Bible

 

Eliro 35

Studie

   

1 Kaj Moseo kunvenigis la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj diris al ili:Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari:

2 Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; cxiu, kiu faros en gxi laboron, estu mortigita.

3 Ne bruligu fajron en cxiuj viaj logxejoj en la tago sabata.

4 Kaj Moseo ekparolis al la tuta komunumo de la Izraelidoj, dirante:Jen kion ordonis la Eternulo:

5 Prenu inter vi oferdonon por la Eternulo:cxiu memvole alportu la oferdonon por la Eternulo:oron kaj argxenton kaj kupron,

6 kaj bluan teksajxon kaj purpuran kaj rugxan, kaj bisinon kaj kapran lanon,

7 kaj virsxafajn felojn rugxe kolorigitajn, kaj antilopajn felojn, kaj akacian lignon,

8 kaj oleon por lumigado, kaj aromajxojn por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,

9 kaj sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustajxo.

10 Kaj cxiu el vi, kiu estas kompetentulo, venu kaj faru cxion, kion ordonis la Eternulo:

11 la tabernaklon kaj gxian tendon kaj gxian kovron, gxiajn hoketojn kaj gxiajn tabulojn, gxiajn riglilojn, gxiajn kolonojn kaj gxiajn bazojn;

12 la keston kaj gxiajn stangojn, la fermoplaton kaj la kurtenon;

13 la tablon kaj gxiajn stangojn kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la panojn de propono;

14 kaj la kandelabron por lumigi kaj gxiajn apartenajxojn kaj gxiajn lucernojn kaj la oleon por lumigi;

15 kaj la altaron de incensado kaj gxiajn stangojn kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la pordan kovrotukon antaux la pordo de la tabernaklo;

16 la altaron de bruloferoj kaj gxian kupran kradon, gxiajn stangojn kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, la lavujon kaj gxian piedestalon;

17 la kurtenojn de la korto, gxiajn kolonojn kaj bazojn kaj la kovrotukon de la pordego de la korto;

18 la najlojn de la tabernaklo kaj la najlojn de la korto kaj iliajn sxnurojn;

19 la oficajn vestojn por servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj.

20 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj eliris de antaux Moseo.

21 Kaj venis cxiuj homoj, kiujn tiris la koro; kaj cxiu, kiun inklinigis lia spirito, alportis la oferdonon por la Eternulo, por la arangxo de la tabernaklo de kunveno kaj por gxia tuta servado kaj por la sanktaj vestoj.

22 Kaj venis la viroj kaj la virinoj; cxiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj cxiu alportis oran oferdonon al la Eternulo.

23 Kaj cxiu, cxe kiu trovigxis blua teksajxo, aux purpura, aux rugxa, aux bisino, aux kapra lano, aux sxafaj feloj rugxaj, aux antilopaj feloj, alportis.

24 CXiu, kiu oferis argxenton aux kupron, alportis la oferdonon por la Eternulo; kaj cxiu, cxe kiu trovigxis akacia ligno por cxia bezono de la servado, alportis gxin.

25 Kaj cxiu virino, kiu havis ian kompetentecon, sxpinis kaj alportis sxpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj rugxan kaj bisinon.

26 Kaj cxiuj virinoj, kiuj havis deziron kaj kompetentecon, sxpinis kapran lanon.

27 Kaj la princoj alportis sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustajxo,

28 kaj la aromajxon kaj la oleon por lumigi kaj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj.

29 CXiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por cxia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo.

30 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj:Jen, la Eternulo vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda;

31 kaj Li plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento, kaj scio kaj per cxia arto,

32 por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el argxento kaj el kupro,

33 kaj por cxizi sxtonojn por enkadrigo, kaj por cxizi lignon, por fari cxian artistan laboron.

34 Kaj Li donis al li la kapablon instrui, al li kaj al Oholiab, filo de Ahxisamahx, el la tribo de Dan.

35 Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de cxia majstra laboro, por cxia talenta brodado sur teksajxo blua kaj purpura kaj rugxa kaj sur bisino, por teksado de cxia laborajxo kaj pripensado de ideoj.

   

Bible

 

Proverboj 31:19

Studie

       

19 SXi etendas sian manon al la sxpinilo, Kaj sxiaj fingroj tenas la sxpinturnilon.