Bible

 

Deuteronomio 4

Studie

   

1 Kaj nun, ho Izrael, auxskultu la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi.

2 Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de gxi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi.

3 Viaj okuloj vidis, kion la Eternulo faris pro Baal-Peor; cxar cxiun homon, kiu sekvis Baal-Peoron, la Eternulo, via Dio, ekstermis el inter vi;

4 sed vi, kiuj restis aligxintaj al la Eternulo, via Dio, vi cxiuj vivas hodiaux.

5 Rigardu, mi instruis al vi legxojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin.

6 Kaj observu kaj plenumu ilin; cxar tio estas via sagxo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj auxdos pri cxiuj cxi tiuj legxoj, kaj diros:Efektive, popolo sagxa kaj prudenta estas tiu granda popolo.

7 CXar kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj, kiel la Eternulo, nia Dio, cxiufoje, kiam ni vokas al Li?

8 Kaj kie estas granda popolo, kiu havas legxojn kaj regulojn justajn, kiel la tuta cxi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaux?

9 Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu la aferojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj ke ili ne eliru el via koro dum via tuta vivo; kaj rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de viaj filoj

10 pri la tago, en kiu vi staris antaux la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb, kiam la Eternulo diris al mi:Kunvenigu al Mi la popolon, kaj Mi auxdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kaj ili lernigos siajn filojn.

11 Tiam vi alproksimigxis kaj starigxis cxe la bazo de la monto, kaj la monto brulis per fajro gxis la mezo de la cxielo, en mallumo, nubo, kaj nebulo.

12 Kaj la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro; la vocxon de la vortoj vi auxdis, sed figuron vi ne vidis, nur la vocxon.

13 Kaj Li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj.

14 Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo ordonis instrui al vi la legxojn kaj regulojn, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin.

15 Gardu do bone viajn animojn:cxar vi vidis nenian figuron en tiu tago, kiam la Eternulo parolis al vi sur HXoreb el meze de la fajro;

16 vi do ne malcxastigxu, kaj ne faru al vi ian skulptajxon, bildon de ia idolo, figuron de viro aux virino,

17 figuron de ia bruto, kiu estas sur la tero, figuron de ia flugilhava birdo, kiu flugas sub la cxielo,

18 figuron de io, kio rampas sur la tero, figuron de ia fisxo, kiu estas en akvo, malsupre de la tero.

19 Kaj, levinte viajn okulojn al la cxielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la cxielo, ne forlogigxu, kaj ne adorklinigxu antaux ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por cxiuj popoloj sub la tuta cxielo.

20 Kaj vin la Eternulo prenis, kaj elkondukis vin el la fera forno, el Egiptujo, por ke vi estu al Li popolo herede apartenanta, kiel nun.

21 Kaj la Eternulo ekkoleris min pro vi, kaj jxuris, ke mi ne transiros Jordanon, kaj mi ne venos en la bonan landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon;

22 cxar mi mortos en cxi tiu lando, mi ne transiros Jordanon, sed vi transiros kaj ekposedos tiun bonan landon.

23 Gardu vin, ke vi ne forgesu la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li faris kun vi, kaj ke vi ne faru al vi ian skulptajxon, figuron de io, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.

24 CXar la Eternulo, via Dio, estas fajro konsumanta, Dio severa.

25 Se vi naskos filojn kaj filojn de filoj, kaj, longe vivinte sur la tero, vi malcxastigxos kaj faros skulptitan figuron de io kaj faros malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, via Dio, kolerigante Lin:

26 mi atestigas al vi hodiaux la cxielon kaj la teron, ke vi rapide pereos de sur la tero, por kies ekposedo vi transiras Jordanon; ne longe vi logxos sur gxi, sed vi estos ekstermitaj.

27 Kaj la Eternulo dissemos vin inter la popoloj, kaj vi restos en malgranda nombro inter la popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.

28 Kaj vi servos tie al dioj, kiuj estas faritajxo de homaj manoj, ligno kaj sxtono, kiuj ne vidas kaj ne auxdas kaj ne mangxas kaj ne flaras.

29 Kaj vi sercxos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi sercxos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo.

30 Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos cxio cxi tio en la malproksima venonta tempo, tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi auxskultos Lian vocxon;

31 cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio kompatema; Li ne forlasos vin nek pereigos vin, kaj ne forgesos la interligon kun viaj patroj, pri kiu Li jxuris al ili.

32 CXar demandu la tempojn antauxajn, kiuj estis antaux vi de post tiu tago, en kiu la Eternulo kreis homon sur la tero, kaj de unu rando de la cxielo gxis la alia rando:CXu estis io, kiel cxi tiu granda afero, aux cxu oni auxdis pri io simila?

33 CXu auxdis la popolo la vocxon de Dio, parolantan el meze de fajro, kiel vi auxdis, kaj restis vivanta?

34 Aux cxu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj terurajxoj, simile al cxio, kion faris al vi la Eternulo, via dio, en Egiptujo, antaux viaj okuloj?

35 Al vi tio estis montrita, por ke vi sciu, ke la Eternulo estas Dio, ke ne ekzistas alia krom Li.

36 El la cxielo Li auxdigis al vi Sian vocxon, por instrui vin, kaj sur la tero Li montris al vi Sian grandan fajron, kaj Liajn vortojn vi auxdis el meze de la fajro.

37 Kaj cxar Li amis viajn patrojn, tial Li elektis ilian idaron post ili, kaj elkondukis vin per Sia vizagxo, per Sia granda forto el Egiptujo,

38 por forpeli de antaux vi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, por envenigi vin kaj doni al vi ilian landon kiel posedajxon, kiel nun.

39 Sciu do nun kaj enmetu en vian koron, ke la Eternulo estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre; ne ekzistas alia.

40 Kaj observu Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, por ke estu bone al vi kaj al viaj filoj post vi, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi por cxiam.

41 Tiam Moseo apartigis tri urbojn transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo,

42 por ke tien forkuru mortiginto, kiu mortigis sian proksimulon senintence, ne estinte malamika al li de antauxe, kaj forkurinte al unu el tiuj urboj, li restu viva:

43 Becer en la dezerto, sur la ebenajxo, por la Rubenidoj, kaj Ramot en Gilead por la Gadidoj, kaj Golan en Basxan por la Manaseidoj.

44 Kaj jen estas la instruo, kiun Moseo proponis al la Izraelidoj;

45 jen estas la atestoj kaj la legxoj kaj la reguloj, kiujn Moseo eldiris al la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo,

46 transe de Jordan, en la valo kontraux Bet-Peor, en la lando de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon kaj kiun venkobatis Moseo kaj la Izraelidoj post sia eliro el Egiptujo;

47 kaj ili ekposedis lian landon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan, la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo,

48 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, gxis la monto Sion (kiu ankaux nomigxas HXermon);

49 kaj la tutan stepon transe de Jordan oriente kaj gxis la maro de la stepo cxe la bazo de Pisga.

   

Bible

 

Deuteronomio 5:26

Studie

       

26 CXar kie ekzistas ia karno, kiu auxdis la vocxon de la vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni, kaj restis vivanta?