Bible

 

Levitiko 15

Studie

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:CXiu, kiu havos elfluon el sia korpo, estos malpura pro sia elfluo.

3 Kaj tia estos lia malpureco pro lia elfluo:kiam fluas el lia korpo lia elfluo aux kiam sxtopigxis lia korpo per lia elfluo, gxi estas lia malpureco.

4 CXiu lito, sur kiu kusxos tiu, kiu havas elfluon, estos malpura; kaj cxiu objekto, sur kiu li sidos, estos malpura.

5 Kaj se iu ektusxos lian liton, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

6 Kaj se iu sidigxos sur ia objekto, sur kiu sidis la elfluulo, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

7 Kaj kiu ektusxos la korpon de la elfluulo, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

8 Se la elfluulo kracxos sur purulon, tiam cxi tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

9 Kaj cxiu veturilo, sur kiu veturis la elfluulo, estos malpura.

10 Kaj cxiu, kiu ektusxos ion, kio estis sub tiu, estos malpura gxis la vespero; kaj kiu portos tion, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

11 Kaj cxiu, kiun ektusxos la elfluulo, ne lavinte siajn manojn per akvo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

12 Kaj argilan vazon, kiun ektusxos la elfluulo, oni rompu; kaj cxiun lignan vazon oni lavu per akvo.

13 Kaj kiam la elfluulo purigxos de sia elfluo, tiam li kalkulu al si sep tagojn de post la tago de sia purigxo, kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en fluakvo, kaj li estos pura.

14 Kaj en la oka tago li prenu al si du turtojn aux du kolombidojn, kaj li venu antaux la Eternulon al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj donu ilin al la pastro.

15 Kaj la pastro oferfaros ilin, unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo koncerne lian elfluon.

16 Se cxe iu okazos elfluo de la semo, tiam li banu en akvo sian tutan korpon, kaj li estos malpura gxis la vespero.

17 Kaj cxiun veston kaj cxiun felon, sur kiun elversxigxis semo, oni lavu per akvo, kaj gxi estos malpura gxis la vespero.

18 Kaj kiam kun virino kusxis viro kun elversxo de semo, tiam ili banu sin en akvo, kaj ili estos malpuraj gxis la vespero.

19 Kaj kiam virino havos elfluon, sango fluos el sxia korpo, tiam sxi dum sep tagoj restu en sia malpureco; kaj cxiu, kiu sxin ektusxos, estos malpura gxis la vespero.

20 Kaj cxio, sur kio sxi kusxos dum sia malpureco, estos malpura; kaj cxio, sur kio sxi sidos, estos malpura.

21 Kaj cxiu, kiu ektusxos sxian liton, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

22 Kaj cxiu, kiu ektusxos ian objekton, sur kiu sxi sidis, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

23 Kaj se io estos sur la lito, aux sur objekto, sur kiu sxi sidis, kaj iu tion ektusxos, tiam li estos malpura gxis la vespero.

24 Kaj se viro kusxos kun sxi kaj sxia malpureco estos sur li, tiam li estos malpura dum sep tagoj; kaj cxiu kusxejo, sur kiu li kusxos, estos malpura.

25 Se cxe virino fluos sxia sango dum multaj tagoj ne en la tempo de sxia monatajxo, aux se sxi havos elfluon krom sia monatajxo, tiam dum la tuta tempo de elfluado de sxia malpurajxo, simile kiel dum la tempo de sxia monatajxo, sxi estos malpura.

26 CXiu kusxejo, sur kiu sxi kusxos dum la tuta tempo de sia elfluado, estos kiel la kusxejo dum sxia monatajxo; kaj cxiu objekto, sur kiu sxi sidos, estos malpura, simile al la malpureco dum sxia monatajxo.

27 Kaj cxiu, kiu ektusxos ilin, estos malpura; li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

28 Kaj kiam sxi purigxos de sia elfluo, tiam sxi kalkulu al si sep tagojn, kaj poste sxi estos pura.

29 Kaj en la oka tago sxi prenu al si du turtojn aux du kolombidojn, kaj sxi alportu ilin al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno.

30 Kaj la pastro oferfaros unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos sxin antaux la Eternulo koncerne la elfluon de sxia malpureco.

31 Tiel antauxgardu la Izraelidojn kontraux ilia malpureco, por ke ili ne mortu en sia malpureco, malpurigante Mian logxejon, kiu estas inter ili.

32 Tio estas la legxo pri la havanto de elfluo, kaj pri tiu, kiu havas elversxigxon de semo, per kio li farigxas malpura;

33 kaj pri malsanulino pro sia monatajxo; kaj pri havanto de elfluo, cxu tio estas viro, cxu virino; kaj pri viro, kiu kusxos kun malpurulino.

   

Komentář

 

Women

  

'Women,' as in Genesis 45:19, signify the affections of truth. But in Genesis 31:50, 'women' signify affections of not genuine truth, so not of the church.

(Odkazy: Arcana Coelestia 4200, 4823, 5946, Genesis 19, 31, 45, 50)