Bible

 

Ezekiel 41

Studie

   

1 Kaj li venigis min en la templon; kaj li mezuris cxe la kolonoj ses ulnojn da largxo cxe unu flanko kaj ses ulnojn da largxo cxe la alia flanko, lauxlargxe de la tabernaklo.

2 La largxo de la pordo estis dek ulnoj, kaj la flankoj de la pordo havis la largxon de kvin ulnoj cxe unu flanko kaj kvin ulnoj cxe la alia flanko; kaj li mezuris la longon de la templo, kvardek ulnojn, kaj la largxon, dudek ulnojn.

3 Kaj li eniris internen, kaj mezuris sur la kolono de la pordo du ulnojn kaj sur la pordo mem ses ulnojn; kaj la largxo de la pordo estis sep ulnoj.

4 Kaj li mezuris en la longo de la templo dudek ulnojn kaj en la largxo dudek ulnojn en la interna parto de la templo; kaj li diris al mi:CXi tio estas la plejsanktejo.

5 Kaj li mezuris la muron de la domo, kiu havis ses ulnojn da diko, kaj la largxo de la flanka galerio cxirkauxe de la tuta domo estis kvar ulnoj.

6 Kaj la flankaj galerioj, unu apud la alia, havis la longon de tridek tri futoj, kaj limigxis per la muro, kiu estis cxe la domo por la galerioj cxirkauxe, por ke ili estu kunigitaj inter si, sed ne kunigitaj kun la muro de la domo.

7 Kaj la largxo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte; cxar ankaux la domo estis ju pli alte des pli ampleksa cxiuflanke, kaj supre la domo estis pli largxa; kaj el la malsupra galerio oni povis iri en la supran tra la meza.

8 Kaj mi vidis cxe la domo cxirkauxe altajxon, kiu estis la fundamento por la galerioj kaj havis la largxon de tuta stango de ses ulnoj.

9 La largxo de la muro de la galerio ekstere estis kvin ulnoj, kaj libera loko kondukis al la galerioj de la domo.

10 Kaj la interspaco inter la oficaj cxambroj, kiuj estis cxiuflanke cxirkaux la domo, estis dudek ulnoj.

11 Kaj estis pordoj el la galerioj al la libera loko, unu pordo turnita norden kaj unu pordo suden; la largxo de la libera loko estis kvin ulnoj cxirkauxe.

12 La konstruajxo, kiu estis turnita al la placo okcidenten, havis la largxon de sepdek ulnoj; kaj la muro de la konstruajxo havis la largxon de kvin ulnoj cxiuflanke, kaj gxia longo estis nauxdek ulnoj.

13 Kaj li mezuris la longon de la domo, cent ulnojn; kaj la placo kaj la konstruajxo kaj gxiaj muroj havis ankaux la longon de cent ulnoj.

14 Kaj la largxo de la antauxa flanko de la domo kaj la placo orienta havis ankaux cent ulnojn.

15 Kaj li mezuris la longon de la konstruajxo kontraux la placo, kiu estis malantauxe, kun gxiaj flankaj partoj ambauxflanke, cent ulnojn; ankaux la internan templon kaj la portikojn de la korto.

16 La sojloj kaj la kovritaj fenestroj kaj la galerioj cxirkauxe en siaj tri etagxoj kontraux cxiu sojlo estis tabulkovritaj per ligno cxiuflanke, ankaux la tero gxis la fenestroj; kaj la fenestroj estis kovritaj.

17 De la supra parto de la pordo gxis la internaj kaj eksteraj partoj de la domo laux la tuta muro cxirkauxe, interne kaj ekstere cxio estis lauxmezura.

18 Kaj estis faritaj keruboj kaj palmornamoj; inter unu kerubo kaj la alia estis palmornamo, kaj cxiu kerubo havis du vizagxojn.

19 Kaj homa vizagxo estis turnita al la palmornamo de unu flanko, kaj al la palmornamo de la dua flanko estis turnita vizagxo leonida; tiel estis farite en la tuta domo cxirkauxe.

20 De la tero gxis la supro de la pordo estis skulptitaj la keruboj kaj la palmornamoj, ankaux sur la muro de la templo.

21 La templo havis kvarangulajn fostojn, kaj la tuta aspekto de la sanktejo estis simetria.

22 La ligna altaro havis la alton de tri ulnoj kaj la longon de du ulnoj; gxiaj anguloj kaj cxiuj gxiaj flankoj estis el ligno. Kaj li diris al mi:CXi tio estas la tablo, kiu staras antaux la Eternulo.

23 Kaj du pordoj estis en la templo kaj en la sanktejo.

24 CXiu pordo havis du fermoplatojn, kiuj ambaux estis moveblaj; du fermoplatojn havis unu pordo, kaj du fermoplatojn havis la dua.

25 Kaj sur ili, sur la pordoj de la templo, trovigxis keruboj kaj palmornamoj similaj al tiuj, kiuj estis sur la muroj; kaj antaux la portiko ekstere estis ligna podio.

26 Kaj kovritaj fenestroj kaj palmornamoj estis cxe ambaux flankoj de la portiko kaj flankpartoj de la domo kaj podioj.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Scriptural Confirmations # 4

  
/ 101  
  

4. 2. The Son of God (Romans 1:3-4).

Called after Jesus Christ, Christians (Romans 1:6) through the faith of Jesus Christ (Romans 3:22).

Faith in Christ. Through Jesus Christ we have peace toward God, and to God we have access by faith into this grace, and we glory in the hope of the glory of God (Romans 5:1-2).

By Jesus Christ were we reconciled to God (Romans 5:10,11).

As by one man sin entered into the world, so by the justice of one are we justified (Romans 5:12, 13, 15, 18-19).

There is no condemnation to them which are in Christ Jesus, who walk not after the flesh, but after the Spirit, in order that the justification of the law might be fulfilled in us, who walk not after the flesh, but after the spirit (Romans 8:1-4). Christ is at the right hand of God, who also maketh intercession for us (Romans 8:34).

Who shall separate us from the love of Christ? Shall tribulation, distress, hunger, death, angels, principalities, height, depth, etc. (Romans 8:35-39)?

From the fathers Christ is according to the flesh, who is over all; God blessed forever. Amen (Romans 9:5).

Whosoever shall call upon the name of the Lord, shall be saved (Romans 10:13).

We are one body in Christ; all are members having different gifts according to grace (Romans 12:5-6). The gifts which belong to different members are enumerated in a long series (verses 6, 13).

Put ye on the Lord Jesus Christ (Romans 13:14).

Whether we live, we live in the Lord; whether we die, we die in the Lord; therefore, whether we live or die, we are the Lord's. For to this end Christ both died and rose and lived again that He might be Lord both of the dead and of the living (Romans 14:8-9).

It is written, I live, saith the Lord, for every knee shall bow to Me, and every tongue shall confess to God (Romans 14:11). Isaiah saith, there shall be a root of Jesse, and He that shall rise to rule over the nations; in Him shall the nations hope (Romans 15:12).

The Gospel of Christ (Romans 15:19-21).

Chosen and tried in the Lord, in Christ: to work and labor in the Lord (Romans 16:8-13).

  
/ 101  
  

Thanks to the Swedenborg Foundation for their permission to use this translation.