Bible

 

Genezo 6

Studie

   

1 Kaj kiam la homoj komencis multigxi sur la tero kaj al ili naskigxis filinoj,

2 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el cxiuj, kiujn ili elektis.

3 Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, cxar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj.

4 Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, ecx post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj cxi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo.

5 Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke cxiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en cxiu tempo;

6 tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktigxis en Sia koro.

7 Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo gxis la brutoj, gxis la rampajxoj, kaj gxis la birdoj de la cxielo; cxar Mi pentas, ke Mi ilin kreis.

8 Sed Noa akiris placxon en la okuloj de la Eternulo.

9 Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis.

10 Kaj naskigxis al Noa tri filoj: SXem, HXam, kaj Jafet.

11 Kaj la tero malvirtigxis antaux Dio, kaj la tero plenigxis de maljustajxoj.

12 Kaj Dio vidis la teron, ke gxi malvirtigxis, cxar cxiu karno malvirtigis sian vojon sur la tero.

13 Kaj Dio diris al Noa: La fino de cxiu karno venis antaux Min, cxar la tero plenigxis de maljustajxoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero.

14 Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartajxojn faru en la arkeo, kaj sxmiru gxin per pecxo interne kaj ekstere.

15 Kaj faru gxin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj gxia largxo, kaj tridek ulnoj gxia alto.

16 Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko; malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en gxi.

17 Kaj jen Mi venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi cxiun karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la cxielo; cxio, kio estas sur la tero, pereos.

18 Kaj Mi starigos Mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via edzino kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi.

19 Kaj el cxiuj vivajxoj, el cxiu karno, enkonduku po unu paro el cxiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili estu.

20 El la birdoj laux iliaj specoj, kaj el la brutoj laux iliaj specoj, el cxiuj rampajxoj de la tero laux iliaj specoj, po paro el cxiuj eniru kun vi, por resti vivaj.

21 Kaj vi prenu al vi el cxiuj mangxajxoj, kiuj estas mangxataj, kaj kolektu al vi; kaj gxi estu por vi kaj por ili por mangxi.

22 Kaj Noa tion faris; cxion, kiel Dio al li ordonis, tiel li faris.

   

Komentář

 

Fifty

  

Fifty is also half of 100, which has a similar meaning; the Writings tell us that when used together with 100, fifty represents an intermediate state. God rested on the seventh day of creation. That represents a state of holiness and tranquility that was preserved in the form of the sabbath. Holier still was the seventh sabbath, which happened every 49 days. The Israelites would follow that solemn day with the “feast of the seven sabbaths” on the 50th day, and for similar reasons had a jubilee year every 50th year. For these reasons, among others, “fifty” in the Bible is the completion of a cycle, and in most cases represents fullness or sufficiency.