Bible

 

Deuteronomio 24

Studie

   

1 Se iu prenos virinon kaj farigxos sxia edzo, kaj okazos, ke sxi ne placxas al li, cxar li trovis cxe sxi ion hontindan:tiam li skribu al sxi eksedzigan leteron kaj donu gxin en sxian manon kaj forsendu sxin el sia domo.

2 Kaj se sxi eliros el lia domo kaj iros kaj edzinigxos kun alia viro;

3 kaj tiu lasta edzo sxin ekmalamos kaj skribos al sxi eksedzigan leteron kaj donos en sxian manon kaj forsendos sxin el sia domo; aux mortos tiu lasta viro, kiu prenis sxin kiel edzinon:

4 tiam sxia unua edzo, kiu forsendis sxin, ne povas preni sxin denove kiel edzinon, post kiam sxi estas malpurigita; cxar tio estas abomenajxo antaux la Eternulo; kaj vi ne pekmakulu la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredajxon.

5 Se iu antaux nelonge edzigxis, li ne iru en militon, kaj oni nenion metu sur lin; li restu libera en sia domo dum unu jaro, kaj li gajigu sian edzinon, kiun li prenis.

6 Neniu prenu kiel garantiajxon muelilon aux supran muelsxtonon, cxar tiam li prenus garantiajxe animon.

7 Se oni trovos iun, kiu sxtelis iun el siaj fratoj, el la Izraelidoj, kaj sklavigis lin kaj vendis lin, tiu sxtelinto devas morti; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

8 Atentu pri la infekto de lepro, ke vi observu precize kaj plenumu cxion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel mi ordonis al ili, tiel penu agi.

9 Memoru, kion la Eternulo, via Dio, faris al Mirjam sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo.

10 Se vi ion pruntedonos al via proksimulo, ne iru en lian domon, por preni de li garantiajxon;

11 staru sur la strato; kaj la homo, al kiu vi pruntedonis, elportos al vi la garantiajxon eksteren.

12 Kaj se li estas malricxulo, tiam ne dormu kun lia garantiajxo;

13 redonu al li la garantiajxon cxe la subiro de la suno, por ke li kusxu en sia vesto kaj benu vin; kaj vi havos meriton antaux la Eternulo, via Dio.

14 Ne faru maljustajxon al dungito, al malricxulo kaj senhavulo el viaj fratoj aux el viaj fremduloj, kiuj logxas en via lando, en viaj urboj:

15 en la sama tago donu al li lian pagon, ke la suno ne subiru super gxi, cxar li estas malricxa kaj per tio li subtenas sian vivon; ke li ne plendu kontraux vi al la Eternulo kaj vi ne havu sur vi pekon.

16 Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj:cxiu devas ricevi morton pro sia krimo.

17 Ne jugxu malgxuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu garantiajxe veston de vidvino.

18 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin el tie; tial mi ordonas al vi, ke vi agu tiel.

19 Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos garbon sur la kampo, ne iru returne por preni gxin:gxi restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiuj faroj de viaj manoj.

20 Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu gxis fino:io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.

21 Kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restajxon post vi:io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.

22 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta; pro tio mi ordonas al vi agi tiel.

   

Bible

 

Eliro 22:26

Studie

       

26 Se vi prenos de via proksimulo veston kiel garantiajxon, tiam antaux la subiro de la suno redonu gxin al li;