Bible

 

Genezo 50

Studie

   

1 Tiam Jozef jxetis sin sur la vizagxon de sia patro, kaj ploris super li kaj kisis lin.

2 Kaj Jozef ordonis al siaj servantoj kuracistoj, balzami lian patron; kaj la kuracistoj balzamis Izraelon.

3 Kaj pasis super li kvardek tagoj; cxar tiel longe dauxras la tagoj de balzamado. Kaj la Egiptoj ploris pri li sepdek tagojn.

4 Kiam pasis la tagoj de lia priplorado, Jozef ekparolis al la domanoj de Faraono, dirante: Se mi akiris vian favoron, diru al Faraono jene:

5 Mia patro jxurigis min, dirante: Jen mi mortas; en mia tombo, kiun mi elfosis al mi en la lando Kanaana, tie vi min enterigu. Nun mi volus iri, enterigi mian patron, kaj reveni.

6 Kaj Faraono diris: Iru kaj enterigu vian patron, kiel li jxurigis vin.

7 Kaj Jozef iris, por enterigi sian patron; kaj kun li iris cxiuj servantoj de Faraono, la cxefoj de lia domo kaj cxiuj cxefoj de la lando Egipta,

8 kaj la tuta domo de Jozef, kaj liaj fratoj kaj la domo de lia patro; nur siajn infanojn kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn ili restigis en la lando Gosxen.

9 Kun ili iris ankaux cxaroj kaj rajdantoj; kaj la anaro estis tre granda.

10 Ili venis al la placo Atad, kiu estas transe de Jordan, kaj ili faris tie grandan kaj fortan priploradon; kaj li funebris pri sia patro dum sep tagoj.

11 Kiam la logxantoj de la lando Kanaana vidis la funebron sur la placo Atad, ili diris: GXi estas granda funebro cxe la Egiptoj; tial la loko ricevis la nomon Abel-Micraim. GXi estas transe de Jordan.

12 Kaj liaj infanoj faris kun li, kiel li ordonis al ili.

13 Kaj liaj filoj forportis lin en la landon Kanaanan, kaj enterigis lin en la kampa duobla kaverno, kiun Abraham acxetis kune kun la kampo kiel tomban posedajxon de el Efron la HXetido, antaux Mamre.

14 Kaj Jozef revenis Egiptujon, li kaj liaj fratoj, kaj cxiuj, kiuj iris kun li, por enterigi lian patron, post kiam ili enterigis lian patron.

15 Kiam la fratoj de Jozef vidis, ke ilia patro mortis, ili diris: Eble Jozef ekmalamos nin, kaj repagos al ni pro la tuta malbono, kiun ni faris al li?

16 Tial ili sendis al Jozef, por diri al li: Via patro ordonis antaux sia morto jene:

17 Tiel diru al Jozef: Mi petas vin, pardonu la kulpon de viaj fratoj kaj ilian pekon, cxar ili faris al vi malbonon. Nun pardonu do la kulpon de la sklavoj de la Dio de via patro. Kaj Jozef ploris, kiam ili parolis al li.

18 Kaj iris liaj fratoj mem kaj jxetis sin teren antaux li, kaj diris: Jen ni estas sklavoj al vi.

19 Sed Jozef diris al ili: Ne timu; cxar cxu mi estas anstataux Dio?

20 Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio arangxis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj.

21 Kaj nun ne timu; mi nutros vin kaj viajn infanojn. Kaj li konsolis ilin kaj parolis al ili kore.

22 Kaj Jozef logxis en Egiptujo, li kaj la domo de lia patro; kaj Jozef vivis cent dek jarojn.

23 Kaj Jozef vidis cxe Efraim infanojn gxis la tria generacio; ankaux la infanoj de Mahxir, filo de Manase, naskigxis sur la genuoj de Jozef.

24 Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi mortas, sed Dio rememoros vin, kaj elkondukos vin el cxi tiu lando en la landon, pri kiu Li jxuris al Abraham, Isaak, kaj Jakob.

25 Kaj Jozef jxurigis la filojn de Izrael, dirante: Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el cxi tie.

26 Kaj Jozef mortis en la agxo de cent dek jaroj; kaj oni balzamis lin kaj metis lin en cxerkon en Egiptujo.

   

Komentář

 

After

  
After, a photo of a bulb pushing up through the earth, by Brita Conroy

Instead, spiritual reality is structured on the basis of spiritual state, or the loves and thoughts of angels. These loves and thoughts connect in chains of cause and effect, which angels experience much as we experience time. One thought flows into another on the spiritual level, and angels sense that progression the same way we sense the progression of one moment flowing into another. And when angels have thoughts and feelings that are similar, they experience a closeness that is very much the same as our experience of physical closeness; their idea of “space” is the variation in thoughts and affections held by spirits throughout the spiritual world.When the Bible describes something as “after” something else, then, the spiritual meaning has to do with the progression of spiritual states; it is a new spiritual state emerging from the one before it. And since higher states flow into lower states, the things coming “after” tend to be the lower, more external ones. For instance, the deep, internal desire to be good to others flows of its own accord into specific ideas of specific good things we can do. Those specific ideas, then, would be “after” the desire to be good.According to Swedenborg, time and space don’t exist in spiritual reality; they are purely natural things that exist only on the physical plane. This means that one spiritual thing can’t happen “after” another spiritual thing in time, because there is no time. And one spiritual thing can’t follow “after” another in space because there is no space.