Bible

 

Jeremia 20

Studie

   

1 Kiam la pastro Pasxhxur, filo de Imer, la cxefa oficisto en la domo de la Eternulo, auxdis, kiel Jeremia profetis cxion diritan,

2 Pasxhxur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu estis en la supra Pordego de Benjamen cxe la domo de la Eternulo.

3 La sekvantan tagon Pasxhxur ellasis Jeremian el la karcero; tiam Jeremia diris al li:La Eternulo nomas vin ne Pasxhxur, sed Teruro-cxirkauxe.

4 CXar tiele diras la Eternulo:Jen Mi faros vin teruro por vi mem kaj por cxiuj viaj amikoj, kaj ili falos de la glavo de siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos; kaj la tutan Judujon Mi transdonos en la manojn de la regxo de Babel, kiu ekzilos ilin en Babelon kaj mortigos ilin per la glavo.

5 Kaj la tutan havon de cxi tiu urbo kaj gxian tutan laborakiron kaj cxiujn gxiajn valorajxojn kaj cxiujn trezorojn de la regxoj de Judujo Mi transdonos en la manon de iliaj malamikoj, kiuj prirabos kaj prenos kaj forportos ilin en Babelon.

6 Kaj vi, Pasxhxur, kaj cxiuj logxantoj de via domo iros en kaptitecon, venos Babelon, kaj tie vi mortos, kaj tie vi estos enterigitaj, vi kaj cxiuj viaj amikoj, al kiuj vi profetis malvere.

7 Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min; Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi farigxis objekto de cxiutaga mokado, cxiu mokas min.

8 CXar de la tempo, kiam mi ekparolis, kriis pri maljusteco, vokis pri rabado, la vorto de la Eternulo farigxis por mi kauxzo de honto kaj de cxiutaga mokado.

9 Mi diris al mi:Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio farigxis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi lacigxis de retenado kaj ne plu povis elteni.

10 CXar mi auxdas la insultadon de multaj kaj minacadon cxirkauxe:Akuzu, ni akuzu lin! CXiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke:Eble li forlogigxos, tiam ni venkos lin kaj vengxos al li.

11 Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos; ili estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente; la honto estos eterna, ne forgesigxos.

12 Ho Eternulo Cebaot, kiu elprovas virtulon kaj vidas la internon kaj la koron! faru, ke mi vidu Vian vengxon sur ili, cxar al Vi mi transdonis mian proceson.

13 Kantu al la Eternulo, gloru la Eternulon; cxar Li savas la animon de malricxulo el la mano de malbonaguloj.

14 Malbenita estu la tago, en kiu mi naskigxis; la tago, en kiu mia patrino min naskis, ne estu benita.

15 Malbenita estu la homo, kiu sciigis al mia patro kaj diris:Virseksa infano estas naskita al vi, kaj per tio li faris al li grandan gxojon.

16 Tiu homo estu kiel la urboj, kiujn la Eternulo senkompate ruinigis; li auxdu kriadon matene kaj ploregadon tagmeze.

17 Kial mi ne estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo kaj sxia ventro restu graveda por cxiam?

18 Kial mi eliris el la utero, por vidi malfacilan penadon kaj mizeron kaj por ke mia vivo pasu en honto?

   

Komentář

 

City

  
The Siege and Destruction of Jerusalem by the Romans Under the Command of Titus, by David Roberts

In the ancient world cities were nearly nations unto themselves – they existed within walls, with their own laws and customs, generally centered on the common purpose of trade. This is not as much the case in the modern world, but we still tend to divide ourselves city by city in terms of sports teams, accents, music and culture, and still tend to generalize the character of people from other cities. It follows, then, that in the Bible cities represent various doctrines – collections of inter-related ideas about spiritual reality. Such doctrines can be based on anything from the Lord’s true teachings – the New Jerusalem seen by John in Revelation – to the falsity and heresy of Sodom and various cities obliterated by the people of Israel at God’s command. On the most personal level, a city can also represent the natural mind of one person – which makes sense since we each to some extent have our own doctrine and our own set of ideas and beliefs.