Bible

 

Genezo 32

Studie

   

1 Kaj Jakob iris sian vojon. Kaj renkontigxis kun li angxeloj de Dio.

2 Kaj Jakob diris, kiam li ilin vidis: Tio estas militistaro de Dio; kaj li donis al tiu loko la nomon Mahxanaim.

3 Jakob sendis antaux si senditojn al sia frato Esav, en la landon Seir, en la regionon de Edom.

4 Kaj li ordonis al ili jene: Tiele diru al mia sinjoro Esav: Jen kion diris via sklavo Jakob: Mi logxis cxe Laban kaj restis tie gxis nun.

5 Mi havas bovojn kaj azenojn, sxafojn kaj sklavojn kaj sklavinojn; kaj mi sendas, por sciigi mian sinjoron, por ke mi akiru vian favoron.

6 Kaj la senditoj revenis al Jakob, kaj diris: Ni venis al via frato Esav; li iras renkonte al vi, kaj kvarcent homoj iras kune kun li.

7 Tiam Jakob tre ektimis kaj afliktigxis. Kaj li dividis la homojn, kiuj estis kun li, kaj la sxafojn kaj la bovojn kaj la kamelojn, en du tacxmentojn;

8 kaj li diris: Se Esav venos al unu tacxmento kaj venkobatos gxin, tiam la restinta tacxmento sin savos.

9 Kaj Jakob diris: Dio de mia patro Abraham kaj Dio de mia patro Isaak, Eternulo, kiu diris al mi: Reiru en vian landon kaj en vian naskigxlokon, kaj Mi faros al vi bonon;

10 mi estas tro malgranda por cxiuj favorkorajxoj kaj por la tuta bonajxo, kiun Vi faris al Via sklavo; cxar kun mia bastono mi transiris cxi tiun Jordanon, kaj nun mi havas du tacxmentojn.

11 Savu min de la mano de mia frato, de la mano de Esav; cxar mi timas lin, ke li eble venos kaj mortigos cxe mi patrinon kun la infanoj.

12 Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco.

13 Kaj li pasigis tie la nokton. Kaj li prenis el tio, kion li havis sub la mano, donacon por sia frato Esav:

14 ducent kaprinojn kaj dudek virkaprojn, ducent sxafinojn kaj dudek virsxafojn,

15 tridek mamnutrantajn kamelojn kun iliaj idoj, kvardek bovinojn kaj dek virbovojn, dudek azeninojn kaj dek azenidojn.

16 Kaj li transdonis en la manojn de siaj sklavoj cxiun gregon aparte, kaj li diris al siaj sklavoj: Iru antaux mi kaj lasu liberan interspacon inter unu grego kaj alia.

17 Kaj al la unua li ordonis jene: Se vin renkontos mia frato Esav, kaj demandos vin: Kies vi estas? kaj kien vi iras? kaj al kiu apartenas tio, kio estas antaux vi?

18 tiam diru: Al via sklavo Jakob; gxi estas donaco, sendata al mia sinjoro Esav, kaj jen li ankaux mem estas post ni.

19 Kaj li ordonis ankaux al la dua, ankaux al la tria, ankaux al cxiuj, kiuj iris post la gregoj, dirante: Tiamaniere parolu al Esav, kiam vi lin renkontos.

20 Kaj diru: Jen ankaux via sklavo Jakob iras post ni. CXar li pensis: Mi pardonemigos lin per la donaco, kiu iras antaux mi, kaj poste mi vidos lian vizagxon; eble li akceptos min favore.

21 Kaj la donaco pasis antaux li; sed li pasigis tiun nokton en la tendaro.

22 Kaj li levigxis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la vadejon de Jabok.

23 Kaj li prenis ilin kaj transirigis ilin trans la riveron, kaj transigis tion, kion li havis.

24 Kaj Jakob restis sola. Kaj iu luktis kun li gxis la apero de la matenrugxo.

25 Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tusxis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikigxis, dum li luktis kun tiu.

26 Kaj tiu diris: Forliberigu min, cxar levigxis la matenrugxo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaux ol vi min benos.

27 Kaj tiu diris al li: Kia estas via nomo? Kaj li respondis: Jakob.

28 Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; cxar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis.

29 Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie.

30 Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: CXar mi vidis Dion vizagxon kontraux vizagxo, kaj mia animo savigxis.

31 La suno levigxis antaux li, kiam li trapasis Penuelon; kaj li lamis per sia femuro.

32 Tial la Izraelidoj ne mangxas gxis la nuna tempo la tendenon, kiu estas sur la artiko de la femuro, cxar tiu tusxis la femuran artikon de Jakob cxe la tendeno.

   

Bible

 

Juĝistoj 6:23

Studie

       

23 Sed la Eternulo diris al li:Paco al vi; ne timu; vi ne mortos.