Bible

 

Genezo 45

Studie

   

1 Tiam Jozef ne povis plu sin deteni antaux cxiuj, kiuj staris cxirkaux li, kaj li ekkriis: Elirigu cxiujn for de mi. Kaj neniu restis cxe li, kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj.

2 Kaj li lauxte ekploris, kaj auxdis la Egiptoj, kaj auxdis la domo de Faraono.

3 Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi estas Jozef; cxu mia patro vivas ankoraux? Sed liaj fratoj ne povis respondi al li, cxar ili konfuzigxis antaux li.

4 Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Aliru do al mi. Kaj ili aliris. Kaj li diris: Mi estas Jozef, via frato, kiun vi vendis en Egiptujon.

5 Sed nun ne afliktigxu, kaj ne bedauxru, ke vi vendis min cxi tien; cxar por la savo de via vivo Dio sendis min antaux vi.

6 CXar nun jam du jarojn dauxras la malsato en la lando, sed ankoraux dum kvin jaroj ne estos plugado nek rikoltado.

7 Kaj Dio sendis min antaux vi, por vin restigi sur la tero kaj por konservi vian vivon per granda savo.

8 Sciu do, ne vi sendis min cxi tien, sed Dio; kaj Li faris min patro al Faraono, kaj sinjoro super lia tuta domo, kaj reganto super la tuta Egipta lando.

9 Iru rapide al mia patro, kaj diru al li: Tiele diris via filo Jozef: Dio faris min sinjoro super la tuta Egiptujo; venu al mi, ne prokrastu.

10 Vi logxos en la lando Gosxen, kaj vi estos proksime de mi, vi kaj viaj filoj kaj la filoj de viaj filoj, kaj viaj sxafoj kaj viaj bovoj, kaj cxio, kion vi havas.

11 Kaj mi nutros vin tie, cxar ankoraux kvin jarojn dauxros la malsato; por ke ne mizerigxu vi kaj via domo, kaj cxio, kion vi havas.

12 Kaj jen viaj okuloj nun vidas, kaj ankaux la okuloj de mia frato Benjamen, ke mia busxo parolas al vi.

13 Kaj rakontu al mia patro pri mia tuta gloro en Egiptujo, kaj cxion, kion vi vidis; kaj rapide venigu mian patron cxi tien.

14 Kaj li jxetis sin sur la kolon de sia frato Benjamen kaj ploris, kaj Benjamen ploris sur lia kolo.

15 Kaj li kisis cxiujn siajn fratojn kaj ploris super ili. Poste liaj fratoj ekparolis kun li.

16 Kaj la famo venis en la domon de Faraono, ke venis la fratoj de Jozef. Kaj tio placxis al Faraono kaj al liaj servantoj.

17 Kaj Faraono diris al Jozef: Diru al viaj fratoj: Faru tion, sxargxu viajn brutojn kaj iru en la landon Kanaanan;

18 kaj prenu vian patron kaj viajn familiojn, kaj venu al mi; mi donos al vi cxion bonan en la Egipta lando, kaj vi mangxos la grasajxon de la lando.

19 Kaj ordonu al ili jene: Prenu al vi el la Egipta lando veturilojn por viaj infanoj kaj virinoj, kaj kunprenu vian patron kaj venu.

20 Kaj ne tro zorgu pri viaj ajxoj; cxar cxio bona en la Egipta lando estas al via dispono.

21 Kaj la filoj de Izrael faris tiel. Kaj Jozef donis al ili veturilojn laux la ordono de Faraono, kaj li donis al ili provizojn por la vojo.

22 Al cxiuj li donis novajn vestojn, sed al Benjamen li donis tricent argxentajn monerojn kaj kvin novajn vestojn.

23 Kaj por sia patro li sendis dek azenojn, sxargxitajn per bonajxo el Egiptujo, kaj dek azeninojn, sxargxitajn per greno, pano, kaj mangxajxo por lia patro por la vojo.

24 Kaj li forsendis siajn fratojn, kaj ili iris. Kaj li diris al ili: Ne malpacu dum la vojo.

25 Kaj ili eliris el Egiptujo kaj venis en la landon Kanaanan al sia patro Jakob.

26 Kaj ili sciigis al li, dirante: Jozef vivas ankoraux, kaj li regas nun super la tuta Egipta lando. Kaj lia koro konfuzigxis, cxar li ne kredis al ili.

27 Kaj ili rediris al li cxiujn vortojn de Jozef, kiujn li diris al ili; kaj li vidis la veturilojn, kiujn Jozef sendis, por veturigi lin, kaj tiam la spirito de ilia patro Jakob revivigxis.

28 Kaj Izrael diris: Suficxas, ke mia filo Jozef ankoraux vivas: mi iros kaj vidos lin, antaux ol mi mortos.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Arcana Coelestia # 5907

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 10837  
  

5907. 'And say to him, Thus said your son Joseph' means the perception this good had regarding the internal celestial. This is clear from the meaning of 'saying' in the historical narratives of the Word as perception, dealt with often; and from the representation of 'Joseph' as the internal celestial, dealt with in 5869, 5877. The reason for the meaning here - the perception that spiritual good, which is 'Israel', had regarding the internal celestial, which is 'Joseph' - is that the words 'said your son Joseph' describe in the internal sense an ability to perceive that is the product of an influx from the internal celestial into spiritual good.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.