pri kio li mensoge jxuris, li repagu per gxia plena valoro kaj aldonu plie kvinonon de gxi; al tiu, kies tio estas, li donu gxin en la tago, kiam li alportas sian kulpoferon.

6 Kaj kiel sian kulpoferon li alportu al la Eternulo sendifektan virsxafon el la malgrandaj brutoj, laux via taksado, kiel kulpoferon, por la pastro.

7 Kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo, kaj estos pardonite al li pri cxio, kion li faris kaj per kio li kulpigxis.

8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

9 Ordonu al Aaron kaj al liaj filoj, dirante:Jen estas la legxo pri la brulofero:la brulofero restu sur la fajrujo sur la altaro dum tuta nokto, gxis la mateno, kaj la fajro de la altaro restu brulanta sur gxi.

10 Kaj la pastro metu sur sin sian linan veston, kaj siajn linajn pantalonojn li surmetu sur sian korpon, kaj li deprenu la cindron, kiun la fajro elbruligis el la brulofero sur la altaro, kaj li metu gxin apud la altaron.

11 Kaj li demetu siajn vestojn kaj metu sur sin aliajn vestojn kaj elportu la cindron ekster la tendaron sur puran lokon.

12 Kaj la fajro sur la altaro restu brulanta sur gxi kaj ne estingigxu; kaj la pastro bruligu sur gxi lignon cxiumatene, kaj arangxu sur gxi la bruloferon kaj bruligu sur gxi la sebon de la pacoferoj.

13 Eterna fajro brulu sur la altaro, ne estingigxu.

14 Kaj jen estas la legxo pri la farunofero:la filoj de Aaron alportu gxin antaux la Eternulon sur la antauxan parton de la altaro.

15 Kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la delikata faruno de la farunofero kaj el gxia oleo, kaj la tutan olibanon, kiu estas sur la farunofero, kaj li bruligu sur la altaro kiel agrablan odorajxon, memorajxon al la Eternulo.

16 Kaj la restajxon el gxi mangxu Aaron kaj liaj filoj; senfermente ili gxin mangxu sur sankta loko, sur la korto de la tabernaklo de kunveno ili gxin mangxu.

17 GXi ne estu bakata fermentinte; kiel ilian parton Mi donis gxin el Miaj fajroferoj; gxi estas plejsanktajxo, simile al pekofero kaj kulpofero.

18 CXiu virseksulo el la Aaronidoj povas gxin mangxi kiel eternan destinitajxon en viaj generacioj el la fajroferoj de la Eternulo; cxiu, kiu ektusxos ilin, devos esti sankta.

19 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

20 Jen estas la ofero de Aaron kaj liaj filoj, kiun ili alportos al la Eternulo en la tago de sia sanktoleateco:dekono de efo da delikata faruno kiel konstanta farunofero, unu duono matene kaj la dua duono vespere.

21 Sur pato kun oleo gxi devas esti preparita; bone bakitan alportu gxin; en formo de dispecigita farunofero alportu gxin kiel agrablan odorajxon al la Eternulo.

22 Kaj la pastro, kiu el liaj filoj estos sanktoleita anstataux li, plenumos tion; gxi estu eterna legxo antaux la Eternulo; gxi tuta devas esti forbruligata.

23 Kaj cxiu farunofero de pastro estu forbruligata tuta; gxi ne estu mangxata.

24 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

25 Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene:Jen estas la legxo pri la pekofero:sur tiu loko, sur kiu estas bucxata la brulofero, oni bucxu la pekoferon antaux la Eternulo; plejsanktajxo gxi estas.

26 La pastro, kiu plenumas la pekoferon, mangxu gxin; sur sankta loko gxi estu mangxata, sur la korto de la tabernaklo de kunveno.

27 CXiu, kiu ektusxos gxian viandon, devas esti sankta; kaj se iu aspergos per gxia sango la veston, li lavu la aspergitan pecon sur sankta loko.

28 Kaj la argilan vazon, en kiu gxi estis kuirita, oni disrompu; kaj se gxi estis kuirita en kupra vazo, oni purigu cxi tiun kaj lavu gxin per akvo.

29 CXiu virseksulo el la pastroj povas gxin mangxi; gxi estas plejsanktajxo.

30 Sed cxiu pekofero, el kies sango oni enportos en la tabernaklon de kunveno por pekliberigo en la sanktejo, ne estu mangxata:per fajro oni gxin forbruligu.

   

Bible

 

Levitiko 11:33

Studie

       

33 Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam cxio, kio estas interne, farigxos malpura; kaj la vazon rompu.