Bible

 

Levitiko 23

Studie

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:La festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, jen ili estas, Miaj festoj.

3 Dum ses tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta kunveno, nenian laboron faru; gxi estu sabato al la Eternulo en cxiuj viaj logxejoj.

4 Jen estas la festoj de la Eternulo, sanktaj kunvenoj, kiujn vi kunvokados en ilia tempo:

5 en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, estas Pasko al la Eternulo.

6 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas la festo de macoj al la Eternulo; dum sep tagoj mangxu macojn.

7 En la unua tago estu cxe vi sankta kunveno, faru nenian laboron.

8 Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.

9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

10 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, kaj vi rikoltos gxian rikolton, tiam alportu al la pastro la unuan garbon el via rikolto.

11 Kaj li skuos la garbon antaux la Eternulo, por ke vi akiru placxon; en la morgauxa tago post la festo la pastro gxin skuos.

12 Kaj vi pretigu en la tago, kiam estos skuata via garbo, sendifektan sxafidon jaragxan kiel bruloferon al la Eternulo.

13 Kaj kun gxi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odorajxon, kaj kun gxi, kiel versxoferon, kvaronon de hino da vino.

14 Kaj panon kaj rostitajn grajnojn kaj fresxajn grajnojn ne mangxu gxis tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio; gxi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj.

15 Kaj kalkulu al vi de post la morgauxa tago post la festo, de post la tago, en kiu vi alportis la garbon por skuado, sep plenajn semajnojn.

16 GXis la morgauxa tago post la sepa semajno kalkulu kvindek tagojn, kaj tiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo.

17 El viaj logxejoj alportu du panojn de skuofero; el du dekonoj de efo da delikata faruno ili estu; fermente ili estu bakitaj; tio estos unuaj produktoj por la Eternulo.

18 Kaj alportu kune kun la panoj sep sxafidojn sendifektajn jaragxajn kaj unu bovidon kaj du virsxafojn; ili estu brulofero al la Eternulo; kaj kune kun ili farunoferon kaj versxoferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

19 Pretigu ankaux unu kapron kiel pekoferon, kaj du jaragxajn sxafidojn kiel pacoferon.

20 Kaj la pastro skuu ilin kune kun la unuaproduktaj panoj kiel skuoferon antaux la Eternulo, kun la du sxafidoj; gxi estu sanktajxo al la Eternulo por la pastro.

21 Kaj proklamu en tiu tago:sankta kunveno estu cxe vi, faru nenian laboron; tio estu eterna legxo en cxiuj viaj logxejoj en viaj generacioj.

22 Kaj kiam vi rikoltos la rikolton en via lando, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo dum via rikoltado, kaj la postrestajxon de via rikolto ne kolektu; por la malricxulo kaj por la fremdulo lasu tion:Mi estas la Eternulo, via Dio.

23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

24 Diru al la Izraelidoj jene:En la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu cxe vi festo, memorigado per trumpetado, sankta kunveno.

25 Faru nenian laboron; kaj alportu fajroferon al la Eternulo.

26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

27 Sed en la deka tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno estu cxe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al la Eternulo.

28 Kaj faru nenian laboron en tiu tago, cxar gxi estas tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaux la Eternulo, via Dio.

29 CXiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermigxos el inter sia popolo.

30 Se iu animo faros ian laboron en tiu tago, Mi ekstermos tiun animon el inter gxia popolo.

31 Faru nenian laboron; gxi estu eterna legxo en viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj.

32 Granda sabato gxi estu por vi; kaj humiligu viajn animojn; vespere en la nauxa tago de la monato, de vespero gxis vespero festu vian sabaton.

33 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

34 Diru al la Izraelidoj jene:Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa monato estu festo de lauxboj dum sep tagoj al la Eternulo.

35 En la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.

36 Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu cxe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo gxi estas, faru nenian laboron.

37 Tio estas la festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, por alporti fajroferon al la Eternulo, bruloferon kaj farunoferon, bucxoferon kaj versxoferojn, cxiun en gxia tago;

38 krom la sabatoj de la Eternulo kaj krom viaj donoj kaj krom cxiuj viaj promesoj, kaj krom cxiuj viaj memvolaj oferoj, kiujn vi donos al la Eternulo.

39 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos la produktajxon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu festo.

40 Kaj prenu al vi en la unua tago fruktojn de belaj arboj, brancxojn de palmoj kaj brancxojn de densaj arboj kaj de apudriveraj salikoj; kaj gajigu vin antaux la Eternulo, via Dio, dum sep tagoj.

41 Kaj festu tiun feston de la Eternulo dum sep tagoj en la jaro; eterna legxo tio estu en viaj generacioj; en la sepa monato festu gxin.

42 En lauxboj logxu dum sep tagoj, cxiu indigxeno en Izrael logxu en lauxboj;

43 por ke sciu viaj generacioj, ke en lauxboj Mi logxigis la Izraelidojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.

44 Kaj Moseo diris pri la festoj de la Eternulo al la Izraelidoj.

   

Komentář

 

Give

  
"Ahimelech Giving the Sword of Goliath to David" by Aert de Gelder

Like other common verbs, the meaning of "give" in the Bible is affected by context: who is giving what to whom? In general, though, giving relates to the fact that the Lord provides us all with true teachings for our minds and desires for good in our hearts, and for the fact that we need to accept those gifts while acknowledging that they come from the Lord, and not from ourselves. One of the most common and significant uses of "give" in the Bible is the repeated statement that the Lord had given the land of Canaan to the people of Israel. This springs from the fact that Canaan represents heaven, and illustrates that the Lord created us all for heaven and will give us heaven if we will accept the gift.