Bible

 

Jeremia 52

Studie

   

1 La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna.

2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel cxio, kion faris Jehojakim.

3 CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel.

4 En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj eksiegxis gxin, kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn.

5 Kaj la urbo restis siegxata gxis la dek-unua jaro de la regxo Cidkija.

6 En la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,

7 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris, kaj eliris el la urbo nokte, laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo.

8 Kaj la militistaro de la HXaldeoj postkuris la regxon kaj kuratingis Cidkijan sur la stepo de Jerihxo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li.

9 Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel, en Riblan, en la lando HXamat, kaj oni faris pri li jugxon.

10 Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija antaux liaj okuloj, kaj ankaux cxiujn eminentulojn de Judujo li bucxis en Ribla.

11 Kaj al Cidkija li blindigis la okulojn, kaj ligis lin per kupraj katenoj; kaj la regxo de Babel venigis lin en Babelon, kaj metis lin en malliberejon gxis la tago de lia morto.

12 En la kvina monato, en la deka tago de la monato, tio estas en la dek- nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kiu cxiam estis apud la regxo de Babel, en Jerusalemon.

13 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.

14 Kaj cxiujn muregojn de Jerusalem cxirkauxe detruis la tuta militistaro de la HXaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj.

15 La malricxulojn el la urbo, kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la regxo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.

16 Sed iom el la malricxuloj de la lando Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.

17 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian tutan kupron en Babelon.

18 Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la servado, ili forprenis.

19 Kaj la tasojn kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la potojn kaj la lucernojn kaj la kulerojn kaj la versxilojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj.

20 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo, kiujn faris la regxo Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto da kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla.

21 La kolonoj havis cxiu la alton de dek ok ulnoj, kaj gxin cxirkauxis sxnuro, havanta la longon de dek du ulnoj; gxia diko estis kvar fingroj, kaj interne gxi estis malplena.

22 GXi havis sur si kupran kronon, kaj la alto de unu krono estis kvin ulnoj; kaj cxirkaux la krono estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun granatoj.

23 Da granatoj estis sur cxiu flanko nauxdek ses; la nombro de la granatoj cxirkaux la krono estis cent.

24 Kaj la korpogardistestro prenis la cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn.

25 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo.

26 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan.

27 Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.

28 Jen estas la kvanto de la popolo, kiun Nebukadnecar elhejmigis:en la sepa jaro tri mil dudek tri Judojn;

29 en la dek-oka jaro de Nebukadnecar okcent tridek du homojn el Jerusalem;

30 en la dudek-tria jaro de Nebukadnecar la korpogardistestro Nebuzaradan elhejmigis sepcent kvardek kvin homojn el la Judoj:la kvanto de cxiuj estis kvar mil sescent homoj.

31 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-kvina tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la unua jaro de sia regxado, levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, kaj elirigis lin el la malliberejo;

32 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj regxoj, kiuj estis cxe li en Babel;

33 kaj li sxangxis liajn vestojn de malliberejo; kaj li mangxadis cxiam cxe li dum sia tuta vivo.

34 Kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la regxo de Babel cxiutage dum lia tuta vivo, gxis la tago de lia morto.

   

Bible

 

1 Reĝoj 7:20

Studie

       

20 Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksajxo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo cxirkauxe en vicoj ducent granatoj.