Bible

 

Genezo 38

Studie

   

1 En tiu tempo Jehuda apartigxis for de siaj fratoj, kaj eklogxis apud iu Adulamano, kiu estis nomata HXira.

2 Kaj Jehuda vidis tie filinon de iu Kanaanido, nomata SXua, kaj li prenis sxin kaj envenis al sxi.

3 Kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon; kaj li donis al li la nomon Er.

4 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Onan.

5 Kaj ankoraux plue sxi naskis filon, kaj donis al li la nomon SXela. Sed Jehuda estis en Kezib, kiam sxi naskis tiun.

6 Kaj Jehuda prenis edzinon por sia unuenaskito Er, kaj sxia nomo estis Tamar.

7 Sed Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaux la okuloj de la Eternulo, kaj la Eternulo lin mortigis.

8 Tiam Jehuda diris al Onan: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedzigxu kun sxi kaj naskigu idaron al via frato.

9 Sed Onan sciis, ke ne por li estos la idaro; tial, envenante al la edzino de sia frato, li elversxadis la semon sur la teron, por ne doni idaron al sia frato.

10 Kaj malplacxis al la Eternulo tio, kion li faris, kaj Li mortigis ankaux lin.

11 Tiam Jehuda diris al sia bofilino Tamar: Restu kiel vidvino en la domo de via patro, gxis grandigxos mia filo SXela. CXar li timis, ke eble li ankaux mortos, kiel liaj fratoj. Kaj Tamar iris kaj eklogxis en la domo de sia patro.

12 Pasis multe da tempo, kaj mortis la filino de SXua, la edzino de Jehuda. Kiam Jehuda konsoligxis, li iris Timnan, al la tondantoj de liaj sxafoj, li kaj lia amiko, HXira la Adulamano.

13 Kaj oni sciigis al Tamar, dirante: Jen via bopatro iras Timnan, por tondi siajn sxafojn.

14 Tiam sxi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidigxis apud la pordo de Enaim, kiu trovigxas sur la vojo al Timna. CXar sxi vidis, ke SXela grandigxis kaj sxi ne estas donita al li kiel edzino.

15 Kaj Jehuda sxin vidis, kaj li pensis, ke sxi estas publikulino, cxar sxi kovris sian vizagxon.

16 Kaj li turnis sin al sxi cxe la vojo, kaj diris: Lasu min enveni al vi. CXar li ne sciis, ke tio estas lia bofilino. Kaj sxi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al mi?

17 Kaj li diris: Mi sendos al vi kapron el la brutaro. Sed sxi diris: Donu al mi garantiajxon, gxis vi sendos.

18 Kaj li diris: Kian garantiajxon mi donu al vi? SXi diris: Vian sigelilon kaj vian sxnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al sxi kaj envenis al sxi, kaj sxi gravedigxis de li.

19 Kaj sxi levigxis kaj iris, kaj formetis de si sian kovrotukon kaj surmetis sur sin siajn vestojn de vidvineco.

20 Kaj Jehuda sendis la kapron per sia amiko la Adulamano, por preni la garantiajxon el la manoj de la virino; sed li sxin ne trovis.

21 Kaj li demandis la homojn de sxia loko, dirante: Kie estas la publikulino, kiu sidis en Enaim cxe la vojo? Kaj ili diris: CXi tie ne estis publikulino.

22 Kaj li revenis al Jehuda, kaj diris: Mi sxin ne trovis, kaj ankaux la homoj de la loko diris, ke tie ne estis publikulino.

23 Tiam Jehuda diris: SXi prenu gxin al si, por ke ni ne estu mokataj; mi sendis ja cxi tiun kapron, sed vi sxin ne trovis.

24 Post la paso de tri monatoj oni sciigis al Jehuda, dirante: Tamar, via bofilino, malcxastigxis, kaj sxi ecx gravedigxis de malcxasteco. Tiam Jehuda diris: Elkonduku sxin, kaj oni sxin brulmortigu.

25 Kiam oni sxin kondukis, sxi sendis, ke oni diru al sxia bopatro: Mi gravedigxis de la viro, al kiu apartenas cxi tio. Kaj sxi diris: Rekonu, al kiu apartenas la sigelilo kaj la sxnuretoj kaj cxi tiu bastono.

26 Kaj Jehuda rekonis, kaj li diris: SXi estas pli prava ol mi, cxar mi ne donis sxin al mia filo SXela. Kaj li sxin ne plue konis.

27 Kiam sxi devis naski, montrigxis, ke gxemeloj estas en sxia ventro.

28 Kaj kiam sxi estis naskanta, elsxovigxis la mano de unu infano; kaj la akusxistino prenis kaj alligis al la mano rugxan fadenon, dirante: CXi tiu eliris la unua.

29 Sed kiam li retiris sian manon, eliris lia frato. Kaj sxi diris: Kial vi faris por vi trasxiron? Kaj oni donis al li la nomon Perec.

30 Poste eliris lia frato, kiu havis sur sia mano la rugxan fadenon. Kaj oni donis al li la nomon Zerahx.

   

Komentář

 

Road

  

These days we tend to think of "roads" as smooth swaths of pavement and judge them by how fast we can drive cars on them. A "path" is something different, suitable only for walking or maybe bicycles, and a "way" has more to do with giving directions than any physical reality. When we get "lost" it usually means we're in a car on an unfamiliar road -- a far cry from being in the middle of a trackless wilderness with no idea which direction to go. The ancient world was very different, with isolated towns and endless square miles of trackless wilderness. Then a "way" was a set of landmarks to follow to get from one place to another through the wilderness. A "path" was a way used enough to leave a visible trace on the ground, and a "road" was a heavily used path, easily followed and walkable. So it makes sense that when used in the Bible, all three terms represent guiding truth, ideas that lead us where we want to go. This is pictured in the modern use of "way" -- when we talk about the "way" to do something or the "way" to get somewhere. We're talking about the correct, best, most efficient method of doing something or getting somewhere. And it's good information -- truth -- that helps us find that best way.