Bible

 

Genezo 47

Studie

   

1 Jozef venis kaj sciigis al Faraono, kaj diris: Mia patro kaj miaj fratoj kaj iliaj malgrandaj kaj grandaj brutoj, kaj cxio, kio apartenas al ili, venis el la lando Kanaana, kaj nun ili estas en la lando Gosxen.

2 Kaj el inter siaj fratoj li prenis kvin homojn kaj starigis ilin antaux Faraono.

3 Kaj Faraono diris al liaj fratoj: Kio estas via okupo? Kaj ili diris al Faraono: Viaj sklavoj estas brutedukistoj, kiel ni, tiel ankaux niaj patroj.

4 Kaj ili diris al Faraono: Ni venis, por logxi en la lando; cxar ne ekzistas pasxtajxo por la brutoj de viaj sklavoj, cxar forta estas la malsato en la lando Kanaana; permesu do, ke viaj sklavoj logxu en la lando Gosxen.

5 Tiam Faraono diris al Jozef jene: Via patro kaj viaj fratoj venis al vi;

6 la lando Egipta estas antaux vi; en la plej bona loko de la lando logxigu vian patron kaj viajn fratojn; ili logxu en la lando Gosxen; kaj se vi scias, ke estas inter ili kapablaj homoj, faru ilin administrantoj de miaj brutoj.

7 Kaj Jozef enkondukis sian patron Jakob kaj starigis lin antaux Faraono; kaj Jakob benis Faraonon.

8 Faraono diris al Jakob: Kian agxon vi havas?

9 Kaj Jakob diris al Faraono: La nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia migrado.

10 Kaj Jakob benis Faraonon kaj foriris de Faraono.

11 Kaj Jozef enlogxigis sian patron kaj siajn fratojn, kaj donis al ili posedajxon en la Egipta lando, en la lando Rameses, kiel Faraono ordonis.

12 Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laux la nombro de la infanoj.

13 Ne estis pano sur la tuta tero, cxar la malsato estis tre forta; kaj senfortigxis de la malsato la lando Egipta kaj la lando Kanaana.

14 Kaj Jozef kolektis la tutan monon, kiu trovigxis en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, pro la greno, kiun oni acxetadis; kaj Jozef enportis la tutan monon en la domon de Faraono.

15 Kiam ne estis plu mono en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, cxiuj Egiptoj venis al Jozef, kaj diris: Donu al ni panon; kial ni mortu antaux vi pro tio, ke ni jam ne havas monon?

16 Tiam Jozef diris: Donu viajn brutojn; kaj mi donos al vi panon pro viaj brutoj, se vi jam ne havas monon.

17 Kaj ili alkondukis siajn brutojn al Jozef; kaj Jozef donis al ili panon pro cxevaloj, sxafoj, bovoj, kaj azenoj, kaj li provizadis al ili panon pro cxiuj iliaj brutoj en tiu jaro.

18 Kiam finigxis tiu jaro, ili venis al li en la dua jaro, kaj diris al li: Ni ne kasxos antaux nia sinjoro, ke monon ni jam ne havas, kaj la brutoj estas cxe nia sinjoro; nenio restis antaux nia sinjoro krom niaj korpoj kaj nia tero;

19 kial ni pereu antaux viaj okuloj, ni kaj nia tero? acxetu nin kaj nian teron pro la pano, kaj ni kaj nia tero estu sklavoj al Faraono; kaj donu semon, por ke ni vivu kaj ne mortu kaj la tero ne dezertigxu.

20 Kaj Jozef acxetis la tutan Egiptan teron por Faraono; cxar la Egiptoj vendis cxiu sian kampon, cxar forte premis ilin la malsato. Kaj la tero farigxis proprajxo de Faraono.

21 Kaj la popolon li transirigis en la urbojn, de unu fino de Egiptujo gxis la alia.

22 Nur la teron de la pastroj li ne acxetis; cxar la pastroj havis parton, difinitan de Faraono, kaj ili mangxadis sian parton, kiun donis al ili Faraono, tial ili ne vendis sian teron.

23 Kaj Jozef diris al la popolo: Jen mi acxetis vin hodiaux kaj vian teron por Faraono; jen mi donas al vi semon, kaj prisemu la teron.

24 Kaj kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono, kaj kvar partoj apartenos al vi, por prisemi la kampon kaj por mangxi, por vi, por cxio, kio estas en viaj domoj, kaj por viaj infanoj.

25 Kaj ili diris: Vi konservis nian vivon; ni akiru favoron de nia sinjoro, kaj ni estu sklavoj al Faraono.

26 Kaj Jozef faris gxin legxo gxis la hodiauxa tago: de la tero Egipta kvinono de la produktoj apartenas al Faraono. Nur la tero de la pastroj ne farigxis proprajxo de Faraono.

27 Kaj Izrael eklogxis en la lando Egipta, en la lando Gosxen; kaj ili posedis gxin kaj fruktis kaj multigxis forte.

28 Kaj Jakob vivis en la lando Egipta dek sep jarojn. Kaj la dauxro de la vivo de Jakob estis cent kvardek sep jaroj.

29 Kiam alproksimigxis la tempo, kiam Izrael devis morti, li alvokis sian filon Jozef, kaj diris al li: Se mi akiris vian favoron, metu vian manon sub mian femuron kaj faru al mi favorkorajxon kaj fidelajxon, ne enterigu min en Egiptujo;

30 sed mi kusxu kun miaj patroj; elportu min el Egiptujo kaj entombigu min en ilia tombujo. Kaj tiu diris: Mi faros, kiel vi diris.

31 Kaj li diris: JXuru al mi. Kaj tiu jxuris. Kaj Izrael adorklinigxis sur la kapa parto de la lito.

   

Bible

 

Jakobo 4:14

Studie

       

14 kvankam vi ne scias, kio morgaux okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste malaperas.