Bible

 

Ezekiel 15

Studie

   

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo! por kio tauxgas la ligno de vinberbrancxo inter cxiuj brancxoricxaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro?

3 CXu oni prenas de gxi pecon, por ion fari el gxi? cxu oni faras el gxi almenaux hokon, por pendigi sur gxi ian objekton?

4 Jen gxi estas transdonata al la fajro por forbruligo; ambaux finojn formangxas la fajro, forbrulas ankaux la mezo; cxu gxi tauxgas por laboro?

5 Jen, kiam gxi estis ankoraux nedifektita, oni ne povis ion fari el gxi; des pli kiam la fajro gxin difektis kaj bruligis, cxu oni povas ion fari el gxi?

6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel la vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la fajro, ke gxi gxin forbruligu, tiel Mi agos kun la logxantoj de Jerusalem.

7 Mi direktos Mian vizagxon kontraux ilin; el fajro ili eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi direktos Mian vizagxon kontraux ilin.

8 Kaj Mi faros la landon dezerto pro tio, ke ili forte kulpigxis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

   

Komentář

 

Ezekiel 3 - Slow Descent into Destruction

Napsal(a) Todd Beiswenger


Abyste mohli dál prohlížet obsah při poslouchání nahrávky, pusťte si audio nahrávku novém okně

Israel didn't always have a king. They wanted one to be like other nations, and God warned them against it. Over the centuries their kings gradually led them astray, and away from God. Now they are only following their heart's desire, and this week we take a look at what they have got themselves into.

(Odkazy: Apocalypse Revealed 208; Ezekiel 13:10-12, 14:1-3, 15:1-5, 16:31-34)