Bible

 

Eliro 10

Studie

   

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, cxar Mi obstinigis lian koron kaj la korojn de liaj servantoj, por ke Mi faru cxi tiujn Miajn signojn inter ili;

2 kaj por ke vi rakontu al via filo kaj al via nepo, kion Mi plenumis sur la Egiptoj, kaj pri Miaj signoj, kiujn Mi faris inter ili; kaj por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.

3 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:GXis kiam vi rifuzos humiligxi antaux Mi? forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

4 CXar se vi rifuzos forliberigi Mian popolon, jen Mi venigos morgaux akridojn en vian regionon;

5 kaj ili kovros la suprajxon de la tero tiel, ke oni ne povos vidi la teron; kaj ili formangxos cxion, kio restis cxe vi savita kontraux la hajlo, kaj ili cxirkauxmangxos cxiujn arbojn, kiuj kreskas cxe vi sur la kampo;

6 kaj ili plenigos viajn domojn kaj la domojn de cxiuj viaj servantoj kaj la domojn de cxiuj Egiptoj tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la tago, kiam ili aperis sur la tero gxis la nuna tago. Kaj li turnigxis kaj eliris for de Faraono.

7 Tiam la servantoj de Faraono diris al li:GXis kiam tiu homo estos por ni suferilo? forliberigu tiujn homojn, por ke ili faru servon al la Eternulo, ilia Dio; cxu vi ankoraux ne vidas, ke Egiptujo pereas?

8 Kaj oni revenigis denove Moseon kaj Aaronon al Faraono, kaj cxi tiu diris al ili:Iru, faru servon al la Eternulo, via Dio; sed kiuj estas la irontoj?

9 Tiam Moseo diris:Kun niaj junuloj kaj maljunuloj ni iros, kun niaj filoj kaj niaj filinoj, kun niaj sxafoj kaj niaj bovoj ni iros, cxar ni havas feston de la Eternulo.

10 Kaj li diris al ili:Tiel la Eternulo estu kun vi, se mi forliberigos vin kaj viajn infanojn! cxu vi ne havas ian malbonan intencon?

11 Ne; iru nur la viroj kaj faru servon al la Eternulo, cxar tion vi petas. Kaj oni elpelis ilin for de Faraono.

12 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formangxu cxiujn herbojn de la tero, cxion, kion restigis la hajlo.

13 Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam farigxis mateno, la orienta vento alportis la akridojn.

14 Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidigxis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaux ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia.

15 Kaj ili kovris la tutan suprajxon de la tero, kaj la tero farigxis malluma; kaj ili formangxis la tutan herbon de la kampo, kaj cxiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdajxo sur la arboj aux inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.

16 Tiam Faraono rapide alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Mi pekis antaux la Eternulo, via Dio, kaj antaux vi.

17 Sed nun pardonu mian pekon nur cxi tiun fojon, kaj pregxu al la Eternulo, via Dio, ke Li forigu de mi nur cxi tiun morton.

18 Kaj li eliris for de Faraono kaj pregxis al la Eternulo.

19 Kaj la Eternulo venigis de la kontrauxa flanko venton okcidentan tre fortan, kaj gxi levis la akridojn kaj jxetis ilin en la Rugxan Maron; ne restis ecx unu akrido en la tuta Egipta regiono.

20 Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn.

21 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj farigxos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo.

22 Kaj Moseo etendis sian manon al la cxielo, kaj farigxis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj.

23 Oni ne vidis unu alian, kaj neniu levigxis de sia loko dum tri tagoj; sed cxiuj Izraelidoj havis lumon en siaj logxejoj.

24 Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris:Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj sxafoj kaj viaj bovoj restu; ankaux viaj infanoj iru kun vi.

25 Sed Moseo diris:Vi devas ankaux doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio.

26 Ankaux niaj brutoj iros kun ni, ne restos ecx unu hufo; cxar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, gxis ni venos tien.

27 Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin.

28 Kaj Faraono diris al li:Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaux mian vizagxon; cxar en la tago, en kiu vi venos antaux mian vizagxon, vi mortos.

29 Tiam Moseo diris:Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaux vian vizagxon.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Arcana Coelestia # 7713

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 10837  
  

7713. 'And Moses stretched his hand towards heaven' means the power of God's truth exercised in heaven. This is clear from what has been stated just above in 7710, where the same words occur.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.