Bible

 

Ezekiel 43

Studie

   

1 Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten.

2 Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laux la orienta vojo; kaj Lia vocxo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumigxis de Lia majesto.

3 Tio estis vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antauxe, kiam mi iris, por antauxdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar. Kaj mi jxetis min vizagxaltere.

4 Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten.

5 Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

6 Kaj mi auxdis, ke Iu parolas al mi el la domo, kaj viro staris apud mi.

7 Kaj estis dirite al mi:Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plandoj de Miaj piedoj, kie Mi logxos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj regxoj, per sia malcxastado kaj per la kadavrajxoj de siaj regxoj sur iliaj altajxoj.

8 Ili starigis sian sojlon apud Mia sojlo kaj siajn fostojn apud Miaj fostoj, tie ke nur muro estis inter Mi kaj ili; kaj ili malpurigis Mian sanktan nomon per siaj abomenindajxoj, kiujn ili faris; tial Mi pereigis ilin en Mia kolero.

9 Sed nun ili forigos de Mi sian malcxastajxon kaj la kadavrajxojn de siaj regxoj, kaj Mi logxos inter ili eterne.

10 Vi, ho filo de homo, montru al la domo de Izrael cxi tiun domon, por ke ili ekhontu pri siaj malbonagoj kaj alkonformigu sin al gxia arangxo.

11 Kaj se ili ekhontos pri cxio, kion ili faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, gxian arangxon, gxiajn elirojn kaj enirojn, cxiujn gxiajn manierojn kaj legxojn, cxiujn gxiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu cxion antaux iliaj okuloj, por ke ili observu cxiujn gxiajn instrukciojn kaj legxojn kaj plenumu ilin.

12 Jen estas la legxo por la domo:la tuta spaco sur la supro de la monto cxirkauxe estas plejsanktejo; tio estas la legxo por la domo.

13 Kaj jen estas la mezuroj de la altaro laux ulnoj, kun aldono po manlargxo por cxiu ulno:la bazo havu unu ulnon kaj la largxo unu ulnon, kaj la listelo cxe gxia rando cxirkauxe havu la largxon de unu manstrecxo; kaj tia estu la dorso de la altaro.

14 Kaj de la bazo sur la tero gxis la malsupra elstarajxo devas esti du ulnoj, kaj la largxo estu unu ulno; kaj de la malgranda elstarajxo gxis la granda elstarajxo estu kvar ulnoj, kaj la largxo unu ulno.

15 Kaj la altaro mem havu kvar ulnojn, kaj de la altaro levigxu supren kvar kornoj.

16 Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da largxo, gxi estu kvadrata sur cxiuj siaj kvar flankoj.

17 Kaj la elstarajxo havu dek kvar ulnojn da longo kaj dek kvar ulnojn da largxo sur cxiuj siaj kvar flankoj, kaj la listelo cxirkaux gxi havu duonon de ulno, kaj gxia bazo cxirkauxe havu unu ulnon; kaj gxiaj sxtupoj devas esti cxe la orienta flanko.

18 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Tio estas la legxoj por la altaro por tiu tago, kiam oni konstruos gxin, por alportadi sur gxi bruloferojn kaj aspergadi gxin per sango.

19 Kaj al la pastroj Levidoj el la idaro de Cadok, kiuj alproksimigxos al Mi, por servi al Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo, donu bovidon kiel pekoferon.

20 Kaj prenu iom el gxia sango, kaj sxprucigu sur gxiajn kvar kornojn kaj sur la kvar angulojn de la elstarajxo kaj sur la listelon cxirkauxe; kaj per tio vi gxin purigos kaj pekliberigos.

21 Poste prenu la pekoferan bovidon, kaj forbruligu gxin sur aparta loko de la domo ekster la sanktejo.

22 Kaj en la sekvanta tago alportu virkapron sendifektan kiel pekoferon; kaj oni pekliberigu la altaron tiel same, kiel oni pekliberigis per la bovido.

23 Kiam vi finos la pekliberigon, alportu bovidon sendifektan, kaj sendifektan virsxafon el la sxafoj;

24 kaj alportu ilin antaux la Eternulon, kaj la pastroj jxetu sur ilin salon kaj faru el ili bruloferon al la Eternulo.

25 Dum sep tagoj alportu cxiutage pekoferan kapron; kaj ili alportu po unu bovido el la bovoj kaj po unu virsxafo el la sxafoj, sendifektajn.

26 Dum sep tagoj oni pekliberigu la altaron kaj purigu gxin kaj konsekru gxin.

27 Kiam finigxos tiuj tagoj, komencante de la oka tago kaj plue, la pastroj farados sur la altaro viajn bruloferojn kaj viajn pacoferojn; kaj Mi estos favora al vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

   

Bible

 

Eliro 25:8

Studie

       

8 Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi logxu inter ili.