Bible

 

Josuo 14

Studie

   

1 Kaj jen estas, kion la Izraelidoj ekposedis en la lando Kanaana, kaj kion posedigis al ili la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj de la triboj de Izrael.

2 Laux loto ili donis posedajxon, kiel ordonis la Eternulo per Moseo, al la naux triboj kaj duono.

3 CXar Moseo donis al du triboj kaj duono posedajxon transe de Jordan; kaj al la Levidoj li ne donis posedajxon inter ili;

4 cxar la idoj de Jozef estis du triboj, Manase kaj Efraim; kaj al la Levidoj oni ne donis parton en la lando, sed nur urbojn por logxado, kune kun iliaj antauxurboj por iliaj brutoj kaj por ilia havo.

5 Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj kaj dividis la teron.

6 Kaj aliris la idoj de Jehuda al Josuo en Gilgal, kaj diris al li Kaleb, filo de Jefune, Kenizido:Vi scias tion, kion la Eternulo diris al Moseo, la homo de Dio, pri mi kaj pri vi en Kadesx-Barnea.

7 Mi havis la agxon de kvardek jaroj, kiam Moseo, servanto de la Eternulo, sendis min el Kadesx-Barnea, por esplorrigardi la landon; kaj mi alportis al li raporton laux mia konscienco.

8 Kaj miaj fratoj, kiuj iris kun mi, malkuragxigis la koron de la popolo; sed mi obeis la Eternulon, mian Dion.

9 Kaj Moseo jxuris en tiu tago, dirante:La tero, sur kiu pasxis via piedo, estos posedajxo por vi kaj por viaj filoj eterne, cxar vi obeis la Eternulon, mian Dion.

10 Kaj nun jen la Eternulo konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la agxon de okdek kvin jaroj.

11 Ankoraux hodiaux mi estas tiel forta, kiel en la tago, kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun havas por la milito, por eliri kaj eniri.

12 Donu do al mi nun cxi tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; cxar vi auxdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos ilin, kiel diris la Eternulo.

13 Tiam Josuo benis lin, kaj donis HXebronon al Kaleb, filo de Jefune, kiel posedajxon.

14 Tial HXebron farigxis posedajxo de Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, gxis la nuna tago; pro tio, ke li obeis la Eternulon, Dion de Izrael.

15 Kaj la nomo de HXebron antauxe estis urbo de Arba, granda homo inter la Anakidoj. Kaj la tero trankviligxis de milito.

   

Bible

 

Josuo 15:13

Studie

       

13 Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laux la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas HXebron).