Bible

 

Genezo 4

Studie

   

1 Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj sxi gravedigxis, kaj sxi naskis Kainon; kaj sxi diris: Mi akiris homon de la Eternulo.

2 Kaj plue sxi naskis lian fraton Habel. Kaj Habel farigxis sxafpasxtisto, kaj Kain farigxis terlaboristo.

3 Kaj post ia tempo farigxis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo.

4 Kaj Habel ankaux alportis el la unuenaskitoj de siaj sxafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon;

5 sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizagxo klinigxis.

6 Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial klinigxis via vizagxo?

7 Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kusxos cxe la pordo, kaj vin gxi aspiros, sed vi regu super gxi.

8 Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain levigxis kontraux sian fraton Habel kaj mortigis lin.

9 Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; cxu mi estas gardisto de mia frato?

10 Kaj Li diris: Kion vi faris? la vocxo de la sango de via frato krias al Mi de la tero.

11 Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian busxon, por preni la sangon de via frato el via mano.

12 Kiam vi prilaboros la teron, gxi ne plu donos al vi sian forton; vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero.

13 Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.

14 Jen Vi forpelas min hodiaux de sur la tero, kaj mi devas min kasxi de antaux Via vizagxo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min.

15 Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos vengxite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos.

16 Kaj Kain foriris de antaux la Eternulo, kaj logxigxis en la lando Nod, oriente de Eden.

17 Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj sxi gravedigxis, kaj sxi naskis HXanohxon. Kaj li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laux la nomo de sia filo: HXanohx.

18 Kaj al HXanohx naskigxis Irad, kaj al Irad naskigxis Mehxujael, kaj al Mehxujael naskigxis Metusxael, kaj al Metusxael naskigxis Lemehx.

19 Kaj Lemehx prenis al si du edzinojn: unu havis la nomon Ada, kaj la dua havis la nomon Cila.

20 Kaj Ada naskis Jabalon; li estis la patro de tiuj, kiuj logxas en tendoj kaj pasxtas brutojn.

21 Kaj la nomo de lia frato estis Jubal; li estis la patro de cxiuj, kiuj ludas harpon kaj fluton.

22 Cila ankaux naskis Tubal-Kainon, forgxanton de diversaj majstrajxoj el kupro kaj fero. Kaj la fratino de Tubal-Kain estis Naama.

23 Kaj Lemehx diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila:

24 Auxskultu mian vocxon, edzinoj de Lemehx, Atentu mian parolon! CXar viron mi mortigis por vundo al mi Kaj junulon por tubero al mi; Se sepoble estos vengxite por Kain, Por Lemehx estos sepdek-sepoble.

25 Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj sxi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: CXar Dio metis al mi alian semon anstataux Habel, kiun mortigis Kain.

26 Kaj al Set ankaux naskigxis filo, kaj li donis al li la nomon Enosx. Tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Arcana Coelestia # 326

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 10837  
  

326. The worship of both of them is described, that of separated faith by Cain's gift, and that of charity by Abel's gift, verses 3-4. Worship deriving from charity was acceptable, but not that deriving from separated faith, verses 4-5.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.