Bible

 

Deuteronomio 18

Studie

   

1 Ne havos la pastroj Levidoj, la tuta tribo de Levi, parton kaj heredajxon kun Izrael:la fajroferojn de la Eternulo kaj Lian apartenajxon ili mangxados.

2 Heredajxon ili ne havos inter siaj fratoj:la Eternulo estas ilia heredajxo, kiel Li diris al ili.

3 Jen estas tio, kion devas doni al la pastroj la popolo, la oferbucxantoj de bovo aux sxafo:oni donu al la pastro la sxultron kaj la makzelojn kaj la stomakon;

4 la unuaajxon de via greno, de via mosto, kaj de via oleo, kaj la unuaajxon de la tonditajxo de viaj sxafoj donu al li.

5 CXar lin elektis la Eternulo, via Dio, el cxiuj viaj triboj, ke li staru kaj servu en la nomo de la Eternulo, li kaj liaj filoj en cxiu tempo.

6 Kaj se venos Levido el iu el viaj urboj, el la tuta Izrael, kie li logxas, kaj li venos pro la tuta deziro de sia animo al la loko, kiun elektos la Eternulo,

7 kaj li servos en la nomo de la Eternulo, lia Dio, kiel cxiuj liaj fratoj, la Levidoj, kiuj staras tie antaux la Eternulo:

8 tiam ili mangxu egalajn partojn, krom tio, kion donas al li la vendo de la patra havo.

9 Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne lernu fari ion similan al la abomenajxoj de tiuj popoloj:

10 ne devas trovigxi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aux filinon tra fajro, auxguristo, antauxdiristo, magiisto, sorcxisto,

11 nek subjxurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj;

12 cxar abomenajxo por la Eternulo estas cxiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenajxoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaux vi.

13 Senmakula estu antaux la Eternulo, via Dio;

14 cxar tiuj popoloj, kiujn vi forpelas, auxskultas antauxdiristojn kaj auxguristojn; sed al vi ne tion donis la Eternulo, via Dio.

15 Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu,

16 konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb en la tago de la kunveno, dirante:Mi ne auxdu plu la vocxon de la Eternulo, mia Dio, kaj cxi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu.

17 Kaj la Eternulo diris al mi:Bona estas tio, kion ili diris.

18 Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian busxon, kaj li parolos al ili cxion, kion Mi ordonos al li.

19 Kaj se iu homo ne auxskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos.

20 Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne ordonis al li diri, aux kiu parolos en la nomo de aliaj dioj, tiun profeton oni mortigu.

21 Kaj se vi diros en via koro:Kiel ni ekkonos la vorton, kiun ne diris la Eternulo?

22 Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne farigxos kaj ne plenumigxos-tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin.

   

Bible

 

Levitiko 7:34

Studie

       

34 cxar la brustajxon-skuoferon kaj la femuron-levoferon Mi prenis de la Izraelidoj el iliaj pacoferoj, kaj Mi donis ilin al la pastro Aaron kaj al liaj filoj kiel eternan destinitajxon de la flanko de la Izraelidoj.