Bible

 

Eliro 28

Studie

   

1 Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro:Aaron, kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron.

2 Kaj faru sanktajn vestojn por via frato Aaron, por honoro kaj ornamo.

3 Kaj diru al cxiuj, kiuj havas sagxan koron kaj kiujn Mi plenigis per spirito de sagxo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi lin, ke li estu Mia pastro.

4 Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari:surbrustajxo, efodo, tuniko, hxitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro.

5 Kaj ili prenu oron, kaj bluan, purpuran, kaj rugxan teksajxon, kaj bisinon.

6 Kaj ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, en artista maniero.

7 Du sursxultrajxojn kunigantajn gxi havu sur siaj Du finoj, por ke gxi estu ligita.

8 Kaj la cxirkauxliganta zono sur gxi estu la sama laborajxo, kiel gxia kontinuajxo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.

9 Kaj prenu du oniksajn sxtonojn, kaj gravuru sur ili la nomojn de la filoj de Izrael:

10 ses el iliaj nomoj sur unu sxtono kaj la ses ceterajn nomojn sur la dua sxtono, laux la ordo de ilia naskigxo.

11 Per laboro de gravuristoj, kiel sigelila gravurado, gravurigu sur la du sxtonoj la nomojn de la filoj de Izrael; faru ilin cxirkauxataj per kadretoj el oro.

12 Kaj metu la du sxtonojn sur la sursxultrajxojn de la efodo, kiel sxtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kaj Aaron portu iliajn nomojn antaux la Eternulo sur siaj du sursxultrajxoj por memoro.

13 Kaj faru kadretojn el oro;

14 kaj du cxenetojn el pura oro; faru ilin kunigxantaj per siaj finoj, plektitaj; kaj alfortikigu la plektitajn cxenetojn al la kadretoj.

15 Kaj faru jugxan surbrustajxon per artista laboro; simile al la laboro de la efodo faru gxin; el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino faru gxin.

16 Kvarangula gxi estu kaj duobla; manstrecxo estu gxia longo, kaj manstrecxo gxia largxo.

17 Kaj enmetu en gxin enmetajxon el sxtonoj en kvar vicoj. La sxtonoj de vico:rubeno, topazo, kaj smeraldo estu la unua vico;

18 kaj la dua vico:hiacinto, safiro, kaj jaspiso;

19 kaj la tria vico:ligurio, agato, kaj ametisto;

20 kaj la kvara vico:krizolito, kaj onikso, kaj berilo. En oraj kadretoj ili estu laux siaj vicoj.

21 Kaj la sxtonoj estu laux la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laux iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, cxiu kun sia nomo, por la dek du triboj.

22 Kaj faru al la surbrustajxo plektitajn cxenetojn, kunigxantajn per siaj finoj, el pura oro.

23 Kaj faru por la surbrustajxo du orajn ringojn, kaj alfortikigu la du ringojn al la du finoj de la surbrustajxo.

24 Kaj metu la du orajn plektitajn cxenetojn en la du ringojn cxe la finoj de la surbrustajxo.

25 Kaj la du finojn de la du plektitaj cxenetoj enfortikigu en la du kadretojn, kaj alfortikigu ilin al la sursxultrajxoj de la efodo sur la antauxa flanko.

26 Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du aliaj finoj de la surbrustajxo, sur interna gxia rando, direktita al la efodo.

27 Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du sursxultrajxoj de la efodo malsupre, sur la antauxa flanko, cxe gxia kunigxo, super la zono de la efodo.

28 Kaj oni alligu la surbrustajxon per gxiaj ringoj al la ringoj de la efodo per lacxo el blua sxtofo, por ke gxi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustajxo ne forsxovigxu de sur la efodo.

29 Kaj Aaron portu la nomojn de la filoj de Izrael sur la jugxa surbrustajxo sur sia koro, kiam li eniros en la sanktejon, por cxiama memoro antaux la Eternulo.

30 Kaj metu sur la jugxan surbrustajxon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaux la Eternulon; kaj Aaron cxiam portu la jugxon de la filoj de Izrael sur sia koro antaux la Eternulo.

31 Kaj faru la tunikon de la efodo tutan el blua teksajxo.

32 La aperturo por la kapo estu en gxia mezo; cxirkaux la aperturo estu teksita bordero, kiel cxe aperturo de sxildo, por ke gxi ne dissxirigxu.

33 Sur gxia malsupra rando faru granatojn el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, cxirkauxe sur gxia malsupra rando, kaj inter ili cxirkauxe orajn tintilojn.

34 Ora tintilo kaj granato, Ora tintilo kaj granato estu cxirkauxe sur la malsupra rando de la tuniko.

35 GXi estu sur Aaron dum lia servado; por ke oni auxdu sonon de li, kiam li eniros en la sanktejon antaux la Eternulon kaj kiam li eliros, kaj por ke li ne mortu.

36 Kaj faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur gxi en sigelila maniero:SANKTA AL LA ETERNULO.

37 Kaj alfortikigu gxin per lacxo el blua sxtofo, ke gxi estu sur la cidaro; sur la antauxa flanko de la cidaro gxi devas esti.

38 GXi estu sur la frunto de Aaron; kaj Aaron portados la pekon kontraux la sanktajxoj, kiujn sanktigos la Izraelidoj en cxiuj siaj sanktaj donoj; kaj gxi estos sur lia frunto cxiam, por ke la Eternulo ilin favoru.

39 Kaj teksu la hxitonon el bisino, kaj faru la cidaron el bisino, kaj faru broditan zonon.

40 Kaj por la filoj de Aaron faru hxitonojn, kaj faru por ili zonojn, kaj mitrojn faru por ili, por honoro kaj ornamo.

41 Kaj vestu per ili vian fraton Aaron kaj liajn filojn kune kun li; kaj sanktoleu ilin kaj konsekru ilin kaj sanktigu ilin, por ke ili estu pastroj al Mi.

42 Kaj faru por ili linajn pantalonojn, por kovri la nudecon de ilia karno; de la lumbo gxis la femuroj ili estu.

43 Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aux kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna legxo gxi estu por li kaj por lia idaro post li.

   

Bible

 

Levitiko 3:17

Studie

       

17 GXi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxlokoj; sebon kaj sangon neniam mangxu.