Bible

 

Genezo 16

Studie

   

1 Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed sxi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar.

2 Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo sxlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per sxi. Kaj Abram obeis la vocxon de Saraj.

3 Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram eklogxis en la lando Kanaana, kaj sxi donis sxin al sia edzo Abram kiel edzinon.

4 Kaj li venis al Hagar, kaj sxi gravedigxis. Kaj sxi vidis, ke sxi gravedigxis, kaj tiam sxia sinjorino senvalorigxis en sxiaj okuloj.

5 Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraux mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam sxi vidis, ke sxi gravedigxis, mi senvalorigxis en sxiaj okuloj; la Eternulo jugxu inter mi kaj vi.

6 Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun sxi cxion, kio placxas al vi. Kaj Saraj komencis premi sxin, kaj sxi forkuris.

7 Kaj trovis sxin angxelo de la Eternulo cxe akva fonto en la dezerto, cxe la fonto sur la vojo al SXur.

8 Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi iras? Kaj sxi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras.

9 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Reiru al via sinjorino, kaj humiligxu sub sxiaj manoj.

10 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Mi multigos vian idaron tiel, ke pro multeco oni ne povos gxin kalkuli.

11 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Isxmael, cxar la Eternulo auxdis vian suferon.

12 Kaj li estos homo sovagxa; lia mano estos kontraux cxiuj, kaj la manoj de cxiuj kontraux li, kaj li logxos antaux cxiuj siaj fratoj.

13 Kaj la Eternulon, kiu parolis al sxi, sxi nomis: Dio-kiu-min-vidis; cxar sxi diris: CXi tie mi vidis Tiun, kiu min vidas; kaj cxu mi poste vivas?

14 Tial oni nomis tiun puton puto de la Vivanto-Vidanto; gxi estas inter Kadesx kaj Bered.

15 Kaj Hagar naskis al Abram filon; kaj Abram donis al sia filo, kiun naskis Hagar, la nomon Isxmael.

16 Kaj Abram havis la agxon de okdek ses jaroj, kiam Hagar naskis Isxmaelon al Abram.

   

Komentář

 

Eighty

  
The Temptation of St. Anthony, by Henri Fantin-Latour

In Exodus 7:7, eighty signifies the state and quality of the Law, since it applies to Moses. Also, 80, like 40, can represent a state of temptation, when we face and battle our desires for evil – and that it can also be looked at as the product of eight and 10, combining the meanings of those two numbers. Eight generally represents a beginning state (the eighth day is the first of a new week) and 10 can represent either a state of fullness or what are called "remains" – true ideas and desires for good implanted deep within us by the Lord in infancy, which can react with other good and truths as we grow. See Arcana Coelestia 7284.