Bible

 

Jeremia 46

Studie

   

1 Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri la nacioj:

2 Pri Egiptujo, pri la militistaro de Faraono Nehxo, regxo de Egiptujo, kiu estis cxe la rivero Euxfrato en Karkemisx, kaj kiun venkobatis Nebukadnecar, regxo de Babel, en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:

3 Pretigu sxildon kaj kirason, kaj iru en batalon.

4 Jungu la cxevalojn kaj surcxevaligu la rajdistojn, starigxu en kaskoj, akrigu la lancojn, surmetu sur vin armajxojn.

5 Kial Mi vidas, ke ili ektimis kaj kuras malantauxen? iliaj herooj estas frapitaj, kaj forkuras rapide, ne deturnante sin; teruro estas cxirkauxe, diras la Eternulo.

6 Ne forkuros la rapidpiedulo, ne forsavigxos la heroo; norde, cxe la rivero Euxfrato, ili falpusxigxos kaj falos.

7 Kiu estas tiu, kiu levigxas kiel Nilo kaj kies akvo ondigxas kiel torentoj?

8 Egiptujo levigxas kiel Nilo, kaj kiel torentoj, en kiuj ondigxas la akvo; kaj gxi diras:Levigxante, mi kovros la teron, mi pereigos urbon kun gxiaj logxantoj.

9 Levigxu sur la cxevalojn, kaj kuru rapide sur la cxaroj; eliru la herooj, la Etiopoj kaj la Putidoj, tenantaj sxildon, kaj la Ludidoj, tenantaj kaj strecxantaj pafarkon.

10 Kaj tiu tago estos cxe la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tago de vengxo, por vengxi al Liaj malamikoj; kaj la glavo mangxegos kaj satigxos kaj ebriigxos de ilia sango; cxar bucxofero estos al la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando norda, cxe la rivero Euxfrato.

11 Iru en Gileadon kaj prenu balzamon, ho virga filino de Egiptujo; vane vi multigas la kuracilojn; ne ekzistas por vi resanigxo.

12 La nacioj auxdis vian malhonoron, kaj via plorado plenigis la teron; cxar fortulo falpusxigxis kontraux fortulo, kaj ambaux kune falis.

13 Jen estas la vorto, kiun la Eternulo diris al la profeto Jeremia pri la veno de Nebukadnecar, regxo de Babel, por frapi la landon Egiptan:

14 Sciigu en Egiptujo, proklamu en Migdol, proklamu en Nof kaj en Tahxpanhxes, diru:Starigxu kaj pretigxu, cxar la glavo ekstermas vian cxirkauxajxon.

15 Kial estas forpusxita via fortulo, ne povis stari? cxar la Eternulo lin renversis.

16 Li multigis la falpusxigxantojn; falis unu sur la alian; kaj ili diras:Levigxu, ni reiru al nia popolo kaj al la lando de nia naskigxo, for de la glavo de la tirano.

17 Oni kriis tie:Faraono, regxo de Egiptujo, estas nur bruo; li preterlasis la difinitan tempon.

18 Kiel Mi vivas, diras la Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot, li venos kiel Tabor inter la montoj kaj kiel Karmel cxe la maro.

19 Pretigu al vi cxion, kio estas necesa por elmigro, ho logxantino, filino de Egiptujo; cxar Nof estos ruinigita kaj dezertigita, ke neniu en gxi logxos.

20 Tre bela bovidino estas Egiptujo; sed de nordo venas jam la bucxonto.

21 Ankaux gxiaj dungitoj interne de gxi estas kiel bone nutritaj bovidoj; sed ili ankaux turnis sin malantauxen, kune forkuris, ne povis kontrauxstari; cxar la tago de ilia malfelicxo venis sur ilin, la tempo de ilia puno.

22 GXia vocxo sonos kiel vocxo de serpento; cxar ili iros kun militistaro, kaj kun hakiloj ili venos al gxi, kiel lignohakistoj.

23 Ili elhakos gxian arbaron, diras la Eternulo, kvankam gxi estas nekalkulebla; cxar ili estas pli multenombraj ol akridoj, kaj oni ne povas ilin kalkuli.

24 Hontigita estas la filino de Egiptujo, transdonita en la manojn de norda popolo.

25 La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, diras:Jen Mi punvizitos Amonon en No, kaj Faraonon, kaj Egiptujon kaj gxiajn diojn kaj gxiajn regxojn, Faraonon mem, kaj tiujn, kiuj fidas lin.

26 Kaj Mi transdonos ilin en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj en la manojn de liaj servantoj; sed poste gxi estos logxata, kiel en la tempo antauxa, diras la Eternulo.

27 Sed vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, kaj ne tremu, ho Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.

28 Vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, cxar Mi estas kun vi; cxar Mi ekstermos cxiujn popolojn, inter kiujn Mi dispelis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.

   

Komentář

 

#58 Seeing the Horses and Chariots of Fire (The Meaning of Elijah and Elisha)

Napsal(a) Jonathan S. Rose

Title: Seeing the Horses and Chariots of Fire

Topic: Word

Summary: An exploration of the meaning of horses and chariots in Scripture, showing that many such statements cannot be taken literally. In fact, horses mean an understanding of the Bible and a chariot means a body of teaching drawn from the Word. Living what the Word teaches about repentance is riding a white horse.

Use the reference links below to follow along in the Bible as you watch.

References:
2 Kings 6:17
Job 3:5; Job 4:24; Job 6:63; 39:17
Exodus 14:26-28; 15:1; 21
2 Kings 2:11-12; 13:14
Psalms 20:7; 32:8-9; 45:3-4; 76:6; 147:5-15
Isaiah 31:1-3; 63:10-14; 66:18-end
Jeremiah 46:7-9; 50:35-end
Jeremiah 51:30
Ezekiel 37:17, 20
Nahum 2:13; 3:1-3
Habakkuk 3:8
Zechariah 6:1-6
Revelation 6:1-8; 14:19-20; 19:11-21; 7:9-13, Revelation 7:19

Přehrát video
Spirit and Life Bible Study broadcast from 9/14/2011. The complete series is available at: www.spiritandlifebiblestudy.com