Bible

 

Genezo 42

Studie

   

1 Kiam Jakob sciigxis, ke oni vendas grenon en Egiptujo, li diris al siaj filoj: Kion vi rigardas?

2 Kaj li diris: Mi auxdis, ke oni vendas grenon en Egiptujo; veturu do tien kaj acxetu por ni tie grenon, por ke ni vivu kaj ne mortu.

3 Kaj forveturis dek fratoj de Jozef, por acxeti grenon en Egiptujo.

4 Sed Benjamenon, la fraton de Jozef, Jakob ne sendis kun liaj fratoj; cxar li timis, ke eble lin trafos malfelicxo.

5 Kaj la filoj de Izrael venis, por acxeti grenon, kune kun aliaj venintoj; cxar estis malsato en la lando Kanaana.

6 Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj la fratoj de Jozef venis kaj klinigxis al li vizagxaltere.

7 Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li sxajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por acxeti mangxajxon.

8 Jozef rekonis siajn fratojn, sed ili lin ne rekonis.

9 Kaj Jozef rememoris la songxojn, kiujn li songxis pri ili. Kaj li diris al ili: Vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.

10 Kaj ili diris al li: Ne, mia sinjoro! viaj sklavoj venis, por acxeti mangxajxon.

11 Ni cxiuj estas filoj de unu homo; Ni estas honestaj; viaj sklavoj neniam estis spionoj.

12 Sed li diris al ili: Ne, vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.

13 Ili diris: Ni, viaj sklavoj, estas dek du fratoj, filoj de unu homo en la lando Kanaana; la plej juna estas nun kun nia patro, kaj unu malaperis.

14 Kaj Jozef diris al ili: Estas tio, kion mi diris al vi, vi estas spionoj.

15 Per tio mi vin elprovos: mi jxuras per la vivo de Faraono, ke vi foriros el cxi tie nur tiam, kiam venos cxi tien via plej juna frato.

16 Sendu unu el vi, ke li alkonduku vian fraton; sed vi estos malliberigitaj, kaj oni esploros viajn vortojn, cxu vi diris la veron; se ne, tiam mi jxuras per la vivo de Faraono, ke vi estas spionoj.

17 Kaj li metis ilin sub gardon por la dauxro de tri tagoj.

18 Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj vi restos vivaj, cxar mi havas timon antaux Dio.

19 Se vi estas homoj honestaj, tiam unu el viaj fratoj restu malliberigita en la domo, en kiu oni vin gardas, kaj vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi acxetis kontraux la malsato.

20 Sed vian plej junan fraton venigu al mi, por ke pruvigxu la vereco de viaj vortoj kaj por ke vi ne mortu. Kaj ili faris tiel.

21 Kaj ili diris unu al alia: Vere ni estas kulpaj pro nia frato; cxar ni vidis la suferadon de lia animo, kiam li petegis nin, sed ni ne auxskultis; por tio venis sur nin cxi tiu sufero.

22 Kaj Ruben respondis al ili, dirante: Mi diris ja al vi: Ne peku rilate la infanon; sed vi ne obeis; nun lia sango estas repostulata.

23 Kaj ili ne sciis, ke Jozef komprenas; cxar inter ili estis tradukanto.

24 Kaj li deturnis sin de ili kaj ekploris; poste li denove returnis sin al ili kaj parolis kun ili, kaj li prenis el inter ili Simeonon kaj ligis lin antaux iliaj okuloj.

25 Kaj Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno kaj redoni ilian monon al cxiu en lian sakon kaj doni al ili mangxajxon por la vojo. Tiel oni faris al ili.

26 Kaj ili metis sian grenon sur siajn azenojn kaj foriris.

27 Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furagxon al sia azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en la aperturo de lia sako.

28 Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen gxi estas en mia sako. Tiam konsternigxis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni?

29 Kiam ili venis al sia patro Jakob en la landon Kanaanan, ili rakontis al li cxion, kio okazis al ili, dirante:

30 La homo, kiu estas sinjoro super tiu lando, parolis kun ni malafable, kaj diris, ke ni estas spionoj en la lando.

31 Kaj ni diris al li: Ni estas homoj honestaj, ni neniam estis spionoj;

32 ni estas dek du fratoj, filoj de nia patro; unu malaperis, kaj la plej juna estas nun kun nia patro en la lando Kanaana.

33 Tiam diris al ni la homo, kiu estas sinjoro super la lando: Per tio mi konvinkigxos, ke vi estas homoj honestaj: unu el viaj fratoj lasu cxe mi, kaj la necesan grenon por via hejmo prenu kaj iru;

34 kaj venigu al mi vian plej junan fraton; tiam mi scios, ke vi ne estas spionoj, ke vi estas honestaj homoj; vian fraton mi redonos al vi, kaj vi povos negoci en la lando.

35 Kiam ili malplenigis siajn sakojn, montrigxis, ke cxiu el ili havas sian ligajxon da mono en sia sako. Kaj ili vidis siajn ligajxojn da mono, ili kaj ilia patro, kaj ili timigxis.

36 Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min cxio falis!

37 Tiam Ruben diris al sia patro jene: Miajn du filojn mortigu, se mi ne revenigos lin al vi; donu lin en mian manon, kaj mi revenigos lin al vi.

38 Sed li diris: Mia filo ne iros kun vi; cxar lia frato mortis, kaj li sola restis. Se lin trafos malfelicxo sur la vojo, kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malgxojo en SXeolon.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Arcana Coelestia # 5469

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 10837  
  

5469. 'Assuredly we are guilty concerning our brother' means that they were blameworthy because they had alienated the internal by their non-acceptance of good. This is clear from the meaning of 'being guilty' as being blameworthy and subject to the imputation [of sin] because good and truth have been cast aside, dealt with in 3400; and from the representation of Joseph, 'their brother' concerning whom they were guilty, as the internal which they had cast aside or alienated. For Joseph and Benjamin represent the internal aspect of the Church, while the remaining ten sons of Jacob represent its external aspect - 'Rachel', from whom Joseph and Benjamin were born, being the affection for interior truth, and 'Leah' the affection for exterior truth, 3758, 3782, 3793, 3819.

[2] In this chapter 'Joseph' represents the celestial of the spiritual or truth from the Divine, which is the internal; 'Benjamin' represents the spiritual of the celestial, which is the intermediary going forth from the internal; and the remaining 'ten sons of Jacob' represent the truths known to the external Church and so truths that are present in the natural, as stated many times above. This chapter also deals with the joining of the internal aspect of the Church to its external aspect, corporately and in every specific part; for each person individually must be a Church if he is to form part of the Church as a corporate whole. But in the highest sense the chapter deals with the way in which the Lord united the Internal to the External within His Human so as to make this Divine.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.