Bible

 

Joel 2

Studie

   

1 Blovu per korno en Cion, kaj kriu alarmon sur Mia sankta monto; ektremu cxiuj logxantoj de la lando; cxar venas la tago de la Eternulo, gxi estas jam proksima;

2 tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena cxielrugxo disvastigxas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis gxis nun, kaj ankaux post gxi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio.

3 Antaux gxi ekstermas fajro, kaj post gxi bruligas flamo; antaux gxi la lando estas kiel la Edena gxardeno, kaj post gxi absoluta dezerto; kaj neniu savigxos de gxi.

4 Ili aspektas kiel cxevaloj, ili kuras kiel rajdantoj.

5 Ili saltas sur la montoj, kiel bruantaj cxaroj, kiel krakado de fajro, kiam gxi ekstermas pajlon, kiel popolo potenca, pretigxinta por batalo.

6 Popoloj tremas antaux gxi, cxiuj vizagxoj paligxas.

7 Kiel herooj ili kuras, kiel kuragxaj batalistoj ili grimpas sur la muregon; cxiu iras sian vojon, ne foreraras de sia vojo.

8 Unu alian ne pusxas, cxiu iras en sia vico; sur la glavojn ili sin jxetas, sed restas sendifektaj.

9 Ili trakuras la urbon, kuras sur la muregoj, eniras en la domojn, grimpas tra la fenestroj, kiel sxtelisto.

10 Antaux ili skuigxas la tero, tremas la cxielo; la suno kaj la luno senlumigxas, kaj la steloj perdas sian brilon.

11 Kaj la Eternulo ektondras per Sia vocxo antaux Sia armeo; cxar Lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj de Lia vorto estas potencaj; cxar granda kaj tre timinda estos la tago de la Eternulo; kiu povos gxin elteni?

12 Sed ecx nun ankoraux la Eternulo diras:Returnu vin al Mi per via tuta koro, kun fastado, plorado, kaj gxemegado;

13 dissxiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio; cxar Li estas favorkora kaj kompatema, longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedauxras malfelicxon.

14 Kiu scias? eble Li denove bedauxros, eble Li restigos post Si benon, farunoferojn kaj versxoferojn al la Eternulo, via Dio.

15 Blovu per korno en Cion, sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon.

16 Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj sucxinfanojn; fiancxo eliru el sia cxambro, kaj fiancxino el sub sia baldakeno.

17 Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru:Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredajxon, la nacioj ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj:Kie estas ilia Dio?

18 Tiam la Eternulo farigxos fervora por Sia lando kaj indulgos Sian popolon.

19 Kaj la Eternulo respondos kaj diros al Sia popolo:Jen Mi sendas al vi grenon kaj moston kaj oleon, kaj vi satigxu per ili; kaj Mi ne plu permesos al la nacioj malhonori vin.

20 Kaj la nordulon Mi malproksimigos de vi, kaj forpelos lin en landon senakvan kaj dezertan, lian antauxan parton al la maro orienta, kaj lian malantauxan parton al la maro okcidenta; kaj li putros kaj malbonodoros, cxar li faris multe da malbono.

21 Ne timu, ho tero, gxoju kaj estu gaja, cxar la Eternulo faros ion grandan.

22 Ne timu, ho bestoj de la kampo, cxar verdigxos la pasxtejoj de la stepoj; la arboj portos siajn fruktojn, la figarbo kaj vinberujo donos sian ricxajxon.

23 Kaj vi, ho infanoj de Cion, gxoju kaj estu gajaj pri la Eternulo, via Dio; cxar Li donos al vi instruanton pri virteco, kaj Li sendos al vi pluvon, fruan kaj malfruan, kiel antauxe.

24 La grenejoj plenigxos de greno, kaj la premejoj superplenigxos de mosto kaj de oleo.

25 Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam cxion formangxis la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj rauxpoj, Mia granda armeo, kiun Mi sendis sur vin.

26 Kaj vi povos mangxi sate, kaj vi gloros la nomon de la Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi mirinde; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.

27 Kaj vi ekscios, ke Mi estas meze de Izrael, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kaj alia ne ekzistas; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.

28 Post tio Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos songxojn, viaj junuloj havos viziojn.

29 Ecx sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elversxos Mian spiriton.

30 Kaj Mi donos miraklajn signojn en la cxielo kaj sur la tero:sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo.

31 La suno farigxos malluma, kaj la luno farigxos sanga, antaux ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo.

32 Kaj cxiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos; cxar sur la monto Cion kaj en Jerusalem estos savo, kiel diris la Eternulo, ankaux por la restintoj, kiujn la Eternulo alvokos.

   

Komentář

 

Battle

  
"Samson Captured by the Philistines" by Guercino

War in the Word represents the combat of temptation when good loves are assaulted by evil loves or false ideas. The evil that attacks comes from one of the many societies of hell, and it operates by arousing a selfish love in our mind that is contrary to what we know is right. Then our selfish love attacks the love that nourishes the wish to be a good person, and there is war in our minds. This is represented by wars that the children of Israel fought in and around the land of Canaan, of which there is a long history in the old testament. The selfish loves abound in our minds from our heredity, and the good loves come along with our conscience as it develops. If we had no conscience we couldn't be tempted; we would immediately follow the wishes of our selfishness and give in. But then the end result is that we are in slavery to the hells and will do whatever they want.

(Odkazy: Arcana Coelestia 1659 [3], 1664, 1683, 1788 [2])