Bible

 

Genezo 17

Studie

   

1 Kiam Abram havis la agxon de nauxdek naux jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaux Mi kaj estu senpeka.

2 Kaj Mi faros Mian interligon inter Mi kaj vi, kaj Mi multigos vin tre forte.

3 Kaj Abram jxetis sin vizagxaltere, kaj Dio parolis al li, dirante:

4 Jen estas Mia interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj.

5 Kaj via nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham, cxar Mi faris vin patro de multe da popoloj.

6 Kaj Mi fruktigos vin tre multe, kaj Mi devenigos de vi popolojn, kaj regxoj devenos de vi.

7 Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.

8 Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi logxas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedajxo, kaj Mi estos Dio por ili.

9 Kaj Dio diris al Abraham: Kaj vi gardu Mian interligon, vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj.

10 Jen estas Mia interligo, kiun vi devas gardi inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi: cxiu virseksulo cxe vi estu cirkumcidata.

11 Kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi.

12 Kaj en la agxo de ok tagoj estu cirkumcidata cxe vi en viaj generacioj cxiu virseksulo naskita en la domo aux acxetita per mono cxe iu aligentulo, kiu ne estas el via idaro.

13 Cirkumcidata estu cxiu naskita en via domo aux acxetita per via mono, kaj Mia interligo estu sur via karno kiel interligo eterna.

14 Kaj se estos prepucihava virseksulo, kiu ne cirkumcidos la karnon de sia prepucio, tiu animo ekstermigxos el sia popolo: Mian interligon gxi rompis.

15 Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed sxia nomo estu Sara.

16 Kaj Mi benos sxin, kaj Mi donos de sxi al vi filon; kaj Mi benos sxin, kaj de sxi devenos popoloj, regxoj de popoloj devenos de sxi.

17 Kaj Abraham jxetis sin vizagxaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: CXu de homo centjara farigxos nasko, kaj cxu Sara la nauxdekjara naskos?

18 Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Isxmael vivu antaux Vi!

19 Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li.

20 Ankaux pri Isxmael Mi auxdis vin: jen Mi benis lin, kaj Mi fruktigos lin kaj Mi multigos lin tre forte; dek du princoj naskigxos de li, kaj Mi devenigos de li grandan popolon.

21 Sed Mian interligon Mi starigos kun Isaak, kiun naskos al vi Sara en cxi tiu tempo en la venonta jaro.

22 Kaj Li cxesis paroli kun li, kaj Dio levigxis for de Abraham.

23 Kaj Abraham prenis sian filon Isxmael kaj cxiujn naskitajn en lia domo kaj cxiujn acxetitajn per lia mono, cxiun virseksulon el la homoj de la domo de Abraham, kaj li cirkumcidis la karnon de ilia prepucio en tiu sama tago, kiel diris al li Dio.

24 Kaj Abraham havis la agxon de nauxdek naux jaroj, kiam li cirkumcidis la karnon de sia prepucio.

25 Kaj lia filo Isxmael havis la agxon de dek tri jaroj, kiam la karno de lia prepucio estis cirkumcidita.

26 En tiu sama tago estis cirkumciditaj Abraham kaj lia filo Isxmael;

27 kaj cxiuj liaj domanoj, kiuj naskigxis en la domo aux estis acxetitaj per mono cxe aligentulo, estis cirkumciditaj kune kun li.

   

Komentář

 

305 - Spiritual Experiences

Napsal(a) Jonathan S. Rose

Title: Spiritual Experiences

Topic: Salvation

Summary: In the Bible a wide variety of people have spiritual experiences-seeing and hearing the Lord and angels, and traveling to heaven. Why?

Use the reference links below to follow along in the Bible as you watch.

References:
Genesis 3:8, 24; 16:7-11, 13; 17:1; 19:1; 21:17-19; 28:10-17; 31:11-12; 32:1-2
Exodus 3:1-2
Numbers 22:22-33
Matthew 1:20-21; 2:12-13, 19-20; 28:1-4
Luke 1:11, 20, 26-27; 2:9, 13; 22:43
John 20:11-16
Acts of the Apostles 8:26; 10:1-3, 10; 12:7, 9, 11; 27:23-24

Přehrát video
Spirit and Life Bible Study broadcast from 6/7/2017. The complete series is available at: www.spiritandlifebiblestudy.com