Bible

 

Levitiko 18

Studie

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

3 Laux la agoj de la lando Egipta, en kiu vi logxis, ne agu; kaj laux la agoj de la lando Kanaana, en kiun Mi venigas vin, ne agu; laux iliaj legxoj ne kondutu.

4 Miajn decidojn plenumu kaj Miajn legxojn observu, por konduti laux ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

5 Kaj observu Miajn legxojn kaj Miajn decidojn, kiujn plenumante, la homo vivas per ili:Mi estas la Eternulo.

6 Neniu alproksimigxu al iu sia korpoparencino, por malkovri nudecon:Mi estas la Eternulo.

7 La nudecon de via patro kaj la nudecon de via patrino ne malkovru:sxi estas via patrino, ne malkovru sxian nudecon.

8 La nudecon de via patredzino ne malkovru:gxi estas la nudeco de via patro.

9 La nudecon de via fratino, filino de via patro aux filino de via patrino, cxu sxi naskigxis en la domo, cxu sxi naskigxis ekstere, ne malkovru ilian nudecon.

10 La nudecon de filino de via filo aux de filino de via filino, ne malkovru ilian nudecon; cxar tio estas via nudeco.

11 La nudecon de filino de via patredzino, kiu naskigxis de via patro, sxi estas via fratino, ne malkovru sxian nudecon.

12 La nudecon de fratino de via patro ne malkovru:sxi estas korpoparencino de via patro.

13 La nudecon de fratino de via patrino ne malkovru; cxar sxi estas korpoparencino de via patrino.

14 La nudecon de frato de via patro ne malkovru, al lia edzino ne alproksimigxu:sxi estas via onklino.

15 La nudecon de via bofilino ne malkovru:sxi estas edzino de via filo, ne malkovru sxian nudecon.

16 La nudecon de edzino de via frato ne malkovru:gxi estas nudeco de via frato.

17 La nudecon de virino kaj de sxia filino ne malkovru:filinon de sxia filo kaj filinon de sxia filino ne prenu, por malkovri ilian nudecon:ili estas korpoparencinoj; tio estas malcxasteco.

18 Kaj virinon kune kun sxia fratino ne prenu kiel konkurantinon, por malkovri sxian nudecon apud sxi, dum sxia vivo.

19 Kaj al virino dum sxia monata malpureco ne alproksimigxu, por malkovri sxian nudecon.

20 Kaj kun la edzino de via proksimulo ne kusxu pro semo, malpurigxante kun sxi.

21 Kaj el via idaro ne fordonu oferon al Molehx, kaj ne malhonoru la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.

22 Kaj kun virseksulo ne kusxu, kiel oni kusxas kun virino:tio estas abomenajxo.

23 Kaj kun nenia bruto kusxu, malpurigxante per gxi; kaj virino ne starigxu antaux bruto, por kunigxi:tio estas fiajxo.

24 Ne malpurigxu per cxio cxi tio; cxar per cxio cxi tio malpurigxis la popoloj, kiujn Mi forpelas de antaux vi.

25 Kaj malpurigxis la tero, kaj Mi postulas respondon pri gxia malbonagado, kaj la tero eljxetas siajn logxantojn.

26 Sed vi observu Miajn legxojn kaj Miajn decidojn, kaj ne faru iujn el tiuj abomenajxoj, nek la indigxeno, nek la fremdulo, kiu logxas inter vi

27 (cxar cxiujn tiujn abomenajxojn faris la homoj de tiu tero, kiuj logxis antaux vi, kaj la tero malpurigxis);

28 por ke la tero ne eljxetu ankaux vin, kiam vi malpurigos gxin, kiel gxi eljxetis la popolon, kiu estis antaux vi.

29 CXar se iu faros ion el cxiuj tiuj abomenajxoj, la farantoj ekstermigxos el sia popolo.

30 Observu do Miajn ordonojn, por ke vi ne agu laux la abomenindaj legxoj, laux kiuj oni agis antaux vi, kaj por ke vi ne malpurigxu per ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

   

Bible

 

Psalmoj 106:37

Studie

       

37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj;