Bible

 

Levitiko 21

Studie

   

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Parolu al la pastroj, la Aaronidoj, kaj diru al ili:Neniu el ili malpurigu sin per mortinto en sia popolo;

2 krom nur per sia proksima parenco, per sia patrino, per sia patro, per sia filo, per sia filino, kaj per sia frato;

3 kaj per sia fratino-virgulino, proksima al li, kiu ne estis edzinigita, per sxi li povas sin malpurigi.

4 Li ne malpurigu sin, kiel estro en sia popolo, malsanktigante sin.

5 Ili ne faru al si senharajxon sur sia kapo, kaj la flankojn de sia barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entrancxojn.

6 Sanktaj ili estu antaux sia Dio, kaj ili ne malsanktigu la nomon de sia Dio; cxar la fajroferojn al la Eternulo, la panon al sia Dio ili alportas; tial ili estu sanktaj.

7 Virinon malcxastan aux senhonorigitan ili ne prenu, kaj virinon, forpusxitan de sia edzo, ili ne prenu; cxar pastro estas sankta al sia Dio.

8 Tial tenu lin sankte, cxar la panon de via Dio li alportas; sankta li estu por vi, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, kiu sanktigas vin.

9 Se filino de pastro senhonorigxis per malcxastado, sxi senhonorigas sian patron:oni forbruligu sxin per fajro.

10 La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas versxita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek dissxiri siajn vestojn.

11 Kaj al neniu mortinto li venu; ecx per sia patro aux sia patrino li sin ne malpurigu.

12 Kaj el la sanktejo li ne eliru, kaj li ne malhonoru la sanktejon de sia Dio; cxar sanktigo per la sankta oleo de lia Dio estas sur li:Mi estas la Eternulo.

13 Edzinon li prenu al si virgulinon.

14 Vidvinon, forpusxitinon, senhonorigitinon, aux malcxastulinon li ne prenu, sed nur virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon.

15 Kaj li ne senhonorigu sian semon en sia popolo, cxar Mi estas la Eternulo, kiu lin sanktigas.

16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

17 Diru al Aaron jene:Se iu el via idaro en iliaj generacioj havos ian kriplajxon, li ne alproksimigxu, por alporti la panon de sia Dio.

18 CXar neniu, kiu havas ian kriplajxon, alproksimigxu:nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo,

19 nek homo, kiu havas rompitan kruron aux rompitan brakon,

20 nek gxibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo.

21 Neniu, kiu havas kriplajxon el la idaro de Aaron la patro, alproksimigxu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo:li havas kriplajxon, tial li ne alproksimigxu, por alporti la panon de sia Dio.

22 La panon de sia Dio el la plejsanktajxoj kaj el la sanktajxoj li povas mangxi.

23 Sed al la kurteno li ne aliru kaj al la altaro li ne alproksimigxu, cxar li havas kriplajxon; por ke li ne malhonoru Miajn sanktejojn, cxar Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.

24 Kaj Moseo tion diris al Aaron kaj al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj.

   

Bible

 

Ezra 9:2

Studie

       

2 cxar ili prenis el iliaj filinoj edzinojn por si kaj por siaj filoj, kaj miksigxis la sankta semo kun la popoloj de la landoj; kaj la mano de la eminentuloj kaj cxefoj estis la unua en cxi tiu malbonago.