Bible

 

Levitiko 10

Studie

   

1 Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis cxiu sian incensujon kaj metis en gxin fajron kaj metis sur gxin incenson kaj alportis antaux la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili.

2 Tiam eliris fajro el antaux la Eternulo kaj forbruligis ilin, kaj ili mortis antaux la Eternulo.

3 Kaj Moseo diris al Aaron:Jen pri cxi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris:Per Miaj proksimuloj Mi sanktigxos kaj antaux la tuta popolo Mi majestigxos. Kaj Aaron silentis.

4 Kaj Moseo alvokis Misxaelon kaj Elcafanon, filojn de Uziel, onklo de Aaron, kaj li diris al ili:Aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la tendaron.

5 Kaj ili aliris kaj elportis ilin en iliaj hxitonoj ekster la tendaron, kiel diris Moseo.

6 Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj Eleazar kaj Itamar:Viajn kapojn ne nudigu kaj viajn vestojn ne dissxiru, por ke vi ne mortu kaj por ke Li ne koleru la tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo de Izrael, priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis.

7 Kaj el la pordo de la tabernaklo de kunveno ne eliru, por ke vi ne mortu; cxar la sankta oleo de la Eternulo estas sur vi. Kaj ili agis laux la vortoj de Moseo.

8 Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante:

9 Vinon kaj ebriigajxon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna legxo en viaj generacioj.

10 Por ke vi diferencigu inter sanktajxo kaj ordinarajxo kaj inter malpurajxo kaj purajxo;

11 kaj por ke vi instruu al la Izraelidoj cxiujn legxojn, kiujn eldiris al ili la Eternulo per Moseo.

12 Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj restintaj filoj:Prenu la farunoferon, kiu restis el la fajroferoj de la Eternulo, kaj mangxu gxin senfermente apud la altaro; cxar gxi estas plejsanktajxo.

13 Kaj mangxu gxin sur sankta loko; cxar gxi estas via destinitajxo kaj la destinitajxo de viaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo; cxar tiel estas ordonite al mi.

14 Kaj la brustajxon de skuado kaj la femuron de levado mangxu sur loko pura, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kune kun vi; cxar ili estas donitaj kiel via destinitajxo kaj destinitajxo de viaj filoj el la pacoferoj de la Izraelidoj.

15 La femuron de levado kaj la brustajxon de skuado ili alportu kun la fajroferoj el la sebo, por skui tion kiel skuoferon antaux la Eternulo; kaj tio estu por vi kaj por viaj filoj eterna destinitajxo, kiel ordonis la Eternulo.

16 Kaj la kapron propekan Moseo sercxis, sed montrigxis, ke gxi estas forbruligita. Tiam li ekkoleris kontraux Eleazar kaj kontraux Itamar, la restintaj filoj de Aaron, kaj li diris:

17 Kial vi ne mangxis la pekoferon sur loko sankta? gxi estas ja plejsanktajxo, kaj gxi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaux la Eternulo.

18 Jen gxia sango ne estas enportita en la internon de la sanktejo; vi devis mangxi gxin en la sanktejo, kiel estas ordonite al mi.

19 Kaj Aaron diris al Moseo:Jen hodiaux ili alportis sian pekoferon kaj sian bruloferon antaux la Eternulon, kaj okazis al mi tia afero; se mi mangxus hodiaux pekoferon, cxu tio placxus al la Eternulo?

20 Kaj Moseo tion auxdis, kaj tio placxis al li.

   

Bible

 

Levitiko 2:10

Studie

       

10 Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; gxi estas plejsanktajxo el la fajroferoj de la Eternulo.