Bible

 

Genezo 34

Studie

   

1 Dina, la filino de Lea, kiun sxi naskis al Jakob, eliris, por vidi la filinojn de la lando.

2 Kaj vidis sxin SXehxem, filo de HXamor la HXivido, princo de la lando, kaj li prenis sxin kaj kusxis kun sxi kaj faris al sxi perfortajxon.

3 Kaj algluigxis lia animo al Dina, la filino de Jakob, kaj li ekamis la junulinon kaj parolis al la koro de la junulino.

4 Kaj SXehxem diris al sia patro HXamor jene: Prenu por mi cxi tiun knabinon kiel edzinon.

5 Jakob auxdis, ke li senhonorigis lian filinon Dina; sed liaj filoj estis kun liaj brutoj sur la kampo, tial Jakob silentis gxis ilia veno.

6 Kaj HXamor, la patro de SXehxem, eliris al Jakob, por paroli kun li.

7 Sed la filoj de Jakob venis de la kampo. Kiam ili auxdis, la viroj cxagrenigxis kaj forte kolerigxis, ke li faris malnoblajxon en Izrael, kusxinte kun la filino de Jakob, kio ne devis esti farata.

8 HXamor ekparolis al ili, dirante: SXehxem, mia filo, deziregas per sia animo vian filinon; donu sxin al li kiel edzinon.

9 Kaj boparencigxu kun ni: viajn filinojn donu al ni, kaj niajn filinojn prenu al vi.

10 Kaj logxu kun ni, kaj la lando estos antaux vi; logxu kaj faru negocojn kaj akiru posedajxojn en gxi.

11 Kaj SXehxem diris al sxia patro kaj al sxiaj fratoj: Estu favoraj al mi; kaj kion vi diros al mi, mi donos.

12 Postulu de mi tre grandan doton kaj donacojn, kaj mi donos, kion vi diros al mi; nur donu al mi la junulinon kiel edzinon.

13 Kaj la filoj de Jakob respondis al SXehxem kaj al lia patro HXamor ruze, kaj parolis tiel pro tio, ke li senhonorigis ilian fratinon Dina;

14 kaj ili diris al ili: Ni ne povas fari tion kaj doni nian fratinon al viro, kiu ne estas cirkumcidita; cxar tio estus por Ni hontindajxo.

15 Nur tiam ni donos al vi nian konsenton, se vi estos kiel ni kaj cirkumcidos cxe vi cxiun virseksulon.

16 Tiam ni donos niajn filinojn al vi kaj viajn filinojn ni prenos al ni, kaj ni logxos kun vi, kaj ni estos unu popolo.

17 Sed se vi ne konsentos lasi cirkumcidi vin, tiam ni prenos nian filinon kaj foriros.

18 Ilia parolo placxis al HXamor, kaj al SXehxem, la filo de HXamor.

19 Kaj la junulo ne prokrastis fari la aferon, cxar li deziris la filinon de Jakob; kaj li estis la plej honorata inter cxiuj domanoj de sia patro.

20 Kaj HXamor kaj lia filo SXehxem venis al la pordego de sia urbo, kaj ekparolis al la logxantoj de sia urbo, dirante:

21 Tiuj homoj estas pacaj kun ni; tial ili logxu en la lando kaj faru en gxi negocojn; la lando estas ja grandspaca por ili. Iliajn filinojn ni prenu al ni kiel edzinojn, kaj niajn filinojn ni donu al ili.

22 Sed nur en tia okazo tiuj homoj konsentas logxi kun ni kaj esti unu popolo, se ni cirkumcidos cxe ni cxiun virseksulon, kiel ili estas cirkumciditaj.

23 Ilia akiritajxo kaj havajxo kaj cxiuj iliaj brutoj farigxos ja niaj, se ni nur donos al ili nian konsenton kaj ili logxos kun ni.

24 Kaj obeis al HXamor kaj al lia filo SXehxem cxiuj elirantaj el la pordego de lia urbo; kaj cirkumcidigxis cxiuj virseksuloj, cxiuj elirantaj el la pordego de lia urbo.

25 En la tria tago, kiam ili estis malsanaj, du filoj de Jakob, Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis cxiu sian glavon kaj venis sentime en la urbon kaj mortigis cxiujn virseksulojn.

26 Kaj HXamoron kaj lian filon SXehxem ili mortigis per glavo, kaj prenis Dinan el la domo de SXehxem kaj eliris.

27 La filoj de Jakob venis al la mortigitoj, kaj prirabis la urbon pro tio, ke ili senhonorigis ilian fratinon.

28 Iliajn sxafojn kaj iliajn bovojn kaj iliajn azenojn, kaj cxion, kio estis en la urbo, kaj tion, kio estis sur la kampo, ili prenis.

29 Kaj ilian tutan ricxon kaj cxiujn iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn ili malliberigis, kaj rabis cxion, kio estis en la domoj.

30 Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi afliktis min kaj faris min malaminda por la logxantoj de la lando, por la Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj; kiam ili kolektigxos kontraux mi kaj venkobatos min, tiam estos ekstermita mi kaj mia domo.

31 Sed ili diris: CXu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?

   

Ze Swedenborgových děl

 

Arcana Coelestia # 4426

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 10837  
  

4426. THE INTERNAL SENSE.

Verses 1-4. And Dinah the daughter of Leah, whom she bare unto Jacob, went out to see the daughters of the land. And Shechem the son of Hamor the Hivite, the prince of the land, saw her and took her, and lay with her, and forced her. And his soul clave unto Dinah the daughter of Jacob, and he loved the damsel, and spoke upon the heart of the damsel. And Shechem said unto Hamor his father, saying, Get me this girl for a woman. “And Dinah went out,” signifies the affection of all things of faith, and the church thence derived; “the daughter of Leah, whom she bare unto Jacob,” signifies in externals; “to see the daughters of the land,” signifies to become acquainted with the affections of truth and the churches thence derived; “and Shechem saw her,” signifies truth; “the son of Hamor the Hivite,” signifies from the ancients; “the prince of the land,” signifies what is primary among the churches; “and he took her, and lay with her, and forced her,” signifies that in no other way could this truth be conjoined with the affection of the truth signified by the sons of Jacob her brothers; “and his soul clave unto Dinah the daughter of Jacob,” signifies an inclination to conjunction; “and he loved the damsel, and spoke upon her heart,” signifies love; “and Shechem said unto Hamor his father,” signifies thought from the truth that was among the ancients; “saying, Get me this girl for a woman,” signifies that it desired to be conjoined with the affection of that truth.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Foundation for the permission to use this translation.