Bible

 

Jeremia 21

Studie

   

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam la regxo Cidkija sendis al li Pasxhxuron, filon de Malkija, kaj la pastron Cefanja, filo de Maaseja, por diri:

2 Volu demandi pri ni la Eternulon, cxar Nebukadnecar, regxo de Babel, militas kontraux ni; eble la Eternulo faros al ni ion similan al cxiuj Liaj mirakloj, kaj tiu foriros de ni.

3 Kaj Jeremia diris al ili:Tiele diru al Cidkija:

4 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi returnos la batalilojn, kiuj estas en viaj manoj kaj per kiuj vi batalas kontraux la regxo de Babel, kaj kontraux la HXaldeoj, kiuj siegxas vin ekstere de la murego, kaj Mi kolektos ilin meze de cxi tiu urbo.

5 Kaj Mi batalos kontraux vi per mano etendita kaj per forta brako, en kolero, furiozo, kaj granda indigno.

6 Kaj Mi frapos la logxantojn de cxi tiu urbo, la homojn kaj la brutojn; de granda pesto ili mortos.

7 Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, regxon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en cxi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos.

8 Kaj al cxi tiu popolo diru:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi proponas al vi vojon de vivo kaj vojon de morto:

9 kiu restos en cxi tiu urbo, tiu mortos de glavo aux de malsato aux de pesto; kaj kiu eliros kaj transdonos sin al la HXaldeoj, kiuj vin siegxas, tiu restos vivanta, kaj lia animo estos lia akiro.

10 CXar Mi turnis Mian vizagxon kontraux cxi tiun urbon por malbono, ne por bono, diras la Eternulo; en la manon de la regxo de Babel gxi estos transdonita, kaj li forbruligos gxin per fajro.

11 Kaj koncerne la domon de la regxo de Judujo auxskultu la vorton de la Eternulo:

12 Domo de David! diras la Eternulo:Frue matene faru jugxon kaj savu prematon el la mano de premanto, por ke Mia kolero ne aperu kiel fajro kaj gxi ne ekflamu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu povos gxin estingi.

13 Jen Mi iras kontraux vin, kiu staras en la valo, roko sur la ebenajxo, diras la Eternulo, kontraux vin, kiuj diras:Kiu atakos nin? kaj kiu eniros en niajn logxejojn?

14 Kaj Mi punos vin laux la fruktoj de viaj agoj, diras la Eternulo; kaj Mi ekbruligos fajron en gxia arbaro, por ke gxi ekstermu gxian tutan cxirkauxajxon.

   

Bible

 

Proverboj 31:8

Studie

       

8 Malfermu vian busxon por senvocxulo, Por la defendo de cxiuj forlasitaj.