Bible

 

Deuteronomio 23

Studie

   

1 Kiu havas dispremitajn testikojn aux detrancxitan seksan membron, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.

2 Peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; ecx lia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.

3 Amonido kaj Moabido ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; ecx ilia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo eterne;

4 pro tio, ke ili ne renkontis vin kun pano kaj akvo sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo, kaj ke ili dungis kontraux vi Bileamon, filon de Beor, el Petor en Mezopotamio, por malbeni vin.

5 Sed la Eternulo, via Dio, ne volis auxskulti Bileamon; kaj la Eternulo, via Dio, turnis por vi la malbenon en benon, cxar la Eternulo, via Dio, amas vin.

6 Ne faru al ili pacon nek bonon dum via tuta ekzistado eterne.

7 Ne abomenu Edomidon, cxar li estas via frato; ne abomenu Egipton, cxar vi estis fremdulo en lia lando.

8 La infanoj, kiuj naskigxos de ili, en la tria generacio povas eniri en la komunumon de la Eternulo.

9 Kiam vi eliros tendare kontraux viajn malamikojn, tiam gardu vin kontraux cxio malbona.

10 Se estos inter vi iu, kiu ne estos pura pro okazintajxo nokta, li eliru ekster la tendaron, li ne venu internen de la tendaro;

11 kiam farigxos vespero, li lavu sin per akvo, kaj post la subiro de la suno li povas veni en la tendaron.

12 Lokon vi devas havi ekster la tendaro, kien vi elirados por necesajxoj.

13 Fosileton vi devas havi cxe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per gxi kaj reen kovru vian elirintajxon;

14 cxar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion hontindan kaj ne deturnigxu de vi.

15 Ne transdonu sklavon al lia sinjoro, se li sercxos rifugxon cxe vi kontraux sia sinjoro;

16 kun vi li logxu, inter vi, sur la loko, kiun li elektos en unu el viaj urboj, kie placxos al li; ne premu lin.

17 Ne devas esti malcxastistino inter la filinoj de Izrael, kaj ne devas esti malcxastisto inter la filoj de Izrael.

18 Ne enportu pagon de malcxastistino nek de malcxastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; cxar ambaux estas abomenajxo antaux la Eternulo, via Dio.

19 Ne donu kreskige al via frato monon, nek mangxajxon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige.

20 Al alilandulo vi povas doni kreskige, sed al via frato ne donu kreskige; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiu entrepreno de viaj manoj sur la tero, sur kiun vi venas, por ekposedi gxin.

21 Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu plenumi gxin; cxar la Eternulo, via Dio, postulos gxin de vi, kaj estos sur vi peko.

22 Sed se vi ne faros promeson, ne estos sur vi peko.

23 Kio eliris el via busxo, tion observu kaj plenumu, kiel vi promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi diris per via busxo.

24 Kiam vi eniros en vinbergxardenon de via proksimulo, vi povas mangxi vinberojn kiom vi volos, gxissate; sed en vian vazon ne metu.

25 Kiam vi venos sur la grenkampon de via proksimulo, vi povas desxiri spikojn per viaj manoj; sed rikoltilon ne levu kontraux la grenkampon de via proksimulo.

   

Bible

 

Mateo 5:43

Studie

       

43 Vi auxdis, ke estas dirite:Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon;