Bible

 

Josuo 15

Studie

   

1 La lotajxo de la tribo de la Jehudaidoj laux iliaj familioj estis:cxe la limo de Edom la dezerto Cin, sude, en la suda fino de la lando.

2 Ilia suda limo estis de la fino de la Sala Maro, de la golfo, kiu direktigxas suden.

3 Kaj gxi iras de sude al la altajxo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj levigxas de sude gxis Kadesx-Barnea kaj pasas tra HXecron kaj levigxas gxis Adar kaj turnigxas al Karka

4 kaj pasas tra Acmon kaj iras al la torento Egipta; kaj la fino de la limo estas la maro. Tio estu por vi la limo suda.

5 Kaj la limo oriente estas la Sala Maro gxis la fino de Jordan; kaj la limo de la flanko norda estas de la golfo de la Maro cxe la fino de Jordan;

6 kaj la limo levigxas al Bet-HXogla kaj pasas norde al Bet-Araba, kaj la limo levigxas al la sxtono de Bohan, filo de Ruben.

7 Kaj la limo levigxas al Debir de la valo Ahxor, kaj norde gxi turnigxas al Gilgal, kiu estas kontraux la altajxo Adumim, kiu estas sude de la torento; kaj la limo pasas al la akvo En-SXemesx kaj finigxas cxe En-Rogel.

8 Kaj la limo levigxas al la valo de la filo de Hinom, cxe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem, kaj la limo levigxas al la supro de la monto, kiu estas okcidente kontraux la valo de Hinom, kiu estas cxe la fino de la valo Refaim norde.

9 Kaj de la supro de la monto la limo turnigxas al la fonto de la akvo Neftoahx kaj iras al la urboj de la monto Efron; kaj la limo turnigxas al Baala, kiu estas Kirjat-Jearim.

10 Kaj la limo turnigxas de Baala okcidenten al la monto SXeir, kaj iras preter la norda flanko de la monto Jearim, kiu estas Kesalon, kaj mallevigxas al Bet-SXemesx kaj iras al Timna;

11 kaj la limo iras preter la norda flanko de Ekron; kaj la limo turnigxas al SXikron kaj pasas tra la monto Baala kaj iras al Jabneel; kaj la fino de la limo estas cxe la maro.

12 La okcidenta limo estas la Granda Maro. CXi tiu limo estas la limo de la Jehudaidoj cxirkauxe, laux iliaj familioj.

13 Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laux la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas HXebron).

14 Kaj Kaleb elpelis el tie la tri filojn de Anak:SXesxaj kaj Ahximan kaj Talmaj, la naskitojn de Anak.

15 Kaj de tie li iris al la logxantoj de Debir; la nomo de Debir antauxe estis Kirjat-Sefer.

16 Kaj Kaleb diris:Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos gxin, al tiu mi donos mian filinon Ahxsa kiel edzinon.

17 Kaj prenis gxin Otniel, filo de Kenaz, frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Ahxsa kiel edzinon.

18 Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno, kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi?

19 Kaj sxi diris:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial Donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj li donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.

20 Jen estas la posedajxo de la tribo de la Jehudaidoj laux iliaj familioj.

21 Kaj la urboj cxe la rando de la tribo de la Jehudaidoj, apud la limo de Edom sude, estis:Kabceel kaj Eder kaj Jagur

22 kaj Kina kaj Dimona kaj Adada

23 kaj Kedesx kaj HXacor kaj Jitnan,

24 Zif kaj Telem kaj Bealot

25 kaj HXacor-HXadata kaj Keriot-HXecron (tio estas HXacor),

26 Amam kaj SXema kaj Molada

27 kaj HXacar-Gada kaj HXesxmon kaj Bet-Pelet

28 kaj HXacar-SXual kaj Beer-SXeba kaj Bizjotja,

29 Baala kaj Ijim kaj Ecem

30 kaj Eltolad kaj Kesil kaj HXorma

31 kaj Ciklag kaj Madmana kaj Sansana

32 kaj Lebaot kaj SXilhxim kaj Ain kaj Rimon. La nombro de cxiuj urboj estis dudek naux kaj iliaj vilagxoj.

33 Sur la malaltajxo:Esxtaol kaj Corea kaj Asxna

34 kaj Zanoahx kaj En-Ganim, Tapuahx kaj Enam,

35 Jarmut kaj Adulam, Sohxo kaj Azeka

36 kaj SXaaraim kaj Aditaim kaj Gedera kaj Gederotaim:dek kvar urboj kaj iliaj vilagxoj.

37 Cenan kaj HXadasxa kaj Migdal-Gad

38 kaj Dilan kaj Micpe kaj Jokteel,

39 Lahxisx kaj Bockat kaj Eglon

40 kaj Kabon kaj Lahxmas kaj Kitlisx

41 kaj Gederot, Bet-Dagon kaj Naama kaj Makeda:dek ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

42 Libna kaj Eter kaj Asxan

43 kaj Jiftahx kaj Asxna kaj Necib

44 kaj Keila kaj Ahxzib kaj Maresxa:naux urboj kaj iliaj vilagxoj.

45 Ekron kaj gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj.

46 De Ekron gxis la maro cxio, kio estas cxirkaux Asxdod kaj gxiaj vilagxoj.

47 Asxdod, gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj; Gaza, gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj, gxis la torento Egipta; kaj la Granda Maro estas la limo.

48 Kaj sur la monto:SXamir kaj Jatir kaj Sohxo

49 kaj Dana kaj Kirjat-Sana (tio estas Debir)

50 kaj Anab kaj Esxtemo kaj Anim

51 kaj Gosxen kaj HXolon kaj Gilo:dek unu urboj kaj iliaj vilagxoj.

52 Arab kaj Duma kaj Esxan

53 kaj Janum kaj Bet-Tapuahx kaj Afeka

54 kaj HXumta kaj Kirjat-Arba (tio estas HXebron) kaj Cior; naux urboj kaj iliaj vilagxoj.

55 Maon, Karmel kaj Zif kaj Juta

56 kaj Jizreel kaj Jokdeam kaj Zanoahx,

57 Kain, Gibea kaj Timna:dek urboj kaj iliaj vilagxoj.

58 HXalhxul, Bet-Cur kaj Gedor

59 kaj Maarat kaj Bet-Anot kaj Eltekon:ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

60 Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim) kaj Raba:du urboj kaj iliaj vilagxoj.

61 En la dezerto:Bet-Araba kaj Midin kaj Sehxahxa

62 kaj Nibsxan kaj la Urbo de Salo kaj En-Gedi:ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

63 Sed la Jebusidojn, logxantojn de Jerusalem, la Jehudaidoj ne povis forpeli; kaj la Jebusidoj restis kun la Jehudaidoj en Jerusalem gxis la nuna tago.

   

Komentář

 

Families

  

In Genesis 8:19, families signify goodnesses and truths arranged in man by the Lord, according to order. See Secrets of Heaven 917.

In Genesis 10:5, families signify uprightness; also charity and love. (Arcana Coelestia 1159[2]).

In Nahum 3:4, families have respect to truths. See Apocalypse Explained 355:23.

(Odkazy: Arcana Coelestia 0917)