Bible

 

Eliro 36

Studie

   

1 Kaj laboros Becalel kaj Oholiab kaj cxiuj kompetentuloj, en kiujn la Eternulo enmetis sagxon kaj prudenton, por ke ili sciu fari cxiun laboron por la servado en la sanktejo, laux cxio, kion ordonis la Eternulo.

2 Kaj Moseo alvokis Becalelon kaj Oholiabon, kaj cxiun kompetentulon, al kiu la Eternulo enmetis sagxon en la koron, cxiun, kiun tiris lia koro entrepreni la laboron kaj fari gxin.

3 Kaj ili prenis de Moseo cxiujn oferdonojn, kiujn alportis la Izraelidoj por la bezonoj de la servado en la sanktejo, por ellabori ilin. Kaj tiuj alportadis al li ankoraux plue oferdonojn cxiumatene.

4 Kaj venis cxiuj sagxuloj, kiuj estis farantaj la tutan laboron por la sanktejo, cxiu venis de sia laboro, kiun li faris.

5 Kaj ili diris al Moseo jene:La popolo alportas pli multe, ol bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari.

6 Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene:Neniu viro kaj neniu virino faru plue laborajxon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo cxesis alporti.

7 Kaj la alportitajxo estis suficxa por la tuta farota laboro, kaj ecx superflua.

8 Kaj cxiuj kompetentuloj inter tiuj, kiuj estis farantaj la laboron por la tabernaklo, faris dek tapisxojn el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo; kerubojn artiste laboritajn ili faris sur ili.

9 La longo de cxiu tapisxo estis dudek ok ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estis kvar ulnoj; unu mezuro estis por cxiuj tapisxoj.

10 Kaj li kunigis kvin tapisxojn unu kun la alia, kaj la kvin ceterajn ankaux unu kun la alia.

11 Kaj li faris masxojn el blua teksajxo sur la rando de unu tapisxo, sur la rando de la kunigxo; tiel same li faris sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la dua rando de kunigxo.

12 Kvindek masxojn li faris sur unu tapisxo, kaj Kvindek masxojn li faris sur la rando de tiu tapisxo, sur kiu estis la dua flanko de la kunigxo; la masxoj estis reciproke arangxitaj unu kontraux alia.

13 Kaj li faris kvindek orajn hoketojn, kaj li kunigis la tapisxojn unu kun la alia per la hoketoj; kaj la tabernaklo farigxis unu tutajxo.

14 Kaj li faris tapisxojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapisxojn li faris.

15 La longo de cxiu tapisxo estis tridek ulnoj, kaj kvar ulnoj estis la largxo de cxiu tapisxo; unu mezuro estis por la dek unu tapisxoj.

16 Kaj li kunigis kvin tapisxojn aparte kaj la ceterajn ses tapisxojn aparte.

17 Kaj li faris kvindek masxojn sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj kvindek masxojn li faris sur la rando de la dua kunigxa tapisxo.

18 Kaj li faris kvindek kuprajn hoketojn, por kunigi la tendon, por ke gxi estu unu tutajxo.

19 Kaj li faris kovron por la tendo el rugxaj virsxafaj feloj kaj ankoraux kovron el antilopaj feloj supre.

20 Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo, starantajn, el akacia ligno.

21 Dek ulnoj estis la longo de cxiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la largxo de cxiu tabulo.

22 CXiu tabulo havis du pivotojn, algxustigitajn unu al la alia; tiel li faris cxe cxiuj tabuloj de la tabernaklo.

23 Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo; dudek tabulojn sur la flanko suda.

24 Kaj kvardek argxentajn bazojn li faris sub la dudek tabuloj, du bazojn sub cxiu tabulo, por gxiaj du pivotoj.

25 Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, li faris dudek tabulojn,

26 kaj kvardek argxentajn bazojn por ili, du bazojn sub cxiu tabulo.

27 Kaj sur la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente, li faris ses tabulojn.

28 Kaj du tabulojn li faris en la anguloj de la tabernaklo sur la malantauxa flanko.

29 Kaj ili estis kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel li faris kun ambaux en la du anguloj.

30 Kaj estis ok tabuloj, kaj cxe ili dek ses argxentaj bazoj, po du bazoj sub cxiu tabulo.

31 Kaj li faris riglilojn el akacia ligno:kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,

32 kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente.

33 Kaj li faris mezan riglilon, kiu sxovigxis meze de la tabuloj de unu fino gxis la alia.

34 Kaj la tabulojn li tegis per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, li faris el oro, kaj la riglilojn li tegis per oro.

35 Kaj li faris la kurtenon el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; per artista laboro li faris sur gxi kerubojn.

36 Kaj li faris por gxi kvar kolonojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estis el oro; kaj li fandis por ili kvar argxentajn bazojn.

37 Kaj li faris kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj;

38 kaj kvin kolonojn por gxi kun iliaj hoketoj; kaj li tegis iliajn kapojn kaj ligajxojn per oro; kaj por ili kvin kuprajn bazojn.

   

Komentář

 

Planks, or boards

  

'Planks' or 'boards,' as in for the tabernacle, signify supports from good, because they were made of wood, and supported the curtains both of the tabernacle and the tent, as in Exodus 26:15-29. As far as all the representations in nature refer to the human form, and have significance according to that reference, and so they have the planks of the Tabernacle. These correspond to the muscles or flesh of a person, which supports the surrounding coats and skin.

(Odkazy: Arcana Coelestia 9634)