Bible

 

Eliro 15

Studie

   

1 Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis cxi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene: Mi kantos al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.

2 Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, Kaj Li estis por mi savo. Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros, La Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos.

3 La Eternulo estas viro de milito, Eternulo estas Lia nomo.

4 La cxarojn de Faraono kaj lian militistaron Li jxetis en la maron; Kaj liaj elektitaj militestroj dronis en la Rugxa Maro.

5 Abismoj ilin kovris; Ili falis en la profundojn kiel sxtono.

6 Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon.

7 Per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontrauxulojn; Vi sendas Vian koleron, kaj gxi forbruligas ilin kiel pajlon.

8 De Via kolera blovo montigxis akvo, Amasigite starigxis fluajxo, Densigxis abismoj en la mezo de la maro.

9 La malamiko diris:Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satigxos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano.

10 Vi blovis per Via spirito, kaj ilin kovris la maro; Kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca.

11 Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn?

12 Vi etendis Vian dekstran manon, Kaj ilin englutis la tero.

13 Vi kondukis kun Via favorkoreco tiun popolon, kiun Vi liberigis; Vi kondukis gxin per Via forto al Via sankta logxejo.

14 Auxdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la logxantojn de Filisxtujo.

15 Tiam ektimis la cxefoj de Edom; La potenculojn de Moab atakis tremo; Perdis la kuragxon cxiuj logxantoj de Kanaan.

16 Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutigxas kiel sxtono, gxis pasas Via popolo, ho Eternulo, GXis pasas la popolo, kiun Vi akiris.

17 Vi venigos ilin, kaj plantos ilin Sur la monto de Via heredo, Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.

18 La Eternulo regxos cxiam kaj eterne.

19 CXar la cxevaloj de Faraono kun liaj cxaroj kaj rajdantoj enigxis en la maron, kaj la Eternulo turnis sur ilin la akvon de la maro; sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro.

20 Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj cxiuj virinoj eliris post sxi kun tamburinoj kaj dancante.

21 Kaj Mirjam antauxkantis al ili: Kantu al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.

22 Moseo ekkondukis la Izraelidojn for de la Rugxa Maro, kaj ili eliris al la dezerto SXur; ili iris dum tri tagoj tra la dezerto kaj ne trovis akvon.

23 Ili venis al Mara, sed ili ne povis trinki la akvon en Mara, cxar gxi estis maldolcxa; tial oni donis al la loko la nomon Mara.

24 Kaj la popolo ekmurmuris kontraux Moseo, dirante:Kiam ni trinkos?

25 Tiam li kriis al la Eternulo, kaj la Eternulo montris al li arbon, kaj li jxetis gxin en la akvon, kaj la akvo farigxis dolcxa. Tie Li donis al ili legxon kaj jugxon, kaj tie Li ilin elprovis.

26 Kaj Li diris:Se vi auxskultados la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio placxas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados cxiujn Liajn legxojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; cxar Mi estas la Eternulo, via saniganto.

27 Kaj ili venis al Elim; tie estis dek du fontoj de akvo, kaj sepdek daktilpalmoj. Kaj ili starigis tie sian tendaron cxe la akvo.

   

Komentář

 

Timbrel

  

In Psalms 81:2, this relates to what is spiritual.

(Odkazy: Arcana Coelestia 3969; Psalms 2, 81)