Bible

 

Ezekiel 22

Studie

   

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 CXu vi, ho filo de homo, volas jugxi la urbon de sango kaj montri al gxi cxiujn gxiajn abomenindajxojn?

3 Diru, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ho urbo, kiu elversxas sangon en sia mezo, por ke venu gxia tempo, kaj kiu faras al si idolojn, por malpurigxi!

4 Per la sango, kiun vi elversxis, vi kulpigxis, kaj per viaj idoloj, kiujn vi faris, vi malpurigxis; vi alproksimigis vian tempon kaj alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin hontindajxo inter la nacioj kaj mokatajxo por cxiuj landoj.

5 Tiuj, kiuj estas proksimaj, kaj tiuj, kiuj estas malproksimaj de vi, mokos vin, kiu havos malpuran nomon kaj grandan maltrankvilecon.

6 Jen la estroj de Izrael, cxiu el ili laux sia potenco, estis cxe vi, por versxi sangon.

7 Patron kaj patrinon oni malsxatis cxe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustajxon cxe vi.

8 Miajn sanktajxojn vi malestimis, kaj Miajn sabatojn vi malsanktigis.

9 Kalumniantoj estis cxe vi, por versxi sangon; sur la montoj oni mangxis cxe vi, malcxastajxojn oni faris meze de vi.

10 Nudajxon de patro oni malkovris cxe vi, perfortis virinon dum sxia monatajxo.

11 Oni faris abomenindajxon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malcxastajxo, oni perfortis cxe vi sian fratinon, filinon de sia patro.

12 Subacxeton oni prenis cxe vi, por versxi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

13 Kaj jen Mi interfrapis Miajn manojn pro via profitemeco, kiun vi montris, kaj pro la versxado de sango, kiu estis meze de vi.

14 CXu via koro rezistos, kaj cxu viaj manoj konservos sian forton, en la tempo, kiam Mi komencos Mian faradon kontraux vi? Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi faros.

15 Kaj Mi disjxetos vin inter la naciojn, kaj Mi dispelos vin en diversajn landojn, kaj Mi tute deprenos de vi vian malpurecon.

16 Kaj vi humiligos vin antaux la okuloj de la nacioj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

17 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

18 Ho filo de homo! la domo de Izrael farigxis por Mi kiel skorio:ili cxiuj, kupro, stano, fero, kaj plumbo, interne de la forno farigxis skorio de argxento.

19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar vi cxiuj farigxis skorio, tial jen Mi kolektos vin en Jerusalemon.

20 Kiel oni kolektas argxenton, kupron, feron, plumbon, kaj stanon en forno, por blovi sur ilin fajron kaj fandi ilin, tiel Mi kolektos en Mia kolero kaj en Mia indigno, kusxigos, kaj fandos vin.

21 Mi kunigos vin kaj blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj vi fandigxos en gxi.

22 Kiel fandigxas argxento en la forno, tiel vi fandigxos en gxi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, elversxis sur vin Mian koleron.

23 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

24 Ho filo de homo, diru al gxi:Vi estas lando ne purigata, ne pripluvata en la tago de kolero.

25 La amasigxintaj profetoj en gxi estas kiel blekeganta leono, kiu dissxiras kaptitajxon; ili mangxas animojn, forprenas valorajxojn kaj multekostajxojn, multigas en gxi la nombron de gxiaj vidvinoj.

26 GXiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktajxojn; ili ne distingas inter sanktajxo kaj nesanktajxo, ne montras la diferencon inter malpurajxo kaj purajxo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili.

27 GXiaj potenculoj en gxi estas kiel lupoj, kiuj dissxiras kaptitajxon, versxas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton.

28 GXiaj profetoj sxmiras ilin per maltauxga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antauxdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis.

29 La popolo de la lando faras perfortajxojn, sencxese rabas, premas malricxulon kaj senhavulon, perfortas la fremdulon sen ia justeco.

30 Mi sercxis inter ili homon, kiu arangxus barilon kaj starigxus antaux Mi cxe la brecxo, por defendi la landon, ke Mi ne pereigu gxin; sed Mi ne trovis.

31 Kaj Mi elversxos sur ilin Mian koleron, Mi ekstermos ilin per la fajro de Mia indigno; ilian konduton Mi metos sur ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

   

Bible

 

Ezekiel 33:25

Studie

       

25 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi mangxas kun sango, kaj viajn okulojn vi levas al viaj idoloj, kaj sangon vi versxas; kaj tamen vi volas posedi la landon?