Bible

 

Deuteronomio 27

Studie

   

1 Kaj Moseo kaj la plejagxuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante:Observu cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux.

2 Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn sxtonojn kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko;

3 kaj skribu sur ili cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj.

4 Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu cxi tiujn sxtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaux, sur la monto Ebal, kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko.

5 Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el sxtonoj; ne levu sur ilin feron.

6 El sxtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj alportu sur gxi bruloferojn al la Eternulo, via Dio;

7 kaj bucxu pacoferojn, kaj mangxu tie, kaj estu gaja antaux la Eternulo, via Dio.

8 Kaj skribu tre klare sur la sxtonoj cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.

9 Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael, dirante:Silentu kaj auxskultu, ho Izrael; en la hodiauxa tago vi farigxis popolo al la Eternulo, via Dio.

10 Auxskultu do la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn mi donas al vi hodiaux.

11 Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante:

12 CXi tiuj starigxu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi transiros Jordanon:Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isahxar kaj Jozef kaj Benjamen.

13 Kaj cxi tiuj starigxu por malbenado sur la monto Ebal:Ruben, Gad kaj Asxer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali.

14 Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al cxiuj Izraelidoj per lauxta vocxo:

15 Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aux fanditan, abomenajxon antaux la Eternulo, manfaritajxon de artisto, kaj starigos gxin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros:Amen.

16 Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

17 Malbenita estu, kiu forsxovas la limon de sia proksimulo. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

18 Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

19 Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

20 Malbenita estu, kiu kusxas kun la edzino de sia patro; cxar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

21 Malbenita estu, kiu kusxas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

22 Malbenita estu, kiu kusxas kun sia fratino, filino de sia patro aux filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

23 Malbenita estu, kiu kusxas kun sia bopatrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

24 Malbenita estu, kiu kasxe mortigas sian proksimulon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

25 Malbenita estu, kiu prenas subacxeton, por mortigi animon, sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

26 Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de cxi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

   

Bible

 

Ezra 7:26

Studie

       

26 Kaj cxiu, kiu ne plenumos la legxojn de via Dio aux la legxojn de la regxo, tuj estu jugxe kondamnata, cxu al morto, cxu al elpelo, cxu al monpuno, cxu al meto en malliberejon.