Bible

 

Habakkuk 2

Studie

   

1 Sur mia gardista posteno mi staris; kaj, starigxinte sur turo, mi observis, por vidi, kion Li diros al mi kaj kion mi devas respondi al la riprocxo kontraux mi.

2 Kaj la Eternulo ekparolis al mi, kaj diris:Enskribu la vizion, kaj desegnu bone sur la tabeloj, por ke leganto povu facile tralegi.

3 CXar la vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed gxi ne mensogas; se gxi prokrastigxus, atendu gxin, cxar gxi nepre plenumigxos, ne estos fordecidita.

4 Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia fideleco.

5 La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiligxas; li largxigas sian animon kiel SXeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si cxiujn naciojn kaj kaptas al si cxiujn popolojn.

6 Sed ili ja cxiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros:Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdajxon sen fino kaj metas sur sin tro grandan sxargxon de sxuldoj!

7 Subite ja levigxos viaj pikontoj kaj vekigxos viaj pusxontoj, kaj vi farigxos ilia rabatajxo.

8 CXar vi prirabis multe da nacioj, tial ankaux vin prirabos la ceteraj popoloj, pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj.

9 Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akirajxon, por arangxi alte sian neston, por defendi sin kontraux mano de malbonulo!

10 Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon.

11 La sxtonoj el la muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas al ili.

12 Ve al tiu, kiu konstruas urbon per sangoversxado kaj pretigas fortikajxon per maljusteco!

13 Tio venas ja de la Eternulo Cebaot, ke la popoloj klopodas por la fajro kaj la gentoj lacigas sin vane.

14 CXar la tero plenigxos de konado de la gloro de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.

15 Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elversxi vian koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton!

16 Vi satigxis per honto anstataux per honoro; drinku do ankaux vi, kaj kovru vin per honto; ankaux al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro.

17 CXar via perforteco sur Lebanon falos sur vin, kaj atakate de bestoj vi estos terurata pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj.

18 Kion helpos la skulptajxo, kiun skulptis la artisto, la fanditajxo kaj malvera instruanto, kvankam la majstro fidis sian propran faritajxon, farante mutajn idolojn?

19 Ve al tiu, kiu diras al ligno:Levigxu, kaj al muta sxtono:Vekigxu! CXu gxi povas instrui? gxi estas ja tegita per oro kaj argxento, sed havas en si nenian spiriton.

20 Sed la Eternulo estas en Sia sankta templo; la tuta tero silentu antaux Li!

   

Komentář

 

Stand

  

'To stand,' and 'come forth' as in Daniel 7:10, refers to truth.

In Genesis 24:13, this signifies a state of conjunction of divine truth with the human.

'To stand upon the feet' signifies the new life of a regenerated person of the church.

'Stand still and see the salvation of the Lord,' as in Exodus 14:13, signifies having faith.

'To stand round about,' as in Revelation 7, signifies conjunction.

'Standing before God,' as in Revelation 20:12, signifies being present and assembled to judgment.

'To stand before God' signifies hearing and doing what He commands, like subjects standing before their king.

'To stand at the right hand,' as in Zechariah 3:1, signifies fighting against divine truth.

(Odkazy: Apocalypse Explained 836; Arcana Coelestia 3065; Exodus 24; Genesis 24)