Bible

 

Eliro 12

Studie

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron en la lando Egipta, dirante:

2 CXi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua gxi estu por vi inter la monatoj de la jaro.

3 Diru al la tuta komunumo de Izrael:En la deka tago de cxi tiu monato prenu al si sxafidon cxiu patro de familio, po unu sxafido por domo.

4 Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta sxafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laux la nombro de la animoj, laux la kvanto de mangxado de cxiu, ili kalkulu sin por la sxafido.

5 La sxafido estu sendifekta, virseksa, havanta la agxon de unu jaro; el la sxafoj aux el la kaproj vi povas preni.

6 Konservu gxin gxis la dek-kvara tago de cxi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael bucxu gxin en la komenco de vespero.

7 Kaj ili prenu iom el la sango, kaj sxmiru sur ambaux fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili gxin mangxos.

8 Kaj ili mangxu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolcxaj herboj ili mangxu.

9 Ne mangxu gxin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun gxiaj kapo, kruroj, kaj internajxoj.

10 Ne restigu iom el gxi gxis la mateno; kio restos el gxi gxis la mateno, tion bruligu per fajro.

11 Kaj tiele mangxu gxin; via lumbo estu zonita, viaj sxuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj mangxu gxin rapidante; gxi estas Pasko de la Eternulo.

12 Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos cxiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj gxis la brutoj; kaj super cxiuj dioj de Egiptujo Mi faros jugxon, Mi, la Eternulo.

13 Kaj la sango cxe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi trovigxas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan.

14 Kaj tiu tago estu por vi memorajxo; kaj festu gxin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel legxon por eterne festu gxin.

15 Dum sep tagoj mangxu macojn; en la unua tago forigu la fermentajxon el viaj domoj; cxiu kiu mangxos fermentajxon de la unua tago gxis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael.

16 Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por mangxi por cxiu, nur tio sola povas esti farata de vi.

17 Kaj observu la ordonon pri la macoj, cxar gxuste en tiu tago Mi elkondukis viajn tacxmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel legxon eternan.

18 De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato mangxu macojn gxis la vespero de la dudek-unua tago de la monato.

19 Dum sep tagoj fermentajxo ne trovigxu en viaj domoj; cxar kiu mangxos fermentajxon, ties animo ekstermigxos el la komunumo de Izrael, cxu li estas fremdulo, aux cxu li estas indigxeno de la lando.

20 Nenion fermentintan mangxu; en cxiuj viaj logxlokoj mangxu macojn.

21 Moseo alvokis cxiujn cxefojn de Izrael, kaj diris al ili:Elektu kaj prenu al vi sxafidojn laux viaj familioj, kaj bucxu la Paskon.

22 Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu gxin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tusxu la supran sojlon kaj ambaux fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo gxis la mateno.

23 Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaux fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni.

24 Kaj observu cxi tion kiel legxon por vi kaj por viaj filoj eterne.

25 Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu cxi tiun servon.

26 Kaj kiam diros al vi viaj filoj:Kion signifas cxi tiu via servo?

27 tiam diru:GXi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo klinigxis kaj faris adoron.

28 Kaj la Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili faris.

29 Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, gxis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj cxiujn unuenaskitojn el la brutoj.

30 Tiam Faraono levigxis en la nokto, li kaj cxiuj liaj servantoj kaj cxiuj Egiptoj; kaj farigxis granda kriado en Egiptujo; cxar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto.

31 Kaj li alvokis Moseon kaj Aaronon en la nokto, kaj diris:Levigxu, foriru el inter mia popolo, vi kaj la Izraelidoj; kaj iru, faru servon al la Eternulo, kiel vi diris.

32 Ankaux viajn sxafojn kaj viajn bovojn prenu, kiel vi diris, kaj iru; kaj benu ankaux min.

33 Kaj la Egiptoj urgxis sur la popolon, por pli rapide elirigi ilin el la lando; cxar ili diris:Ni cxiuj mortos.

34 Kaj la popolo forportis sian paston, antaux ol gxi fermentis; iliaj pastujoj, ligitaj en iliaj vestoj, estis sur iliaj sxultroj.

35 Kaj la Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj ili petis de la Egiptoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn.

36 Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj cxi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.

37 Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de cxirkaux sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj.

38 Kaj ankaux granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, kaj da sxafoj kaj bovoj tre granda brutaro.

39 Kaj el la pasto, kiun ili elportis el Egiptujo, ili bakis macajn platpanojn, cxar gxi ankoraux ne fermentis; cxar ili estis elpelitaj el Egiptujo kaj ne povis prokrasti, kaj ili ecx ne pretigis al si mangxajxon.

40 La dauxro de la tempo, kiun la Izraelidoj logxis en Egiptujo, estis kvarcent tridek jaroj.

41 Kiam finigxis kvarcent tridek jaroj, gxuste en la sama tago, cxiuj tacxmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta.

42 GXi estas nokto dedicxata al la Eternulo, cxar Li elkondukis ilin el la lando Egipta; gxi estas tiu nokto, kiu estas dedicxata al la Eternulo de cxiuj Izraelidoj en iliaj generacioj.

43 Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron:CXi tio estas la legxo pri la Pasko:neniu fremdulo mangxu gxin.

44 Sed cxiu sklavo, kiun iu acxetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas mangxi gxin.

45 Paslogxanto kaj dungito ne mangxu gxin.

46 En unu domo gxi estu mangxata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren, kaj oston en gxi ne rompu.

47 La tuta komunumo de Izrael faru gxin.

48 Kaj se enlogxigxos cxe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu cxe li cxiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari gxin, kaj li estos kiel indigxeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita mangxu gxin.

49 La sama legxo estu por la indigxeno, kaj por la aligentulo, kiu enlogxigxis inter vi.

50 Kaj cxiuj Izraelidoj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj al Aaron; tiel ili faris.

51 En tiu sama tago la Eternulo elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta laux iliaj tacxmentoj.

   

Komentář

 

Firstborn

  
The Firstborn, by François Antoine de Bruycker (1816-1882)

Firstborn, in a supreme sense, represents the Lord as to divine celestial love, and also peope who were of the celestial church. The sanctification of the firstborn, as in Exodus 13, signifies faith in the Lord. The firstborn, in the spiritual sense of the Word, is good, for with infants the good of innocence is first infused by the Lord, by virtue of which man first becomes a man. Since good is of love, and man does not reflect upon his own love, but only upon the thoughts of his memory, and since good has not at first a quality, but acquires one when it is formed in truths, and without a quality nothing is perceived, hence it was unknown that good was the primary principle, or firstborn. Good is first conceived from the Lord in man, and is produced by truths, in which good is manifested, in its own form and effigy. Firstborn, as in Psalm 89:28, signifies the Lord's humanity.