Bible

 

Deuteronomio 5

Studie

   

1 Kaj Moseo kunvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al ili:Auxskultu, ho Izrael, la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi diras en viajn orelojn hodiaux, kaj lernu ilin kaj observu plenumi ilin.

2 La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur HXoreb.

3 Ne kun niaj patroj la Eternulo faris tiun interligon, sed kun ni, kun ni, kiuj nun cxi tie cxiuj vivas.

4 Vizagxon kontraux vizagxo la Eternulo parolis kun vi sur la monto el meze de la fajro;

5 mi tiam staris inter la Eternulo kaj vi, por transdiri al vi la vorton de la Eternulo, cxar vi timis la fajron kaj ne supreniris sur la monton. Kaj Li diris:

6 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

7 Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi.

8 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero;

9 ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,

10 kaj kiu faras favorkorajxon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.

11 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

12 Observu la tagon sabatan, ke vi tenu gxin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.

13 Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn;

14 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi.

15 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan.

16 Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe dauxru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

17 Ne mortigu.

18 Kaj ne adultu.

19 Kaj ne sxtelu.

20 Kaj ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston.

21 Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

22 Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per vocxo lauxta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi.

23 Kaj kiam vi auxdis la vocxon el la mallumo, dum la monto brulis per fajro, tiam vi aliris al mi, cxiuj viaj tribestroj kaj plejagxuloj;

24 kaj vi diris:Jen la Eternulo, nia Dio, montris al ni Sian majeston kaj Sian grandecon, kaj Lian vocxon ni auxdis el meze de la fajro; en tiu tago ni vidis, ke parolas Dio al homo, kaj cxi tiu restas vivanta.

25 Sed nun por kio ni mortu? nin ja formangxos cxi tiu granda fajro; se ni plue auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio, ni mortos.

26 CXar kie ekzistas ia karno, kiu auxdis la vocxon de la vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni, kaj restis vivanta?

27 Alproksimigxu vi, kaj auxskultu cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio; kaj vi transdiros al ni cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, kaj ni auxskultos kaj ni plenumos.

28 Kaj la Eternulo auxdis la vocxon de viaj vortoj, kiam vi parolis al mi; kaj la Eternulo diris al mi:Mi auxdis la vocxon de la vortoj de cxi tiu popolo, kiujn ili diris al vi; bona estas cxio, kion ili diris.

29 Ho, se ilia koro restus cxe ili tia, ke ili timu Min kaj observu cxiujn Miajn ordonojn cxiutempe, por ke estu bone al ili kaj al iliaj filoj eterne!

30 Iru, diru al ili:Reiru en viajn tendojn.

31 Kaj vi cxi tie restu kun Mi, kaj Mi eldiros al vi cxiujn ordonojn kaj legxojn kaj regulojn, kiujn vi instruos al ili, por ke ili plenumadu ilin en la lando, kiun Mi donas al ili kiel posedajxon.

32 Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne forflankigxu dekstren, nek maldekstren.

33 Laux tiu tuta vojo, kiun ordonis al vi la Eternulo, via Dio, iradu, por ke vi vivu kaj por ke estu bone al vi, kaj por ke longe dauxru via restado en la lando, kiun vi ekposedos.

   

Bible

 

Psalmoj 37:29

Studie

       

29 La virtuloj heredos la teron Kaj logxos sur gxi eterne.